Mia Kontrabandulo | Page 3

Louisa May Alcott
blankhauxta paciento. Same kiel la vesperto de la Ezopa fablo li apartenis al neniu el la du rasoj. La fiereco de unu kaj la senhelpeco de la alia lin retenis en soleca sxvebado en la krepusko alvenigita per granda peko por superombri la tutan landon.
"Vi restu tial. Mi ege preferas vin ol mian pigran Jocxjon. Sed cxu vi suficxe bonsanas kaj fortikas?"
"M' opinias povi tauxgi, S'jorino."
Li parolis kun speco de pasiva konsento, kvazaux gravus nur iomete se li malkapablus kaj se li kapablus tio gxojigus preskaux neniun.
"Jes, ankaux mi samopinias. Kiel mi nomu vin?"
"Bocxjo, S'jorino."
Cxiu virino havas aparte sxatatan kapricon. Unu el miaj kapricoj estas lernigi memrespekton al la viroj traktante ilin respekteme. Tocxjo, Ricxjo kaj Hecxjo tauxgus inter viroj kiujn felicxigas tiaj mallongigoj. Tamen alparoli tiumaniere virojn suficxe agxajn por esti mia patro ne konvenis al miaj malnovtempaj konceptoj pri deco. Tiu "Bocxjo" neniam tauxgus. Mi tiel facile nomintus la kapelanon "Gucxjo" kiel nomi mian tragiaspektan kontrabandulon per vorto tiel forte kunligita al kajtovosto.[2]
"Kio estas via alia nomo?" mi demandis. "Placxas al mi nomi miajn helpantojn per iliaj familinomoj anstataux per iliaj baptonomoj."
"Mi havas n'nian ceteran, S'jorino. Ni havas la nomojn de niaj mastroj. Alie ni sennomigxas. Mia mastro mortis kaj mi volas konservi sur mi n'nion de li."
"Nu, mi nomu vin Roberto kaj petas ke vi plenigu cxi tiun krucxon por mi, se vi bonvolas."
Li foriris. Tamen malgraux la tuta malsovagxa obeado kiun antauxe lernigis al li jaroj da servitudo, mi sukcesis percepti ke ankoraux ne venkigxis la fiera spirito kiun lia patro transmetis al li cxar la rigardo kaj la gesto per kiuj li malagnoskis la mastran nomon estis pli efika deklaro pri sendependeco ol povintus verki iu ajn oratoro de la kvara de julio.[3]
Ni kunpasigis malkutiman semajnon. Roberto nur malofte eliris sian cxambron escepte por plenumi miajn irtaskojn. Kaj mi malliberigxis la tutan tagon, ofte la tutan nokton, apud la lito de la Sudulo. La febro sin forbruligis rapide cxar enestis la feblan korpoframon de tiu maljuna junulo versxajne malmulte da vitaleco por gxin nutri. Laux la malkasxajxoj elirintajn liajn senkonsciajn lipojn, lia vivo nombrigxis inter la plej malvirtaj. En pli ol unu fojo Roberto lin silentigis auxtoritate kiam miaj pli mildaj klopodoj ne sukcesis kaj blasfemaj fantaziajxoj aux fivortaj kantacxoj rugxigis miajn vangojn kaj alvenigis sur la vizagxon de Roberto mienon de nauxzo. La kapitano estis gxentlemano laux la gxenerala mondotakso sed laux mia opinio la gxentlemano estis mia kontrabandulo. Mi estis fanatikulino kaj tio klarigas tian gustodepravicion, mi esperas. Mi neniam starigis demandojn al Roberto pri li mem, sentante ke ie en li trovigxas punkto ankoraux tro dolora por toleri la plej etan tusxadon. Pro liaj lingvajxo, maniero kaj inteligenteco tamen mi inferencis ke lia hauxtkoloro akiris al li la kelkajn avantagxojn atingeblajn por viglamensa, bone traktata sklavo. Silenta, serioza kaj pensema tamen ege helpema estis mia kontrabandulo; felicxa pro la libroj kiujn mi alportis al li, fidela pri la plenumo de la taskoj pri kiuj mi lin respondecigis, dankema pro la amikeco kiun mi ne povis ne senti kaj elmontri al li. Ofte mi deziregis demandi kiu celo aliigis tiel videble lian aspekton per tiel cxiutage plipezigxanta malgxojo. Sed mankis al mi kuragxo kaj neniu alia havis la tempon nek la deziron spionumi pri la pasinteco de tiu specimeno de brancxo de la kavalirecaj "U.F.V."-oj.[4]
En la sepa nokto D-ro Franko proponis ke estus bone ke iu cetera krom la gxenerala gardisto de la fako restu kun la kapitano cxar povus esti lia lasta. Kvankam mi jam pasigis tie la plej grandan parton de la du antauxaj noktoj, kompreneble mi bonvole konsentis resti, cxar tiuj scenoj enhavas strangan fascinadon kiu forgesigas lacigxon kaj malkonstatigas timon gxis la forpaso de la krizo.
"Havigu al li akvon dum li kapablos trinki kaj se li falos en naturan dormadon, tio povus lin savi. Mi revenos lin ekkontroli je noktomezo kiam okazos versxajne kelkaj sxangxoj. Nenio krom dormado aux miraklo lin travivigos nun. Bonan nokton!"
Foriris la kuracisto kaj, mangxante tutan manplenon da vinberoj, mi malpliheligis la lampon, malsekigis la kapon de la kapitano kaj sidigxis sur malmolan tabureton por komenci mian vacxon. La kapitano kusxis kun lia varma marasma vizagxo turnita gxis mi, plenigante la aeron je sia venena spirado, murmurante feble, kun lipoj kaj lango tiel sekegaj ke la plej racian paroladon oni nur malfacile povintus kompreni. Roberto kusxis etendigxinte sur sia lito en la interna cxambro kies porto staris duonaperte por ke fresxa trablovo venanta ekde lia malfermita fenestro forportu tra la mia la febrohaladzojn. Mi nur malfacile vidis longan malhelan figuron kaj pli helan vizagxoprofilon kaj, havante nenion por fari en tiu momento, ekmeditadis pri tiu stranga kontrabandulo kiu, versxajne, ege alttaksis sian liberecon, tamen sentis nenian urgxon gxin gustumi. D-ro Franko jam proponis lin antauxensendi al pli sekuraj logxejoj, tamen li respondis, "Ne, dankon, S'joro,"
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.