Mark Twain: Tri Noveloj | Page 8

Mark Twain
debato varmigxis en kverelon, tiam en batalon. Cxiu viro ekvundigxis iom forte. Post min iom kuraci, laux mia maniero, mi supreniris en malbonacxa humoro al la uraganferdeko. Mi renkontis Kapitanon Makordon tie kaj diris, tiel placxe kiel permesis mia humoro:
"Mi alvenas por adiauxi, Kapitano. Mi deziras alterigxi cxe Napoleono."
"Vi deziris alterigxi kie?"
"Cxe Napoleono."
La kapitano ekridis sed, ekkonsciinte ke mi ne estas en gaja humoro, li cxesis ridi kaj diris:
"Sed cxu vi seriozas?"
"Mi jes ja tre seriozas."
La kapitano rigardis la supranivelan navigejon kaj diris:
"Li deziras elboatigxi cxe Napoleono!"
"Cxu cxe Napoleono?"
"Tiel li diras."
"Laux la fantomego de Cezaro!"
Onklo Mumfordo alproksimigxis laux la ferdeko. La kapitano diris:
"Onklo, jen amiko via kiu deziras elboatigxi cxe Napoleono!"
"Nu, laux--!"
Mi diris:
"Bonvolu, pri kio temas cxio tio? Cxu viro ne rajtas alterigxi cxe Napoleono se tion li deziras?"
"Nu, damnu, cxu vi ne scias? Ne plu ekzistas Napoleono. Jam de jaroj kaj jaroj gxi ne plu ekzistas. Arkansaso-Rivero gxin krevis, gxin cxifonigis, gxin forsxovis en Misisipo-Riveron!"
"Cxu forbalais la tutan urbon? Cxu bankojn, pregxejojn, malliberejojn, jxurnalajn redaktejojn, urbodomon, teatron, fajrobrigadejon, lustablon--cxu cxion?"
"Cxion. Nur dekkvinminuta tasko, aux similajxo. Postlasis de la urbo nek hauxton nek haron, nek sxirajxon nek sxindon krom la malantauxa ekstremajxo de iu domacxeto kaj unu brika fumtubo. En la nuna momento nia boato padelnavigas en la mezo mem de la antauxa starloko de la urbo. Jen fore estas la brika fumtubo--la ununura restajxo de la urbo. Tiu densa arbaro cxe la dekstra flanko situis antauxe mejlon for de la urbo. Rigardu malantaux vi, kontrauxflue. Nun vi komencas rekoni la pejzagxon, cxu ne?"
"Jes, mi jes ja gxin rekonas nun. Tio estas la plej mirinda afero kiun mi iam priauxdis. De multege la plej mirinda kaj la plej neatendita."
S-ro Tompsono kaj S-ro Rogxero jam alvenis, intertempe, kun valizoj kaj ombreloj kaj auxskultis silente la novajxon de la kapitano. Tompsono metis duondolaron en mian manon kaj diris mallauxte:
"Por mia porcio de la kolorlitografo."
Rogxero agis same.
Jes, mirindege estis vidi Misisipo-Riveron ruligxi inter senhomaj bordoj rekte super la loko kie antaux dudek jaroj mi kutimis vidi bonan grandan memkontentan urbeton. Urbeton kiu estis sidejo de granda kaj grava konteo. Urbeton kun granda Usona marsoldatara malsanulejo. Urbeton kiu havis sennombrajn batalojn kun cxiutaga enketo. Urbeton kie antauxe mi konis la plej belan kaj la plej talentan knabinon de la tuta Misisipo-valo. Urbeton kie ni ricevis la unuan presitan novajxon pri la lamentinda katastrofo de batalsxipo Pensilvanio antaux kvaronjarcento. Urbeton ne plu ekzistantan, englutitan, forsinkintan nutradi la fisxojn. Urbeton de kiu restas nenio krom ero de domacxeto kaj dispecigxanta brika fumtubo!

LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO
Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko, Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi cxi tie alfiksas la rezultajxon. Mi sentas kasxitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multagxulo sian fifaman Jacxjon Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj agacantaj tiurilataj rememorajxoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso.
Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servocxambra stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomigxanta Cxe-Angxelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia trankvila vizagxo mienon de cxarmaj mildeco kaj simpleco. Li vekigxis kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia knabeco nomigxanta Leonido V. Smilejo--Pastoro Leonido V. Smilejo, juna predikisto pri la Biblia mesagxo lauxraporte logxinta antauxe en Cxe-Angxelo. Mi aldonis ke, se S-ro Hvelero scipovos informi min pri tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi sxuldos al li multajn reciprokajn komplezojn.
Simono Hvelero malantauxenirigis min en angulon kaj blokadis min tie per sia segxo, tiam sidigxis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan cxi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam kuntiris la brovojn, neniam senigis la vocxon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo. Tamen laux la tuta longo de la senfina rakonto kuris vejno da imponaj seriozo kaj sincero komprenigantaj klarscie al mi ke, anstataux imagi ke lia rakonto ampleksas ridindan aux absurdan temaron, li taksas gxin vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn transcendan genion pri altnivela lerteco. Mi lasis lin dauxrigi siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon.
"Pastoro Leonido V.--Ho, nu, Pastoro Leo--Nu, foje cxeestis cxi tie ulo nomigxanta Jacxjo Smilejo, en la vintro de '49, aux eble estis la printempo de '50--mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo pro kiu mi opinias ke estis unu aux la alia estas tio ke mi memoras ke la klintrogego ankoraux ne estis finkonstruita kiam li alvenis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 16
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.