ol mi, eble
mi devintus jugxi gxin nur impertinenta aux almenaux maldeca.
"Ne gravas, S'jorino. Mi preferas esti cxi-supre kun la febro ol
malsupre kun tiuj nigruloj. Kaj ne 'stas alia loko por mi."
Kompatindulo! Tio pravis. Nenia malsanuleja fako bonvolus lin akcepti
kaj lin enlitigi apud la plej mizeracxa blankhauxta paciento. Same kiel
la vesperto de la Ezopa fablo li apartenis al neniu el la du rasoj. La
fiereco de unu kaj la senhelpeco de la alia lin retenis en soleca
sxvebado en la krepusko alvenigita per granda peko por superombri la
tutan landon.
"Vi restu tial. Mi ege preferas vin ol mian pigran Jocxjon. Sed cxu vi
suficxe bonsanas kaj fortikas?"
"M' opinias povi tauxgi, S'jorino."
Li parolis kun speco de pasiva konsento, kvazaux gravus nur iomete se
li malkapablus kaj se li kapablus tio gxojigus preskaux neniun.
"Jes, ankaux mi samopinias. Kiel mi nomu vin?"
"Bocxjo, S'jorino."
Cxiu virino havas aparte sxatatan kapricon. Unu el miaj kapricoj estas
lernigi memrespekton al la viroj traktante ilin respekteme. Tocxjo,
Ricxjo kaj Hecxjo tauxgus inter viroj kiujn felicxigas tiaj mallongigoj.
Tamen alparoli tiumaniere virojn suficxe agxajn por esti mia patro ne
konvenis al miaj malnovtempaj konceptoj pri deco. Tiu "Bocxjo"
neniam tauxgus. Mi tiel facile nomintus la kapelanon "Gucxjo" kiel
nomi mian tragiaspektan kontrabandulon per vorto tiel forte kunligita al
kajtovosto.[2]
"Kio estas via alia nomo?" mi demandis. "Placxas al mi nomi miajn
helpantojn per iliaj familinomoj anstataux per iliaj baptonomoj."
"Mi havas n'nian ceteran, S'jorino. Ni havas la nomojn de niaj mastroj.
Alie ni sennomigxas. Mia mastro mortis kaj mi volas konservi sur mi
n'nion de li."
"Nu, mi nomu vin Roberto kaj petas ke vi plenigu cxi tiun krucxon por
mi, se vi bonvolas."
Li foriris. Tamen malgraux la tuta malsovagxa obeado kiun antauxe
lernigis al li jaroj da servitudo, mi sukcesis percepti ke ankoraux ne
venkigxis la fiera spirito kiun lia patro transmetis al li cxar la rigardo
kaj la gesto per kiuj li malagnoskis la mastran nomon estis pli efika
deklaro pri sendependeco ol povintus verki iu ajn oratoro de la kvara de
julio.[3]
Ni kunpasigis malkutiman semajnon. Roberto nur malofte eliris sian
cxambron escepte por plenumi miajn irtaskojn. Kaj mi malliberigxis la
tutan tagon, ofte la tutan nokton, apud la lito de la Sudulo. La febro sin
forbruligis rapide cxar enestis la feblan korpoframon de tiu maljuna
junulo versxajne malmulte da vitaleco por gxin nutri. Laux la
malkasxajxoj elirintajn liajn senkonsciajn lipojn, lia vivo nombrigxis
inter la plej malvirtaj. En pli ol unu fojo Roberto lin silentigis
auxtoritate kiam miaj pli mildaj klopodoj ne sukcesis kaj blasfemaj
fantaziajxoj aux fivortaj kantacxoj rugxigis miajn vangojn kaj alvenigis
sur la vizagxon de Roberto mienon de nauxzo. La kapitano estis
gxentlemano laux la gxenerala mondotakso sed laux mia opinio la
gxentlemano estis mia kontrabandulo. Mi estis fanatikulino kaj tio
klarigas tian gustodepravicion, mi esperas. Mi neniam starigis
demandojn al Roberto pri li mem, sentante ke ie en li trovigxas punkto
ankoraux tro dolora por toleri la plej etan tusxadon. Pro liaj lingvajxo,
maniero kaj inteligenteco tamen mi inferencis ke lia hauxtkoloro akiris
al li la kelkajn avantagxojn atingeblajn por viglamensa, bone traktata
sklavo. Silenta, serioza kaj pensema tamen ege helpema estis mia
kontrabandulo; felicxa pro la libroj kiujn mi alportis al li, fidela pri la
plenumo de la taskoj pri kiuj mi lin respondecigis, dankema pro la
amikeco kiun mi ne povis ne senti kaj elmontri al li. Ofte mi deziregis
demandi kiu celo aliigis tiel videble lian aspekton per tiel cxiutage
plipezigxanta malgxojo. Sed mankis al mi kuragxo kaj neniu alia havis
la tempon nek la deziron spionumi pri la pasinteco de tiu specimeno de
brancxo de la kavalirecaj "U.F.V."-oj.[4]
En la sepa nokto D-ro Franko proponis ke estus bone ke iu cetera krom
la gxenerala gardisto de la fako restu kun la kapitano cxar povus esti lia
lasta. Kvankam mi jam pasigis tie la plej grandan parton de la du
antauxaj noktoj, kompreneble mi bonvole konsentis resti, cxar tiuj
scenoj enhavas strangan fascinadon kiu forgesigas lacigxon kaj
malkonstatigas timon gxis la forpaso de la krizo.
"Havigu al li akvon dum li kapablos trinki kaj se li falos en naturan
dormadon, tio povus lin savi. Mi revenos lin ekkontroli je noktomezo
kiam okazos versxajne kelkaj sxangxoj. Nenio krom dormado aux
miraklo lin travivigos nun. Bonan nokton!"
Foriris la kuracisto kaj, mangxante tutan manplenon da vinberoj, mi
malpliheligis la lampon, malsekigis la kapon de la kapitano kaj sidigxis
sur malmolan tabureton por komenci mian vacxon. La kapitano kusxis
kun lia varma marasma vizagxo turnita gxis mi, plenigante la aeron je
sia venena spirado, murmurante feble, kun lipoj kaj lango tiel sekegaj
ke la plej racian paroladon oni nur malfacile povintus kompreni.
Roberto kusxis etendigxinte sur sia lito en la interna cxambro kies
porto staris duonaperte por ke fresxa trablovo venanta
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.