Popolmalamiko | Page 3

Henrik Ibsen
la tempo. Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj
sentauxguloj kiel vi kaj mi --
LA MAGISTRANTO Nu do! Estas mirige stranga nomigo --
DOKTORO STOCKMANN Nu, ne prenu mian esprimon tro litere,

Petro. Cxar sciu, mi estas arde gxoja kaj kontenta. Mi sentas min
nepriskribeble felicxa meze en tiu cxi gxermanta, vigla vivo. Estas ja
promesricxa tempo en kiu ni vivas! Estas kvazaux nova mondo
elkreskas cxirkaux ni.
LA MAGISTRANTO Cxu vere vi tion trovas?
DOKTORO STOCKMANN Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel
bone kiel mi. Vi ja cxiujn viajn tagojn vivis meze en tiu cxi urbo; kaj
tial la impres-kapablo malakrigxas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en
mia forejo dum tiuj multaj jaroj, preskaux neniam vidante fremdan
homon kun vekanta vorto, -- sur min efikis kvazaux mi translokigxis
mezen en vivoviglan metropolon.
LA MAGISTRANTO Hm; metropolon --
DOKTORO STOCKMANN Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas
modestaj kompare kun aliaj lokoj. Sed cxi tie estas vigla vivo, --
promesoj, sennombraj taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj jen la cxefa
afero. (krias) Katrine, cxu ne la posxtisto venis?
SINJORINO STOCKMANN (en la mangxocxambro) Ne, li ankoraux
ne venis.
DOKTORO STOCKMANN Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni
lernas aprezi, kiam oni kiel ni vivis en malsato --
LA MAGISTRANTO Nu ja, kompreneble --
DOKTORO STOCKMANN Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis
mizere por ni tie norde. Kaj nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiaux
ekzemple ni mangxis rostbovajxon por tagmangxo! Nu, ni ankaux
krome havis por la vespermangxo. Cxu vi ne volas gustumi pecon?
Aux cxu mi do almenaux montru gxin al vi? Venu --
LA MAGISTRANTO Ne, ne, tute ne --
DOKTORO STOCKMANN Nu, sed jen do. Cxu vi vidas, ke ni

ekhavis tablotukon?
LA MAGISTRANTO Jes, mi tion rimarkis.
DOKTORO STOCKMANN Kaj ni ankaux ekhavis lampsxirmilon. Jen
vidu! Por cxio Katrine sxparis. Kaj tio faras la cxambron vere hejmeca.
Cxu vi ne samopinias? Staru cxi tie; -- ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu;
kiam la lumo radias tiel faske --. Mi vere trovas, ke aspektas elegante.
Cxu ne?
LA MAGISTRANTO Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksajxojn
--
DOKTORO STOCKMANN Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi.
Katrine diras, ke mi enspezas preskaux same multe kiom ni foruzas.
LA MAGISTRANTO Preskaux, jes --!
DOKTORO STOCKMANN Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite.
Mi estas certa, ke ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi.
LA MAGISTRANTO Jes, mi vere kredas! Guberniestro, auxtoritatulo
--
DOKTORO STOCKMANN Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo
foruzas multfoje pli --
LA MAGISTRANTO Jes ja, laux ties kondicxoj.
DOKTORO STOCKMANN Cetere mi ne disipas por senutilajxoj,
Petro. Sed mi pensas, ke mi ne povas rezigni pri la ega gxojo vidi
homojn cxe mi. Mi tion bezonas, komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe
izolite, -- por mi estas nepra vivkondicxo esti kune kun junaj, bravaj,
viglaj homoj, entreprenemaj --; kaj tiaj ili estas, cxiuj tiuj kiuj sidas tie
mangxante tiel bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad.
LA MAGISTRANTO Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan
artikolon de vi.

DOKTORO STOCKMANN Artikolon de mi?
LA MAGISTRANTO Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis
vintre.
DOKTORO STOCKMANN Ho tiun, jes! -- Ne, gxin mi gxisplue ne
volas presigi.
LA MAGISTRANTO Cxu ne? Laux mi ja estas la plej oportuna tempo.
DOKTORO STOCKMANN Jes, vi pravus; dum ordinaraj
cirkonstancoj -- (pasxadas sur la planko)
LA MAGISTRANTO (postrigardas lin) Kio neordinara estus pri la
cirkonstancoj nun?
DOKTORO STOCKMANN (haltas) Nu, Petro, tion mi en la momento
vere ne povas al vi diri; almenaux ne cxi-vespere. Povas esti diverse pri
la cirkonstancoj, aux eble ecx nenio. Eble estas nur imago.
LA MAGISTRANTO Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Cxu
io estos okazanta? Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke
mi, kiel la estro de la baneja estraro --
DOKTORO STOCKMANN Kaj mi opinius, ke mi --; nu, ni do ne
har-tiru unu la alian, Petro.
LA MAGISTRANTO Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras.
Sed mi devas plej firme postuli, ke cxiuj iniciatoj estu decidataj
komerce kaj per la legxe elektitaj auxtoritatuloj. Mi ne povas permesi,
ke oni iras laux insidaj vojoj malantaux niaj dorsoj!
DOKTORO STOCKMANN Cxu mi iam iras laux insidaj vojoj?
LA MAGISTRANTO Vi almenaux havas enradikigxintan emon iri
viajn proprajn vojojn. Kaj tio estas en bone ordigita socio preskaux
same nepermesebla. La individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la
tuto, aux, pli gxuste, sub tiuj auxtoritatuloj, kies tasko estas gardi la
bonon de la tutajxo.

DOKTORO STOCKMANN Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al
mi?
LA MAGISTRANTO Jes, cxar estas tio, kion vi aspekte neniam volas
lerni, mia bona Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 39
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.