Mark Twain: Tri Noveloj | Page 7

Mark Twain
la Manhejma adreso kiun mi menciis. Gxi ricxuligos lin kaj mi dormos des pli trankvile en mia tombo sciante ke mi faris mian plejon por la filo de la viro kiu klopodis savi miajn edzinon kaj infanon--kvankam mia mano senscie lin mortigis, kontrauxe al la impulso de mia koro kiu preferintus lin sxirmi kaj savi.
* * * * *
"Tia estis la rakonto de Ritero," mi diris al miaj du amikoj. Estigxis profunda kaj impona silento kiu dauxris ne mallongan tempon. Tiam ambaux viroj estigis pafadon da ekscititaj kaj admiraj ekkrioj pri la strangaj eventoj de la rakonto. Kaj tio, kune kun klakadanta fluego da demandoj kiu dauxre persistis gxis cxiuj partneroj preskaux senspirigxis. Tiam miaj amikoj komencis renormaligxi kaj retirigxi, subsxirme de kelkfojaj vortpafoj, en silenton kaj abisman revadon. Dum dek minutoj nun auxdigxis nur silento. Tiam Rogxero diris reveme:
"Dek mil dolaroj!" Aldonante, post pauxzego:
"Dek mil. Tio estas vera monamaso."
Baldaux la poeto demandis:
"Cxu vi celas sendi gxin al li tujege?"
"Jes," mi diris. "Tio estas stranga demando."
Nenia respondo. Post iom da tempo, Rogxero demandis heziteme:
"Cxu la tutan sumon? Tio estas--mi volas diri--"
"Certege, la tutan sumon."
Mi estis dironta pli, sed haltis--haltis pro pensadsinsekvo naskigxinta en mi. Tompsono parolis sed mia menso estis for kaj mi ne auxdkaptis lian dirajxon. Sed mi auxdis Rogxeron respondi:
"Jes. Tia gxi sxajnas al mi. Tio devus ege suficxi. Mi opinias ke li nenion faris."
Baldaux la poeto diris:
"Kiam vi pripensas la aferon, tio pli ol suficxas. Vi nur konsideru! Kvin mil dolaroj! Nu, li ne kapablus elspezi tion en la dauxrotempo de sia vivo. Kaj tio lin difektus, aldone. Eble ecx lin ruinigus. Vi konsideru tion. Post malmulte da tempo li forjxetus la restintan monon, fermus sian butikon, eble komencus drinkadi, mistraktus siajn senpatrinajn infanojn, sinkus en ceterajn malboncelajn irvojojn, progresus lauxvice de malbono al plimalbono--"
"Jes, vi pravas," interrompis Rogxero fervore. "Mi jam vidis tion cent fojojn. Jes, pli ol cent fojojn. Vi metu monon en la manojn de tia viro nur se vi deziras lin detrui, tio estas fakto. Vi nur metu monon en liajn manojn, necesas fari nenion ceteran. Kaj se tio ne malaltigas lin kaj lin senutiligas kaj lin senigas je cxiu memestimo kaj cxio, tiam mi ne konas la homan naturon--cxu ne, Tompsono? Kaj ecx se ni transdonus al li trionon el gxi; nu, en malpli ol ses monatoj--"
"Malpli ol ses semajnoj, vi diru," respondis mi, ekscitigxante kaj interrompante. "Escepte se li metus tiun tri-mil-dolaran sumon en sekurajn manojn kie li ne povus gxin ektusxi, ne pli ol ses semajnoj forpasus antaux ol--"
"Certege, ne pli ol ses semajnoj!" diris Tompsono. "Mi redaktis librojn por tiuspecaj homoj kaj en la momento mem kiam ili enmanigas sian tantiemon--eble temas pri tri mil, eble du mil--"
"Kial tiu sxuisto rajtas disponi du mil dolarojn, placxus al mi ekscii?" Rogxero interrompis serioze. "Viro eble nepre kontenta nun, tie en Manhejmo, cxirkauxate de samranguloj, mangxante sian panon kun tiu apetito kiun povas estigi nur laborema entreprenado, gxuante sian modestan vivon, honesta, justa, purkora, kaj benita! Jes, mi diru 'benita' super la miriadoj cxirkauxirantaj en silkaj vestajxoj, lauxpromenantaj la malplenan artefaritan rondvojon de socia malsagxeco. Sed vi nur metu la koncernan tenton antaux li nuran fojon! Vi nur metu dek kvin cent dolarojn antaux tia viro kaj diru--"
"Dek kvin cent diablojn!" mi protestis. "Kvin cent putrigus liajn principojn, paralizus lian entreprenadon, trenus lin al la rumvendejo, de tie gxis la defluilo, de tie gxis la almozdomo, de tie gxis--"
"Kial trudi al ni mem tiun krimon, sinjoroj?" interrompis la poeto serioze kaj alloge. "Li estas felicxa tie kie li estas ke tia kia li estas. Cxiu sento pri honoro, cxiu sento pri karitato, cxiu sento pri alta kaj sankta bonvolo nin avertas, nin petegas, nin ordonas lin lasi en sengxeno. Jen vera amikeco, jen auxtenta amikeco. Ni povus funkciigi aliajn rimedojn pli pompajn. Sed nenian tiel vere komplezan kaj sagxan, kredu min."
Post iom da dauxra diskutado, evidentigxis ke cxiu el ni, en la profundo de sia koro, sentis kelkajn dubojn pri tiu arangxo pri la afero. Klarege estis ke cxiuj sentis la devon sendi al la kompatinda sxuisto ion. Estigxis longa kaj pripensa diskuto pri tiu punkto kaj finfine ni elektis sendi al li kolorlitografon.
Nu, post kiam cxio lauxsxajne bonordigxis por cxiuj partoprenantoj, elstarigxis nova gxeno. Okazis ke tiuj du viroj celis dividi la monon egalparte kun mi. Mi ne samopiniis. Mi diris ke ili povos sin taksi bonsxancaj se ili kunricevos duonon el la mono. Rogxero diris:
"Kiu estintus iel ajn bonsxanca se ne partoprenintus en la afero mi? Estis mi kiu faris la unuan sugeston. Sen mi cxio irintus al la sxuisto."
Tompsono diris ke li mem pripensis la aferon jam en la sama momento kiam Rogxero unue parolis.
Mi replikis ke la sugesto naskigxintus cxe mi suficxe baldaux kaj sen la helpo de iu ajn. Mi estas malrapida pensanto eble, sed fidinda.
La
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 16
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.