sortodivenisto." Tiam mi glitpasxis al la flanko de la kompatinda
diablulo kaj sxovegis mian ponardon en lian koron. "Ja wohl," mi ridis.
Jen estis, efektive, la tragedia parto de lia sorto. Dum li falis de sur sia
cxevalo, li strebis alkrocxigxi al mi kaj miaj bluaj sxirmokuloj
postrestis en lia mano. Kaj foren plongxis la besto, lin trenante kun
piedo en la piedingo.
Mi forfugxis tra la arbaro kaj efektivigis mian eskapon, postlasinte
miajn sxirmokulojn en la mano de la mortinto.
Tio okazis antaux dek kvin-dek ses jaroj. Ekde tiam mi vagiradas
sencele cxirkaux la mondo, foje laborante, foje senlabore; foje havante
monprovizon, foje senmone; sed cxiam lacigite per troa vivado kaj
dezirante finvivi, cxar mian surteran mision plenumis la faro de tiu
nokto. Kaj la nuraj plezuro, konsolo, kontentigxo kiujn mi spertis en
cxiuj tiuj tedaj jaroj estis la cxiutaga penso: "Mi senvivigis lin!"
Antaux kvar jaroj mia sano komencis malbonfarti. Mi vagatingintis
Munkenon laux mia sencela maniero. Malhavante monon, mi sercxis
kaj akiris laborpostenon. Mi plenumis mian taskon fidele dum cxirkaux
unu jaro. Tiam oni postenigis min kiel noktosentinelon tie en tiu
mortodomo kiun vi vizitis lastatempe. La loko konvenis al mia humoro.
Gxi placxis al mi. Placxis al mi esti kun la mortintoj--esti sola kun ili.
Mi kutimis vagiradi inter tiuj rigidaj kadavroj kaj enrigardi iliajn
auxsterajn vizagxojn dum horoj. Ju pli malfrua estis la horo, des pli
impona estis la situacio. Mi preferis la malfruan horon. Foje mi
malheligis la lumojn. Tio estigis perspektivon, vi komprenu, kaj
liberigis la imagon. Cxiam la malklaraj, malantauxenirantaj
mortintovicoj estigis cxe oni strangajn kaj fascinajn fantaziojn. Antaux
du jaroj--mi jam estis tie ekde unu jaro--mi sidis tute sole en la
gvatcxambro en ventega vintra nokto, malvarmigite, sensentigite,
senkonsole, ekdormetante iom post iom en senkonscion. La plorego de
la vento kaj la klakado de foraj sxutroj sonadis pli kaj pli mallauxte en
miaj senauxdigxontaj oreloj cxiumomente kiam subite kaj akute la
mortosonorilo eligis sangofrostigan alarmon super mia kapo! Preskaux
paralizis min la sxoko cxar neniam antauxe mi auxdis la signalon.
Mi min renormaligis kaj hastegis al la kadavrocxambro. Preskaux
mezdistance for laux la ekstera vico sidis rektaspina figuro envolvita en
mortotuko, svingante la kapon malrapide de flanko al flanko: makabra
spektaklo! Gxia flanko alfrontis min. Mi aliris gxin haste kaj enrigardis
fikse gxian vizagxon. Cxielo! Adlero gxi estis!
Cxu vi povas diveni kio estis mia unua ekpenso? Envortigite, jen gxi
estis: "Sxajnas tial ke vi eskapis de mi unuan fojon. Okazos kontrauxa
rezulto cxi-foje!"
Versxajne tiu etulo spertis neimageblajn terurojn. Imagu kion li devis
eksenti vekigxinte meze de tiu senvocxa silento kaj
cxirkauxspektadinte tiun malgajan mortintaron! Kiu dankemo brilegis
en lia magrega blanka vizagxo kiam li vidis vivantan formon antaux si!
Kaj kiel la fervoro de tiu senparola dankemo plimultigxis kiam lia
rigardo atingis la vivigajn kordialojn kiujn mi portis en la manoj! Tiam
imagu la hororon kiu eniris lian pincxitan vizagxon kiam mi metis la
kordialojn malantaux min kaj diris moke:
"Ekparolu, Franzo Adlero! Alvoku tiujn mortintojn! Sendube ili
auxskultos kaj kompatos. Sed en cxi tiu loko ausxkultos kaj kompatos
neniu alia."
Li penadis paroli. Tamen rezistis kaj malpermesis paroladon tiu parto
de la mortotuko kunpremanta liajn makzelojn. Li strebis levi petegajn
manojn sed ili restis, kunmetite kaj kunligite, sur lia brusto. Mi kriegis:
"Kriegu, Franzo Adlero! Veku la dormantojn en la foraj stratoj, petante
ilin alvenigi helpon al vi. Kriegu--sen malsxpari tempon, cxar estas
malmulte da tempo por malsxpari. Kio, cxu vi ne povas? Kia domagxo!
Tamen ne gravas. Kriegado ne cxiam alvenigas helpon. Kiam vi kaj via
kuzo murdis senhelpajn virinon kaj infanon en kabano de
Arkansaso--mia edzino estis kaj mia infano--ili kripetis helpon, cxu vi
memoras? Sed tio ne sukcesis. Vi memoras ke tio ne sukcesis, cxu ne?
Viaj dentoj klaketadas--tial kial vi ne povas ekkrii? Malfiksu la
bandagxojn per viaj manoj. Tiam vi povos ekkrii. Ho, mi komprenas.
Viaj manoj estas ligitaj kaj ne povas helpi vin. Kiom strange eventoj
ripetigxas post longaj jaroj. Cxar ankaux miaj manoj estis ligitaj tiun
nokton, cxu vi memoras? Jes, tiel forte ligitaj kiel viaj manoj estas
ligitaj nun. Kiom stranga tio estas! Mi ne povis min liberigi. La ideo
malligi min ne eniris vian menson. La ideo malligi vin ne eniras mian
menson nun. SXsxsx! Jen malfruhora pasxsono! Gxi venas en nia
direkto. Auxskultu, kiom proksima gxi estas! Eblas kompti la
pasxsonojn: unu, du, tri! Jen, gxi staras jxus aliflanke de la pordo. Jen
estas la horo! Kriegu, viro, kriegu! Estas la ununura sxanco inter vi kaj
eterneco! Ho, vidu! Vi hezitis tro longan tempon. Gxi preterpasis. Jen.
Gxi mallauxtigxas. Gxi estas for! Pripensu tion! Primeditu tion! Vi jxus
auxdis homan pasxsonon je la lasta fojo. Kiom strange devas esti
auxskulti tiel ordinaran sonon kaj konscii ke neniam denove oni auxdos
samajxon."
Ho, amiko mia! La dolorego en tiu envolvita vizagxo estis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.