Mia Kontrabandulo | Page 4

Louisa May Alcott
tiam foriris por enfali unu el tiuj nigraj humoroj siaj kiuj komencis min perturbi cxar mi disponis nenian povon ilin malplipezigi. Dum mi sidis auxskultante la horlogxojn de la nin cxirkauxantaj pregxejospajroj, mi distrigxis planante la estontecon de Roberto same kiel mi ofte planis la mian kaj jam disdonis al li malavaran manplenon da atutoj per kiuj entrepreni cxi tiun vivoludon gxis nun tiel kruele malbonfartintan por li kiam rauxka sufokita vocxo alvokis:
"Lucino!"
Estis la kapitano kaj iu nova teruro sxajnis lin esti provizore plifortiginta.
"Jes, jen estas Lucino," mi respondis, esperante lin trankviligi postsekvante lian fantazion, cxar lian vizagxon malsekigis la humidacxa akveco tiea kaj lian korpoframon skuadis la nervoza tremado ofte antauxiranta la morton. Liaj malhelaj okuloj fikse celis min, dilatigxante kun mistifikita rigardo de nekredemo kaj kolero, gxis li ekparolis feroce:
"Tio estas mensogo! Sxi mortis. Kaj ankaux Bocxjo, damnu lin!"
Ekkonsciinte ke malsukcesas parolado, mi komencis kanti la trankvilan melodion ofte antauxe mildigintan tian deliron, sed apenaux trapasis miajn lipojn la linio,
"Vidu afablan paciencon rideti pri doloro," kiam li mankaptis mian pojnon, flustrante kiel homo spertanta mortalan timon:
"Silentu! Antauxe sxi kantis tiumaniere al Bocxjo sed malkonsentis kanti al mi. Mi jxuris vippeli la diablon el sxi kaj mi plenumis la jxuron. Sed, eksciu, ke antaux ol trancxi al si la gorgxon sxi promesis min hanti kaj tiun promeson sxi nun plenumas!"
Li fingreindikis ion malantaux mi kun aspekto de tiel pala malgxojo ke senvole mi ekrigardis transsxultron kaj eksaltetis kvazaux vidinte veran fantomon; cxar, elgvatantan la malhelon de tiu interna cxambro, mi vidis ombran vizagxon cxirkauxtan de nigra hararo kaj perceptis sube, cxe-gorgxe, iun skarlatajxon. Post minuto mi ekkonsciis ke temis nur pri Roberto kiu antauxenklinigxis ekde la piedo de sia lito, envolvite en griza armekovrilo kaj elmontrante super gxi parton de sia rugxa cxemizo, dum lia longa hararo elstaris dormtauxgite. Sed kia stranga mieno sursidis lian vizagxon! La sendifekta flanko alfrontis min, fiksite kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon gxin observis--malpli absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj briletis, liaj lipoj disapartigxis kiel tiuj de homo auxskultanta per cxiu senso. Lia tuta aspekto pensigis min pri cxashundo al kiu la vento alportis la odoron de ne antauxe atendita predo.
"Cxu vi konas lin, Roberto? Cxu li parolas pri vi?"
"Mia Cx'elo, ne, S'jorino. Cxiuj ili posedas duondekduon da Bocxjoj. Mi nur vekigxis cxar mi auxdis mian nomon. Temas nur pri tio."
Li parolis tre nature kaj rekusxigxis dum mi revenis al mia zorgato, supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi rimarkis esperigan sxangxon. La tremo moderigxis, la malvarma sxvito malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado, la sanigisto, malsuprenvenis por savi lin aux lin forkonduki delikatmove. D-ro Franko alvenis kontroli lian kondicxon je noktomezo, petis ke mi tenu la cxambron malvarma kaj trankvila kaj ne forgesu devigi la kapitanon trinki specialan medikamenton tuj post lia vekigxo. Ege senzorgigite, mi kusxigis la kapon sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la tableto, kaj jugxis min preta plenumi unu el tiuj heroajxoj kiujn scipovigas longa ekzercado--"unuokulan dormadon"--kiel ni kutimas diri: duondormetadon dum kiu dormas cxiuj sensoj krom la auxdo. La plej minimuma murmuro aux movo gxin interrompos kaj revigligos onian intelekton, multe pliakrigitan pro la mallonga permeso "ekstari en ripozo". En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis cxar antauxaj gvatdevoj, izoligxo kaj multaj maltrankviligajxoj faris siestojn dangxeraj entreprenoj. Ekvekigxinte duondekduon da fojoj en unu horo kaj trovinte cxion en trankvila stato, mi faligis surbraken mian pezan kapon kaj, promesante somnole al mi revekigxi post dek kvin minutoj, profunde ekdormis.
La batsono de malaltvocxa horlogxo vekis min eksalte. "Estas la unua horo," pensis mi. Tamen mi ege konsternigxis auxdinte du pluajn batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstarigxis por ekscii cxu mia longa forgesado okazigis iun difektajxon. Forta mano kontrauxpremis min sur mian segxon kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la instanto kiam mia rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi kaj tute lauxlonge de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado antaux-anoncanta nevideblan dangxeron. Li estis ege pala; lia busxo, kruela; ambaux okuloj plenis je sombra fajro, cxar ecx la vundita okulo estis malfermita nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro sin atentiganta supre kaj sube de gxi. Sed lia tusxo estis stabila, lia vocxo mallauxta, dum li diris:
"Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s' eblas al mi, sed vi vekigxis tro frue."
"Delasu min, Roberto. La kapitano movigxetas. Mi devas dozi medikamenton al li."
"Ne, S'jorino. Vi n' movigxu 'nunuran colon. Rigardu!"
Retenante min per unu mano, per la alia li levis la glason en kiu mi antauxe lasis la medikamenton. Gxi estis malplena.
"Cxu li jam trinkis gxin?" mi demandis, pli kaj pli mistifikite.
"Mi gxin forjxetis tra l' fenestro, S'jorino. Li devos sin s'nigi je gxi."
"Sed kial, Roberto? Kial vi faris tion?"
"Cxar ke mi malamegas lin."
Ne eblis pridubi la veron de tio. Lia tuta vizagxo elmontris tion dum
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.