Popolmalamiko | Page 4

Henrik Ibsen
tio, --
frue aux malfrue. Nun mi avertis vin. Adiaux.
DOKTORO STOCKMANN Cxu vi estas freneza? Vi tute eraras --
LA MAGISTRANTO Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras --
(salutas en la mangxocxambron) Adiaux, bofratino. Adiaux sinjoroj.
(Li foriras.)
SINJORINO STOCKMANN (revenas en la sidcxambron) Cxu li
foriris?
DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj furioza.
SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris
al li?
DOKTORO STOCKMANN Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi
faru al li raporton antauxtempe.
SINJORINO STOCKMANN Pri kio vi farus al li raporton?
DOKTORO STOCKMANN Hm; lasu tion al mi, Katrine. -- Tamen
estas strange, ke la posxtisto ne venas.
(Hovstad, Billing kaj Horster ekstaris de la mangxotablo kaj venas en
la sidcxambron. Ejlif kaj Morten venos iom poste.)
BILLING (strecxas la brakojn) Ahx, post tia mangxo, je dia morto, oni
sentas sin kiel nova homo.
HOVSTAD La magistranto ne estis en la bona angulo cxi-vespere.
DOKTORO STOCKMANN Venas de la stomako; li havas malbonan

digeston.
HOVSTAD Certe estis ni el "La Popola Mesagxo", kiujn li ne povis
digesti.
SINJORINO STOCKMANN Vi ja suficxe bone akordigxis kun li,
lauxsxajne.
HOVSTAD Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpauxzo.
BILLING Jen la vorto! Gxi rezumas la situacion.
DOKTORO STOCKMANN Vi devas memori, ke Petro estas soleca
homo, la kompatindulo. Li ne havas hejmon por gxui la etoson; nur
aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas.
Nu, metu do segxojn al la tablo, knaboj! Katrine, cxu nun la grogon?
SINJORINO STOCKMANN (irante al la mangxocxambro) Tuj mi
gxin alportos.
DOKTORO STOCKMANN Kaj eksidu en la sofon cxe mi, sxipestro
Horster. Rara gasto kiel vi --. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj.
(La sinjoroj eksidas cxirkaux la tablo. Sinjorino Stockmann alportas
pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj necesajxoj.)
SINJORINO STOCKMANN Jen arako, kaj tio cxi estas rumo; kaj jen
konjako. Nun cxiu helpu sin mem.
DOKTORO STOCKMANN (prenas glason) Efektive ni faru. (dum la
grogo miksigxas) Kaj nun la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la
skatolo. Kaj vi, Morten, trovu mian pipon. (La knaboj iras en la
cxambron dekstre.) Mi suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi
sxajnigas nescianta. (vokas) Kaj ankaux mian kaloton, Morten! Katrine,
diru al li kien mi metis gxin. Nu, li ja gxin havas! (La knaboj alportas la
pridemanditajn ajxojn.) Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon, vi
scias; tiu cxi faris kun mi multajn ekskursojn en acxa vetero tie supre
en Nordlando. (tostas) Je via sano! Ahx, verdire estas iom pli bone sidi

cxi tie sekure kaj agrable.
SINJORINO STOCKMANN (trikante) Cxu vi baldaux forvelos,
sxipestro Horster?
HORSTER Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta.
SINJORINO STOCKMANN Kaj vi ja iros al Ameriko?
HORSTER Jes, mi intencas.
BILLING Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton.
HORSTER Cxu okazos novaj elektoj?
BILLING Vi tion ne scias?
HORSTER Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn.
BILLING Sed vi do tamen interesigxas pri la publikaj aferoj, cxu?
HORSTER Ne, tiujn mi ne komprenas.
BILLING Tamen; vocxdoni oni ja devas.
HORSTER Ecx tiuj, kiuj ne komprenas la aferon?
BILLING Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas
kvazaux sxipo; cxiuj devas meti la manon sur la stirilon.
HORSTER Eble tio estas avantagxa sur la tero; sed sur sxipo tio efikus
malbone.
HOVSTAD Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesigxas tiom
malmulte pri la aferoj de la lando.
BILLING Vere strange.
DOKTORO STOCKMANN Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas

sin hejme en sudo kaj en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli
agemaj, sinjoro Hovstad. Cxu aperos io komune utila en "La Popola
Mesagxo" morgaux?
HOVSTAD Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgaux mi intencas
enpreni vian artikolon --
DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne,
auxskultu, vi devas atendi pri gxi.
HOVSTAD Cxu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj sxajnas al mi,
ke estas la plej oportuna momento --
DOKTORO STOCKMANN Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas
atendi. Mi klarigos al vi post iom --
(Petra, en cxapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la brako,
envenas el la antauxcxambro.)
PETRA Bonan vesperon.
DOKTORO STOCKMANN Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas?
(reciprokaj salutoj; Petra demetas la vestajxojn kaj la kajerojn sur
segxon apud la pordo.)
PETRA Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia
laboro.
DOKTORO STOCKMANN Nu, do partoprenu la komforton ankaux
vi.
BILLING Cxu mi pretigu glaseton por vi?
PETRA (venas al la tablo) Dankon, mi preferas mem; vi cxiam faras
gxin tro forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. (iras al la segxo,
kie kusxas la vestajxoj)
DOKTORO STOCKMANN Leteron! De kiu?

PETRA (sercxas en la mantelposxo) Mi ricevis gxin de la posxtisto
jxus kiam mi
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 39
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.