Mark Twain: Tri Noveloj | Page 4

Mark Twain
ekde la lulilo gxis la
tombo: la linioj sur la malsupra flanko de la dikfingro. Kaj li diris ke
tiuj linioj neniam nepre samaspektas cxe iu ajn homparo. Nuntagare ni
fotas la novan krimulon kaj pendas lian bildon en la Kanajlo-Galerio
por estonta referenco. Sed tiu Franco, dum sia aktiva laborkariero,
kutimis fari premajxon pri la dikfingra malsuprajxo de nova
malliberulo kaj gxin staplis por ebla estonta uzado. Li diris cxiam ke
bildoj senvaloras cxar eventualaj kamuflovestajxoj povas ilin senutiligi.
"La dikfingro estas la ununura certajxo," li diris. "Gxi ne
kamuflovesteblas." Kaj li kutimis pravigi sian teorion helpe de miaj
amikoj kaj konatoj. Tio sukcesis cxiam.
Mi dauxre sortodivenis. Cxiun nokton mi min izoligis, en nepra soleco,
kaj pristudis sub lupeo la dikfingrajn premajxojn de la tago. Vi imagu

la vorantan avidon per kiu mi okulkontrolegis tiujn labirintajn rugxajn
spiralojn, tenante apude tiun dokumenton surportantan la
dekstramanajn dik- kaj alifingrajn premajxojn de tiu nekonata murdinto,
presitajn per la plej kara sango--por mi--iam defaligita sur cxi tiu tero!
Kaj foje kaj refoje necesis al mi ripeti la saman malnovan
senkuragxigan rimarkon: "Cxu neniam samaspektos ili?"
Sed finfine alvenis mia rekompenco. Gxi estis la dikfingra premajxo de
la kvardektria viro de Kompanio C partopreninta en mia eksperimento:
Soldato Franzo Adlero. Unu horon antauxe mi sciis nek la nomon nek
la vocxon nek la figuron nek la vizagxon nek la naciecon de la
murdinto. Sed nun mi sciis cxiujn tiujn detalojn. Mi opiniis rajti certi
pri la afero. La ripetitaj demonstradoj de la Franco estis mia rajtigilo.
Tamen restis rimedo por cxion nepre certigi. Mi disponis pri premajxo
de la maldekstra dikfingro de Krugero. En la mateno mi
flankenapartigis lin dum lia maldejxorado. Kiam ni staris ekster la vid-
kaj auxdkampo de eblaj atestontoj mi diris en impona maniero:
"Parto de via sorto estas tiel serioza ke mi jugxis esti pli bone ne
malkovri gxin al vi okaze de publika kunveno. Vi kaj cetera viro, kies
sorton mi pristudis hierauxnokte--Soldato Adlero--murdis virinon kaj
infanon. Oni vin spuras. Antaux ol forpasos kvin tagoj oni murdos vin
ambaux."
Li falis surgenuen, timigite gxis frenezio. Kaj dum kvin minutoj li ade
elversxis la saman litanion, kiel demenculo, kaj en tiu sama duonplora
maniero restinta unu el miaj memorajxoj pri tiu murdonokto en mia
cxambreto:
"Mi ne faris tion. Laux mia animo, tion mi ne faris. Kaj mi strebis
malhelpi ke li faru tion. Tiel mi agis, Dio estu mia atestanto. Li faris
tion solapersone."
Jen estis cxio kion mi volis. Kaj mi klopodis min senigi je la stultulo.
Sed ne, li alkrocxigxis al mi, petegante ke mi lin protektu kontraux la
murdinto. Li diris:
"Mi havas monon. Dek mil dolarojn. En kasxejo. La fruktajxo de

sxtelado kaj rabado. Savu min. Diru al mi kion fari kaj gxi estos al vi,
cxiu cendo. Du trionoj el gxi apartenas al mia kuzo, Adlero, sed vi
rajtas alpreni gxin entute. Ni kasxis gxin kiam ni alvenis cxi tien
komence. Sed mi rekasxis gxin hieraux en nova loko kaj ne diris tion al
li. Mi intencis dizerti kaj gxin forpreni entute. Gxi estas oro kaj tro peza
por manporti kiam oni kuras kaj evitas. Sed virino kiu jam transiris la
riveron antaux du tagoj por pretigi mian vojon postsekvos min kun la
mono. Kaj se mi ne havus la sxancon priskribi la kasxejon al sxi, mi
intencis ruzdoni mian argxentan posxhorlogxon en sxian manon aux
transsendi gxin al sxi kaj sxi komprenus la aferon. Estas paperpeco en
la malantauxajxo de la ujo kiu cxion rakontas. Jen, prenu la horlogxon
kaj diru al mi kion fari."
Li penadis trudi sian horlogxon al mi kaj elmontradis la paperon,
klarigante gxin al mi, kiam Adlero eniris la vidkampon fordistance je
cxirkaux dek du jardoj. Mi diris al la kompatinda Krugero:
"Enposxigu denove vian horlogxon, gxin mi ne deziras. Nenia
difektado vin atingos. Foriru nun, mi devas diveni lian sorton por
Adlero. Baldaux mi diros al vi kiel eskapi de la murdinto. Intertempe,
necesos al mi rekontroli la premajxon de via dikfingro. Nenion diru al
Adlero pri cxi tiu afero. Nenion diru al iu ajn."
Li foriris plena je timo kaj dankemo, kompatinda diablulo. Mi diris al
Adlero longan sortodivenon--lauxintence tiel longan ke mi ne povis
gxin findiri. Promesis alveni lian gvardpostenejon tiun nokton kaj diri
al li ties vere gravan parton--ties tragedian parton, mi diris. Tial,
necesas esti ekster la auxdkampo de subauxskultantoj. Oni cxiam
postenigis pikedon ekster la urbo. Nuraj disciplino kaj ceremonio.
Nenia bezono tiurilate. Nenia malamiko en la cxirkauxejo.
Cxirkaux noktomezo mi survojigxis, provizite per la kontrauxsigno, kaj
gvidis miajn pasxojn gxis la soleca regiono kie Adlero estis gvardonta.
Estis tiel malhele ke mi stumblis senpere kontraux malklaran figuron
preskaux antaux ol povi eligi sxirmvorton. La sentinelo salutis kaj mi
respondis, ambaux en la sama momento. Mi aldonis: "Estas nur mi, la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 16
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.