Mia Kontrabandulo | Page 4

Louisa May Alcott
ekde lia
malfermita fenestro forportu tra la mia la febrohaladzojn. Mi nur
malfacile vidis longan malhelan figuron kaj pli helan vizagxoprofilon
kaj, havante nenion por fari en tiu momento, ekmeditadis pri tiu stranga
kontrabandulo kiu, versxajne, ege alttaksis sian liberecon, tamen sentis
nenian urgxon gxin gustumi. D-ro Franko jam proponis lin
antauxensendi al pli sekuraj logxejoj, tamen li respondis, "Ne, dankon,
S'joro," tiam foriris por enfali unu el tiuj nigraj humoroj siaj kiuj
komencis min perturbi cxar mi disponis nenian povon ilin malplipezigi.
Dum mi sidis auxskultante la horlogxojn de la nin cxirkauxantaj
pregxejospajroj, mi distrigxis planante la estontecon de Roberto same
kiel mi ofte planis la mian kaj jam disdonis al li malavaran manplenon
da atutoj per kiuj entrepreni cxi tiun vivoludon gxis nun tiel kruele
malbonfartintan por li kiam rauxka sufokita vocxo alvokis:
"Lucino!"

Estis la kapitano kaj iu nova teruro sxajnis lin esti provizore
plifortiginta.
"Jes, jen estas Lucino," mi respondis, esperante lin trankviligi
postsekvante lian fantazion, cxar lian vizagxon malsekigis la
humidacxa akveco tiea kaj lian korpoframon skuadis la nervoza
tremado ofte antauxiranta la morton. Liaj malhelaj okuloj fikse celis
min, dilatigxante kun mistifikita rigardo de nekredemo kaj kolero, gxis
li ekparolis feroce:
"Tio estas mensogo! Sxi mortis. Kaj ankaux Bocxjo, damnu lin!"
Ekkonsciinte ke malsukcesas parolado, mi komencis kanti la trankvilan
melodion ofte antauxe mildigintan tian deliron, sed apenaux trapasis
miajn lipojn la linio,
"Vidu afablan paciencon rideti pri doloro," kiam li mankaptis mian
pojnon, flustrante kiel homo spertanta mortalan timon:
"Silentu! Antauxe sxi kantis tiumaniere al Bocxjo sed malkonsentis
kanti al mi. Mi jxuris vippeli la diablon el sxi kaj mi plenumis la jxuron.
Sed, eksciu, ke antaux ol trancxi al si la gorgxon sxi promesis min hanti
kaj tiun promeson sxi nun plenumas!"
Li fingreindikis ion malantaux mi kun aspekto de tiel pala malgxojo ke
senvole mi ekrigardis transsxultron kaj eksaltetis kvazaux vidinte veran
fantomon; cxar, elgvatantan la malhelon de tiu interna cxambro, mi
vidis ombran vizagxon cxirkauxtan de nigra hararo kaj perceptis sube,
cxe-gorgxe, iun skarlatajxon. Post minuto mi ekkonsciis ke temis nur
pri Roberto kiu antauxenklinigxis ekde la piedo de sia lito, envolvite en
griza armekovrilo kaj elmontrante super gxi parton de sia rugxa
cxemizo, dum lia longa hararo elstaris dormtauxgite. Sed kia stranga
mieno sursidis lian vizagxon! La sendifekta flanko alfrontis min, fiksite
kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon gxin observis--malpli
absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj briletis, liaj lipoj
disapartigxis kiel tiuj de homo auxskultanta per cxiu senso. Lia tuta
aspekto pensigis min pri cxashundo al kiu la vento alportis la odoron de
ne antauxe atendita predo.

"Cxu vi konas lin, Roberto? Cxu li parolas pri vi?"
"Mia Cx'elo, ne, S'jorino. Cxiuj ili posedas duondekduon da Bocxjoj.
Mi nur vekigxis cxar mi auxdis mian nomon. Temas nur pri tio."
Li parolis tre nature kaj rekusxigxis dum mi revenis al mia zorgato,
supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi rimarkis
esperigan sxangxon. La tremo moderigxis, la malvarma sxvito
malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado, la sanigisto,
malsuprenvenis por savi lin aux lin forkonduki delikatmove. D-ro
Franko alvenis kontroli lian kondicxon je noktomezo, petis ke mi tenu
la cxambron malvarma kaj trankvila kaj ne forgesu devigi la kapitanon
trinki specialan medikamenton tuj post lia vekigxo. Ege senzorgigite,
mi kusxigis la kapon sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la
tableto, kaj jugxis min preta plenumi unu el tiuj heroajxoj kiujn
scipovigas longa ekzercado--"unuokulan dormadon"--kiel ni kutimas
diri: duondormetadon dum kiu dormas cxiuj sensoj krom la auxdo. La
plej minimuma murmuro aux movo gxin interrompos kaj revigligos
onian intelekton, multe pliakrigitan pro la mallonga permeso "ekstari en
ripozo". En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis cxar
antauxaj gvatdevoj, izoligxo kaj multaj maltrankviligajxoj faris siestojn
dangxeraj entreprenoj. Ekvekigxinte duondekduon da fojoj en unu horo
kaj trovinte cxion en trankvila stato, mi faligis surbraken mian pezan
kapon kaj, promesante somnole al mi revekigxi post dek kvin minutoj,
profunde ekdormis.
La batsono de malaltvocxa horlogxo vekis min eksalte. "Estas la unua
horo," pensis mi. Tamen mi ege konsternigxis auxdinte du pluajn
batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstarigxis por ekscii cxu mia longa
forgesado okazigis iun difektajxon. Forta mano kontrauxpremis min sur
mian segxon kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la instanto kiam mia
rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi kaj tute lauxlonge
de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado antaux-anoncanta
nevideblan dangxeron. Li estis ege pala; lia busxo, kruela; ambaux
okuloj plenis je sombra fajro, cxar ecx la vundita okulo estis malfermita
nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro sin atentiganta supre kaj
sube de gxi. Sed lia tusxo estis stabila, lia vocxo mallauxta, dum li

diris:
"Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s' eblas al
mi, sed vi vekigxis tro frue."
"Delasu min, Roberto. La kapitano movigxetas. Mi devas dozi
medikamenton al
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.