plej grava altrangulo. Li estis simpla viro--malricxa, seneduka, elpelita, ofendita viro. La vivo disponigis al li malmultajn gxojojn. La mondo proponis al li neniajn honorojn, nenian sukceson, nenian hejmon, nenian amon. Kiun estontecon tiu krimo povus difekti? Kaj kial li sinsenigu je tiu dolcxa, kvankam akra, mordajxo nomigxanta vengxo? Kiom da blankuloj, gxuante la liberecon, kulturon kaj Kristanismon de la tuta Nov-Anglio, ne spertintus la samajn sentojn kiujn li spertis tiam? Cxu mi devintus lin riprocxi pri homa angoro, pri homa sauxdado al kompenso, ununurajxoj nun restantaj al li el la ruinajxoj de liaj malmultaj malmultvaloraj esperoj? Kiu lernigis al li ke memregado, sinofero estas kvalitoj farontaj homojn mondomastroj kaj ilin pliproksimigontaj al Cxielo? Cxu mi devintus prediki la belecon de pardonemo, la devon de pia submetigxo? Li havis nenian religion, estis nenia sanktuleca "Onklo Tocxjo" kaj la nigra ombro de sklaveco sxajnis malheligi al li la tutan mondon kaj elbari Dion. Cxu mi devintus lin averti pri punoj kaj jugxoj kaj juraj potencoj? Kion li sciis pri justeco aux la kompato devanta mildigi tiun severan virton kiam cxiun legxon, homan kaj dian, oni rompis sur lia fajrejosxtono? Cxu mi devintus lin emocii per alvokoj al fila devo aux frata amo? Kiajn respondojn liaj alvokoj estigis? Kiujn memorajxojn povantajn ilin nun favori patro aux frato antauxe staplis en lia koro? Ne. Cxiuj tiuj influoj, tiuj kunrilatoj montrigxintus ege pli ol senutilaj se mi estintus suficxe trankvila por klopodi ilin apliki. Trankvila mi ne estis. Tamen instinkto, pli subtila ol rezonado, sciigis al mi la solan sekuran rimedon per kiu konduki tiun cxagrenitan animon el la labirinto en kiu gxi palpiradis kaj preskaux terenfalis. Kiam mi pauxzis, senspire, Roberto turnigxis al mi, demandante, kvazaux homaj certigoj povus plifortigi lian fidon je Dia Cxiopovo:
"Cxu vi 'pinias ke, se mi lasas Mast'on Nedon dauxre vivi, S'joro Jesuo rev'nigos al mi mian Lucinon?"
"Tiel certe kiel Nia Sinjoro ekzistas, vi rerenkontos sxin tie-cxi aux en tiu bela post-tie-cxi kie estas nek Negro nek Blankulo, nek mastro nek sklavo."
Li forigis la manon de sur la gorgxo de sia frato, levis la rigardon ekde mia vizagxo gxis la pretera vintra cxielo, kvazaux sercxante tiun benitan landon, pli felicxan ecx ol la felicxa Nordo. Ho ve! estis la plej malhela horo antaux la tagigxo! Supre estis nenia stelo, malsupre nenia lumo krom la pala brileto de la lampo elmontranta la fraton lin sengxojigintan. Kiel blindulo kredanta ke suno ekzistas sed ne povanta gxin vidi, li sxancelis la kapon, faligis la brakojn nervoze sur la genuojn kaj sidis tie sensone, starigante la demandon jam starigitan en horoj malpli malhelaj ol la nuna far multaj animhavuloj kies fido estas pli solide fiksita ol lia. "Kie estas Dio?" Mi konsciis ke la tajdo inversigxis kaj vigle penadis malhelpi tiun senrudran savboaton engliti denove la kirloakvon en kiu gxi preskaux perdigxis.
"Mi auxskultis vin, Roberto. Auxskultu min nun kaj auxdu tion kion mi diras, cxar mia koro plenas je kompato al vi, plenas je espero por via estonteco kaj je deziro helpi vin nun. Mi deziras ke vi foriru disde cxi tie, disde la tento de cxi tiu loko kaj la malgxojaj pensadoj kiuj gxin hantas. Vi jam venkis vin unuan fojon kaj pro tio mi vin estimegas cxar ju pli malfacila la batalo, des pli glora la venko. Sed pli sekure estos estigi distancon inter vi kaj cxi tiu viro. Mi skribos leterojn al vi, havigos monon al vi, alvenigos vin al bona kara Masacxuseco por komenci novan vivon tie kiel libera homo--jes, kaj felicxa homo. Cxar kiam la kapitano resanigxos, mi ekscios de li kie estas Lucino kaj movos cxielon kaj teron por sxin trovi kaj sxin revenegi al vi. Cxu vi bonvolas konsenti pri tio, Roberto?"
Malrapide, ege malrapide estigxis la respondo, cxar la celo de unu semajno, eble de unu tuta jaro, ne facile flankenlasigxis en unu horo.
"Jes, S'jorino, mi bo'volas."
"Bonege! Nun vi estas la viro kiu mi supozis vin esti kaj mi laboros nome de vi kun mia tuta koro. Vi bezonas dormadon, mia kara kompatindulo. Foriru, kaj penadu forgesi. La kapitano vivas kaj vi ankoraux evitas pekegi. Ne, ne rigardu tien. Lin prizorgos mi. Venu, Roberto, nome de Lucino."
Ni danku Cxielon pro la senmorteco de la amo! cxar kiam cxiuj aliaj rimedoj de savo malsukcesis, ero de cxi tiu vivesenca fajro moligis la feran volon de la viro gxis kie virina mano povus gxin fleksi. Li permesis ke mi forprenu de li la sxlosilon, ke mi lin forkonduku mildageste gxis la soleco kiu estis nun la plej saniga balsamo kiun mi povus donaci al li. Kiam li atingis sian cxambreton, li falis sur sian liton kaj restis tie kvazaux lacigite per la plej malfacila konflikto de sia vivo. Mi riglis lian pordon, malsxlosis la mian, suprensxovis la fenestron, ekvilibrigis min per enspiro da aero, tiam hastis al D-ro
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.