Mia Kontrabandulo | Page 5

Louisa May Alcott
li parolis tra fiksitaj dentoj kaj lancxis fajran rigardon en la direkto al la senkonscia kapitano. Mi sukcesis nur reteni la spiradon kaj senmiene lin fiksrigardi, priscivolante kiun frenezan faron li plenumos venontmomente. Mi supozas ke mi ektremis kaj paligxis, kiel virinoj stulte kutimas fari kiam subita dangxero ilin alfrontas, cxar Roberto liberigis mian brakon, sidigxis sur la randon de la lito min antauxstaranta kaj diris kun misauxgura kvieteco kiu malvarmigis min dum mi vidis kaj auxdis gxin:
"Vi n' ektimu, S'jorino. Ne klopodu forkuri cxar ke l' pordo 'stas sxlosita kaj la sxlosilo 'stas en mia posxo. N' ekkriu, cxar ke necesus al vi kriadi longan tempon, kun mia mano sur via busxo, antaux ol k' oni auxdus vin. Restu senmove kaj mi diru al vi kion mi 'stas faronta."
"Sinjoro Jesuo helpu nin! Febro lin atingis en subita perforta maniero, kaj lia kapo sencerbumigxas. Mi devas indulgi lin gxis kiam alvenos iu." Celante plenumi tiun rapidan decidon mi penadis diri, tute trankvile:
"Mi restos senmove kaj auxskultos vin. Sed bonvolu malfermi la fenestron. Kial vi gxin fermis?"
"Mi b'dauxras ne povi fari tion, S'jorino. Se m' farus tion, vi trasaltus gxin aux ekkriegus kaj m' ankoraux ne pretas. Mi fermis gxin por vin dormigi. Varmo vin dormigus pli rapide ol iu ajn cetera rimedo mia."
La kapitano movigxetis kaj murmuris malforte, "Akvon!" Instinkte mi starigxis por havigi iom al li sed la peza mano redescendis sur mian sxultron kaj en la sama rezoluta tono Roberto diris:
"L' akvo foriris kun la medikamento. Lasu lin alvokadi."
"Bonvolu permesi ke mi iru al li. Li mortos se oni malkonsentas prizorgi lin."
"Li mortu! Kaj vi n' enmiksigxu en l' aferon, S'jorino, mi petas!"
Malgraux lia mallauxta tono kaj respektema maniero, mi vidis murdon en lia rigardo kaj malfortigxis pro timo. Tamen la timo instigis min kaj, apenaux konsciante pri mia gesto, mi kaptis la manojn min malliberigintajn kaj ekkriis:
"Ne, ne! Vi lin ne mortigu! Malnoble estas difekti senhelpulon. Kial vi malamas lin? Li ne estas via mastro."
"Li estas mia frato."
Mi sentis tiun respondon de kapo al piedo, jam ekkompreninte kun svaga sed senerara antauxscio la baldaux anoncotan informajxon. Restis al mi ununura petego kaj gxin mi faris.
"Roberto, diru al mi la signifon de cxio tio. Ne estigu krimon kaj duonrespondecigu min pri gxi. Estas pli bona rimedo por gxustigi malgxuston ol perforto. Mi helpu vin malkovri gxin."
Mia vocxo tremetis dum mi parolis kaj mi auxdis la timigitan batetadon de mia koro. Ankaux li auxdis gxin kaj se iam fareto mia gajnis karecon aux respekton de li, lia memorado pri gxi helpis min tiam. Li malsuprenrigardis, sxajnis starigi demandon al si. Mi ne scias kio gxi estis, sed la respondo min favoris cxar kiam la rigardo denove levigxis liaj okuloj estis mornaj sed ne senesperaj.
"Mi jes ja rakontos l' aferon al vi, S'jorino. Sed komprenu, tio ne sxangxos la situacion. La 'nabo 'partenas al mi. Mi lasos al Nia S'joro la sxancon forpreni lin unue. Se Li malkonsentos, konsentos mi."
"Ho, ne! Memoru ke li estas via frato."
Malsagxa eldirajxo. Tion mi konsciis jam dum gxi trairis miajn lipojn cxar nigra malrideto kunamasigxis sur la vizagxo de Roberto kaj liaj fortaj manoj fermigxis en fiaspekta speco de retengesto. Sed li ne tusxis la kompatindan animulon anhelantan tie malantaux li, kontentigxante, sxajne, lasi cxesigi la vivon al tiu la malrapidan sufokadon de la senaera cxambro.
"Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam multe antaux nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie 'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodiauxvespere. Kaj nun necesas k' li finvivu."
"Kiu estas Lucino?" mi demandis rapide, celante teni lian menson sur iu ajn malmurda pensadvojo.
Kun unu el la rapidaj sxangxoj komune ekzistantaj en miksita temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj de Roberto plenigxis, la fikstenitaj manoj sternigxis antaux lia vizagxo, kaj mi auxdis nur la hezitantajn vortojn:
"Mia edzino. Li forprenis sxin."
En tiu momento cxiu timemo glutigxis en brulanta indigno pri la misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata ekvengxi ofendon por kiu nur tio cxi sxajnis la sola kompenso. Ne plu estis sklavo aux kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis lin alfronte al mia taksado. Anstatauxe senlima kompato en mi sopiris lin savi, helpi, konsoli. Vortoj sxajnis tiel senpovaj ke neniajn mi proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan, senhejman, subenklinigxintan pro malgxojo kiun mi ne scipovis kuraci kaj delikattusxe glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun bonkoran viron.
La kapitano gxemis denove kaj flustre diris "Aeron!" sed mi ne ekmovigxis. Dio min pardonu! En tiu momento mi malamis lin kiel povas malami nur virino pripensanta misfaron okazigitan kontraux fratinvirino. Roberto suprenrigardis. Liaj okuloj denove
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.