Popolmalamiko | Page 2

Henrik Ibsen
vian gazeton, sinjoro Hovstad.
HOVSTAD Ne, vere ankaux mi opinias ke ne.
LA MAGISTRANTO Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; --
vere bona civitana spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan
komunan aferon kune, aferon, kiu samgrade rilatas al cxiuj honestaj
civitanoj --
HOVSTAD La banejo, jes.
LA MAGISTRANTO Gxuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan
banejon. Atentu! La banejo farigxos la plej grava vivkondicxo de la
urbo, sinjoro Hovstad. Sendube!
SINJORINO STOCKMANN Tion saman ankaux Tomas diras.
LA MAGISTRANTO Kian eksterordinaran progreson la loko havas
dum tiuj nuraj jaroj! La homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco.
Konstruajxoj kaj grundo plivalorigxas de tago al tago.
HOVSTAD Kaj la senlaboreco malkreskas.
LA MAGISTRANTO Ankaux tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo
pri malricxuloj estas konsiderinde malaltigita -- felicxe, kaj malaltigxos
ankoraux pli, se ni cxi tiun jaron havos vere belan someron; -- multajn
vizitantajn fremdulojn, -- suficxan nombron da malsanuloj, kiuj donos
famon al la institucio.
HOVSTAD Kaj por tio estas ja sxancoj, mi auxdas.
LA MAGISTRANTO Aspektas tre promesplene. Cxiun tagon envenas
demandoj pri logxejoj kaj similaj aferoj.

HOVSTAD Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro gxustatempe.
LA MAGISTRANTO Cxu li skribis ion ankaux nun?
HOVSTAD Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo,
priskribanta la favorajn sanigajn kondicxojn cxe ni. Sed tiam mi
flankenmetis la artikolon.
LA MAGISTRANTO Aha, estis supozeble iu manko en gxi?
HOVSTAD Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi gxis
nun, printempe; cxar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri
somerrestado --
LA MAGISTRANTO Tute gxuste; treege gxuste, sinjoro Hovstad.
SINJORINO STOCKMANN Jes, Tomas estas vere senlaca pri la
banejo.
LA MAGISTRANTO Nu, li ja estas en la servo de la banejo.
HOVSTAD Jes, kaj estas ja ankaux li, kiu gxin kreis komence.
LA MAGISTRANTO Cxu estas li? Nu tiel? Jes mi foje auxdas, ke
certaj homoj havas tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaux mi faris
modestan kontribuon al tiu entrepreno.
SINJORINO STOCKMANN Jes, tion Tomas cxiam diras.
HOVSTAD Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antauxenigis la
aferon kaj realigis gxin; tion ni ja cxiuj scias. Sed mi nur pensis, ke la
ideo origine venis de la doktoro.
LA MAGISTRANTO Jes, da ideoj mia frato efektive havis suficxe
dum sia tempo -- bedauxrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen
alispecaj homoj estas bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis,
ke precipe en tiu cxi domo --
SINJORINO STOCKMANN Sed, kara bofrato --

HOVSTAD Kiel do la magistranto --
SINJORINO STOCKMANN Eniru por ekhavi ion en la stomakon,
sinjoro Hovstad; kaj dume mia edzo certe revenos.
HOVSTAD Dankon; peceton eble. (Li iras en la mangxocxambron.)
LA MAGISTRANTO (iom mallauxte) Estas strange pri tiuj homoj,
kiuj devenas rekte de la farmistoj; neniam povas ili formeti la
sendiskretecon.
SINJORINO STOCKMANN Sed kiom valoras zorgi pri tio? Cxu ne vi
kaj Tomas povas dividi la honoron kiel fratoj?
LA MAGISTRANTO Aspekte povus esti tiel; sed lauxsxajne ne estas
cxiuj kiuj estas kontentaj pri divido.
SINJORINO STOCKMANN Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone
akordigxas. (auxskultas) Jen li estas, mi pensas.
(Sxi iras kaj malfermas la pordon de la antauxcxambro.)
DOKTORO STOCKMANN (ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma
gasto, Katrine. Cxu ne gxojige; cxu? Bonvolu, sxipestro Horster; jen
pendigu la mantelon sur la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon!
Imagu, Katrine, mi trovis lin sur la strato; li preskaux ne volis supreniri
kun mi.
(Sxipestro Horster envenas kaj salutas la sinjorinon)
DOKTORO STOCKMANN (cxe la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili
denove estas lupe malsataj! Venu, sxipestro Horster; nun vi gustumu
veran rostbovajxon --
(Li pusxetas Horster en la mangxocxambron. Ankaux Ejlif kaj Morten
eniras.)
SINJORINO STOCKMANN Sed, Tomas, cxu vi do ne vidas --?

DOKTORO STOCKMANN (turnas sin cxe la pordo) Nu, cxu estas vi,
Petro? (aliras kaj etendas al li la manon) Ho, vere gxojige.
LA MAGISTRANTO Bedauxrinde mi devas baldaux foriri --
DOKTORO STOCKMANN Babilajxo; baldaux ni metos la grogon sur
la tablon. Vi ne forgesas la grogon, Katrine?
SINJORINO STOCKMANN Ne, ne; la akvo jam bolas. (Sxi iras en la
mangxocxambron.)
LA MAGISTRANTO Ankaux grogon --!
DOKTORO STOCKMANN Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin.
LA MAGISTRANTO Ne dankon; mi neniam partoprenas en
grogfestenoj.
DOKTORO STOCKMANN Sed tio cxi ja ne estas iu grogfesteno.
LA MAGISTRANTO Sxajnas al mi -- (ekrigardas al la
mangxocxambro) Estas strange, ke ili kapablas konsumi tian kvanton
da mangxajxo.
DOKTORO STOCKMANN (frotas la manojn) Jes, cxu ne estas benate
vidi junulojn mangxi? Cxiam apetiton! Estas kiel devas esti.
Mangxajxon oni bezonas! Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la
fermentantan materion de la estonteco, Petro.
LA MAGISTRANTO Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus
"trafosi", kiel vi vortumas?
DOKTORO STOCKMANN Nu, pri tio vi devas demandi la junularon
-- en pleneco de
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 39
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.