sekis. Lia busxo aspektis sengxoje. Mi vidis tion, diris: "Rakontu al mi pli longe." Kaj li rakontis, cxar kompato estas donaco kiun povas havigi la plej malricxaj, kiun povas antauxenklinigxi por ricevi la plej fieraj.
"Vi komprenu, S'jorino, lia patro--mi rajtus diri nia patro se mi n' hontus pr' ili ambaux--lia patro mortis antaux du jaroj kaj postlasis nin cxiujn al S'joro Nedo--tie li nun kusxas, tiam li 'stis dekokjara. Cxiam li m'lamis min, mi tiom 'spektas kiel Olda Mast'o. Li ne. Li havas nur la helajn hauxton kaj hararon de li. Olda Mast'o 'stis bonvola por ni cxiuj, precipe por mi, kaj acxetis Lucinon de cxe l' najbara grandbieno tie for en Sud-Karolino kiam l' eksciis ke sxi placxas al mi. M' edzigxis kun sxi kiel eble plej bone. Ne 'stis multe sed ni fidelis unu pri l' alia gxis kiam S'joro Nedo hejmenrevenis post unu jaro kaj 'nferigis la vivon de ni ambaux. Li forsendis mian maljunan patrinon al G'orgio por k' sxi eluzigxu tie en lia rizmarcxo. Li trovis min kun mia bela Lucino kaj kvankam ke S'jorino la Juna ploris kaj k' mi petegis lin surgenue kaj k' Lucino forkuris, li malbo'volis kompati nin. Li rev'nigis sxin kaj--sxin prenis."
"Ho, kion vi faris?" mi kriegis, varma pro senhelpaj doloro kaj pasio.
Kiel la ofendegita koro de la viro suprenvenigis fajran sangon en lian vizagxon kaj profundigis la tonojn de lia impeta vocxo dum li etendis brakon trans la liton, dirante kun ege signifoplena gesto:
"Mi duonmortigis lin tiam kaj cxi-nokte mi finplenumos la taskon."
"Jes, jes, sed dauxrigu nun. Kio okazis poste?"
Li direktis al mi rigardon komprenigantan ke nenia blankhauxtulo povintus senti pli profundan malhonoron memorante kaj konfesante tiujn lastajn farojn de frata opresado.
"Ili vipbatis min gxis kiam ke mi n' plu povis min ekstarigi. Tiam ili forvendis min pli foren en la Sudo. Je nia komenca renkontigxo vi s'pozis min blankulo. Rigardu cxi-tien!"
Kun subita tordigxo li apartigis sian cxemizon sxirgeste de kolo al talio kaj vidigis al mi sur siaj fortaj brunaj sxultroj profunde plugitajn sulkojn, vundojn kiuj, kvankam resanigitajn, estis por mi la plej teruraj de tiu domo. Mi ne kapablis paroli al li kaj, kun la kompatinda digno kiun granda malgxojo disponigas al la plej humila suferanto li finrakontis sian mallongan tragedion, dirante nur:
"Tio 'stas cxio, S'jorino. Ekde tiam mi n'niam revidis sxin nek n'niam revidos sxin en la nuna mondo. Eble ecx n' en la venonta."
"Sed, Roberto, kial vi supozas ke sxi estas morta? La kapitano deliradis kiam li parolis tiel. Eble li kontrauxdiros sian malfelicxan dirajxon kiam lia menso resanigxos. Ne senesperigxu. Ankoraux ne rezignu."
"Ne, S'jorino, mi s'pozas ke li pravas. Sxi 'stis tro fiera por toleri tion dum multe da tempo. Sin mortigi 'stas ago konformanta al sxia k'raktero. Mi diris al sxi k' sxi tiel agu se ne 'stus alia rimedo kaj cxiam Lucino obeis al mi, jes ja. Mia kompatinda knabino! Ho, ne 'stis gxusta! Ne, nome de Dio, gxusta ne 'stis!"
Dum la memorajxo pri tiu malgxoja maljusto, tiu duobla funebrigo brulis en lia vundita koro, starigxis eksalte la diablo kauxranta en la sango de cxiu forta homo. Li metis la manon sur la fratan gorgxon kaj, rigardante la blankan vizagxon antaux si, murmuris mallauxte interdente:
"Mi lasas lin forpasi tro facile. Li spertas n'nian suf'radon en cxio tio. Ni ne 'stas ankoraux egalaj. Mi volas k' li rekonu min. Mast'o Nedo, jen estas Bocxjo. Kie 'stas Lucino?"
Tra la lipoj de la kapitano eliris longa mallauxta suspiro. Nur eta palpebrumado indikis ke li ankoraux vivas. Stranga silento plenigis la cxambron dum la pli agxa frato tenis la vivon de la pli juna frato pendanta en la mano, hezitante inter malhela espero kaj mortiga abomeno. En la sxtormo da pensadoj kiuj trairis mian cerbon nur unu el ili estis suficxe klara por instigi agadon. Mi devas malebligi murdon se mi povas. Sed kiel? Kion mi povas fari sole, enfermite kun mortanto kaj frenezulo? Cxar cxiu menso konsentinta neprege al iu ajn maljusta impulso estas freneza dum la impulso gxin regas. Fortikon mi ne havis, nek multan kuragxon, nek tempon nek ruzon kiel taktikon, kaj nur la hazardo povus havigi helpon al mi antaux ol la horo tro malfruus. Sed almenaux unu armilon mi disponis--langon--ofte la plej bonan defendilon por virino. Kaj kompato, pli forta ol timo, naskigis en mi la potencon gxin uzi. Kion mi diris nur la Cxielo scias--sed certe la Cxielo min helpis. Vortoj brulis sur miaj lipoj, larmoj elfluis miajn okulojn, kaj iu bonfara angxelo instigis min uzi la ununuran nomon kapablan haltigi la manon de mia auxskultanto kaj mildigi lian koron. Cxar en tiu momento mi kredis plenanime ke Lucino dauxre vivas kaj tiu honesta fido estigis en li samspecan kredon.
Li auxskultis kun la minaca mieno de homo cxe kiu provizore regas bruta instinkto--mieno kiu malnobligas la vizagxon de ecx la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.