malhelpis tion mia busxsxtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon.
Mi sercxauxskultis la vocxojn de miaj edzino kaj infano--auxskultis
longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremajxon de la
cxambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli acxigxis, pli kaj pli
minacigxis, en cxiu momento. Cxu vi opinias povinti toleri
horodauxron da tiajxo? Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran
dauxron. Cxu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la
horlogxo sxajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi auxdis gxin la
antauxan fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine,
cxirkaux la nova tagigxo mi min liberigis kaj ekstrecxis miajn rigidajn
membrojn. Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon
ajxoj tien jxetitaj per la sxtelistoj dum ili sercxis miajn sxparmonojn.
La unua objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia
kiun mi vidis ekrigardi kaj tiam forjxeti la pli krudan el la du brutuloj.
Sango gxin makuligis. Mi atingis stumblapasxe la alian ekstremajxon
de la cxambro. Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili
kusxis. Jam forpasis iliaj cxagrenoj. Nur komencigxis la miaj.
Cxu mi apelaciis al la juro? Cxu mi? Cxu satigxas la soifo de la
malricxulo se la regxo trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris nenian
impertinentan sintrudon de la juro. Legxoj kaj la pendumilo ne povus
kontrauxpagi la sxuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu sentime
al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la sxuldanton kaj
kolektus la sxuldon. Kiel efektivigi tion, cxu vi diras? Kiel efektivigi
tion kaj tiom ekcerti pri gxi se mi neniam vidis la vizagxojn de la
sxtelistoj nek auxdis iliajn kutimajn vocxojn nek konceptis ununuran
ideon pri kiuj ili povus esti? Malgraux tio tamen mi estis jes ja
certa--ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon--indicon kiun vi
taksintus senvalora--indicon kiu ne multe helpintus ecx detektivon pro
tio ke mankus al li la sekreto pri kiel gxin apliki. Mi parolos pri tio
baldaux. Vi vidos. Ni dauxrigu nun, konsiderante la aferon en tauxga
ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi
precizdirektan vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarsxajne soldatoj
trompvestitaj kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed
spertaj pri gxi--konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon,
gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro.
Tiel mi opiniis, sed nenion diris. Kaj unu el ili diris, "La vocxo de la
kapitano, per Dio!"--la viro mem kiun mi deziris senvivigi. Du mejlojn
for tendumis pluraj regimentoj kaj du kompanioj de Usona kavalerio.
Kiam mi eksciis ke Kapitano Blakelio de Kompanio C preterpasis nin
dum la nokto kun eskorto, mi diris nenion sed decidigxis sercxi mian
viron en tiu kompanio. Dum diversaj konversacioj studeme kaj obstine
mi priskribis la rabistojn kiel vagabondojn, kampadejo-parazitulojn.
Kaj inter tiu socia klaso miaj kunkonversaciintoj sercxis vane, cxar nur
mi suspektis la soldatojn.
Laborante pacience dumnokte en mia afliktita hejmo, mi fabrikis
kamuflajxon por mi el diversaj vestajxpecoj kaj -eroj. En la plej
proksima vilagxo mi acxetis paron da bluaj sxirmvitroj. Post kelke da
tempo, kiam la milita kampadejo disigxis kaj Kompanio-C-on oni
forsendis cent mejlojn norden, al Napoleono, mi kasxis mian etan
monprovizon en mia pantalonzono kaj efektivigis mian foriron dum la
nokto. Kiam Kompanio C atingis Napoleonon mi estis jam tie. Jes, mi
estis tie--kun nova metio: sortodivenisto. Dezirante sxajni egalpartia,
mi amikigxis kaj divenis sortojn inter cxiuj kompanioj tie
garnizonigitaj. Tamen mi atentis plejparte pri Kompanio C. Mi min
komplezemigis senlime inter tiuj apartaj viroj. Ili petis de mi nenian
komplezon, starigis antaux mi nenian minacon kiujn mi malakceptis.
Mi farigxis bonvola viktimo de iliaj sxercoj. Tio pligrandigis mian
popularecon. Mi farigxis favorato.
Baldaux mi trovis soldaton al kiu mankis dikfingro. Kian gxojon tio
havigis al mi! Kaj kiam mi ekcertis ke nur li, el cxiuj kompanianoj siaj,
perdis dikfingron, malaperis mia lasta dubo. Mi certegis suresti la
gxustan spurvojon. La viro nomigxis Krugero. Li estis Germano. Estis
naux Germanoj en la kompanio. Mi kontrolgvatadis por ekscii kiuj
estas liaj intimuloj, sed lauxsxajne li havis neniajn apartajn amikojn.
Tamen intimulo lia estis mi kaj mi prizorgis kreskigi la rilaton.
Kelkfoje mi tiel sopiris al vengxo ke mi apenaux sukcesis malhelpi min
surgenuigxi antaux li kaj petegi ke li fingremontru la viron mortigintan
miajn edzinon kaj infanon sed mi ekscipovis bridi al mi la langon. Mi
atendadis pacience kaj dauxre sortodivenis, lauxokaze.
Mia aparataro estis simpla: iom da rugxa farbo kaj peceto da blanka
papero. Mi farbis la malsupron de la klienta dikfingro, faris surpaperan
premajxon de gxi, gxin studadis dum la nokto kaj sciigis lian sorton al
li la sekvintan tagon. Kiun ideon mi nutris, efektivigante tian
sensencajxon? Jen gxi estis. Kiam mi estis knabo mi konis maljunan
Francon estintan provoso dum tridek jaroj kaj li diris al mi ke cxiu
homo havas unu trajton kiu neniam sxangxigxas
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.