Mark Twain: Tri Noveloj | Page 5

Mark Twain
kaj efektivigis mian eskapon, postlasinte miajn sxirmokulojn en la mano de la mortinto.
Tio okazis antaux dek kvin-dek ses jaroj. Ekde tiam mi vagiradas sencele cxirkaux la mondo, foje laborante, foje senlabore; foje havante monprovizon, foje senmone; sed cxiam lacigite per troa vivado kaj dezirante finvivi, cxar mian surteran mision plenumis la faro de tiu nokto. Kaj la nuraj plezuro, konsolo, kontentigxo kiujn mi spertis en cxiuj tiuj tedaj jaroj estis la cxiutaga penso: "Mi senvivigis lin!"
Antaux kvar jaroj mia sano komencis malbonfarti. Mi vagatingintis Munkenon laux mia sencela maniero. Malhavante monon, mi sercxis kaj akiris laborpostenon. Mi plenumis mian taskon fidele dum cxirkaux unu jaro. Tiam oni postenigis min kiel noktosentinelon tie en tiu mortodomo kiun vi vizitis lastatempe. La loko konvenis al mia humoro. Gxi placxis al mi. Placxis al mi esti kun la mortintoj--esti sola kun ili. Mi kutimis vagiradi inter tiuj rigidaj kadavroj kaj enrigardi iliajn auxsterajn vizagxojn dum horoj. Ju pli malfrua estis la horo, des pli impona estis la situacio. Mi preferis la malfruan horon. Foje mi malheligis la lumojn. Tio estigis perspektivon, vi komprenu, kaj liberigis la imagon. Cxiam la malklaraj, malantauxenirantaj mortintovicoj estigis cxe oni strangajn kaj fascinajn fantaziojn. Antaux du jaroj--mi jam estis tie ekde unu jaro--mi sidis tute sole en la gvatcxambro en ventega vintra nokto, malvarmigite, sensentigite, senkonsole, ekdormetante iom post iom en senkonscion. La plorego de la vento kaj la klakado de foraj sxutroj sonadis pli kaj pli mallauxte en miaj senauxdigxontaj oreloj cxiumomente kiam subite kaj akute la mortosonorilo eligis sangofrostigan alarmon super mia kapo! Preskaux paralizis min la sxoko cxar neniam antauxe mi auxdis la signalon.
Mi min renormaligis kaj hastegis al la kadavrocxambro. Preskaux mezdistance for laux la ekstera vico sidis rektaspina figuro envolvita en mortotuko, svingante la kapon malrapide de flanko al flanko: makabra spektaklo! Gxia flanko alfrontis min. Mi aliris gxin haste kaj enrigardis fikse gxian vizagxon. Cxielo! Adlero gxi estis!
Cxu vi povas diveni kio estis mia unua ekpenso? Envortigite, jen gxi estis: "Sxajnas tial ke vi eskapis de mi unuan fojon. Okazos kontrauxa rezulto cxi-foje!"
Versxajne tiu etulo spertis neimageblajn terurojn. Imagu kion li devis eksenti vekigxinte meze de tiu senvocxa silento kaj cxirkauxspektadinte tiun malgajan mortintaron! Kiu dankemo brilegis en lia magrega blanka vizagxo kiam li vidis vivantan formon antaux si! Kaj kiel la fervoro de tiu senparola dankemo plimultigxis kiam lia rigardo atingis la vivigajn kordialojn kiujn mi portis en la manoj! Tiam imagu la hororon kiu eniris lian pincxitan vizagxon kiam mi metis la kordialojn malantaux min kaj diris moke:
"Ekparolu, Franzo Adlero! Alvoku tiujn mortintojn! Sendube ili auxskultos kaj kompatos. Sed en cxi tiu loko ausxkultos kaj kompatos neniu alia."
Li penadis paroli. Tamen rezistis kaj malpermesis paroladon tiu parto de la mortotuko kunpremanta liajn makzelojn. Li strebis levi petegajn manojn sed ili restis, kunmetite kaj kunligite, sur lia brusto. Mi kriegis:
"Kriegu, Franzo Adlero! Veku la dormantojn en la foraj stratoj, petante ilin alvenigi helpon al vi. Kriegu--sen malsxpari tempon, cxar estas malmulte da tempo por malsxpari. Kio, cxu vi ne povas? Kia domagxo! Tamen ne gravas. Kriegado ne cxiam alvenigas helpon. Kiam vi kaj via kuzo murdis senhelpajn virinon kaj infanon en kabano de Arkansaso--mia edzino estis kaj mia infano--ili kripetis helpon, cxu vi memoras? Sed tio ne sukcesis. Vi memoras ke tio ne sukcesis, cxu ne? Viaj dentoj klaketadas--tial kial vi ne povas ekkrii? Malfiksu la bandagxojn per viaj manoj. Tiam vi povos ekkrii. Ho, mi komprenas. Viaj manoj estas ligitaj kaj ne povas helpi vin. Kiom strange eventoj ripetigxas post longaj jaroj. Cxar ankaux miaj manoj estis ligitaj tiun nokton, cxu vi memoras? Jes, tiel forte ligitaj kiel viaj manoj estas ligitaj nun. Kiom stranga tio estas! Mi ne povis min liberigi. La ideo malligi min ne eniris vian menson. La ideo malligi vin ne eniras mian menson nun. SXsxsx! Jen malfruhora pasxsono! Gxi venas en nia direkto. Auxskultu, kiom proksima gxi estas! Eblas kompti la pasxsonojn: unu, du, tri! Jen, gxi staras jxus aliflanke de la pordo. Jen estas la horo! Kriegu, viro, kriegu! Estas la ununura sxanco inter vi kaj eterneco! Ho, vidu! Vi hezitis tro longan tempon. Gxi preterpasis. Jen. Gxi mallauxtigxas. Gxi estas for! Pripensu tion! Primeditu tion! Vi jxus auxdis homan pasxsonon je la lasta fojo. Kiom strange devas esti auxskulti tiel ordinaran sonon kaj konscii ke neniam denove oni auxdos samajxon."
Ho, amiko mia! La dolorego en tiu envolvita vizagxo estis vidinda ekstazo! Mi elpensis novan torturon kaj gxin aplikis, min helpante per iom da mensoga kreivo:
"Tiu kompatinda Krugero strebis savi miajn edzinon kaj infanon kaj mi havigis al li reciprokan komplezon en la tauxga momento. Mi konvinkis lin prirabi vin. Kaj mi kaj iu virino helpis lin dizerti el sia militservo kaj lin alvenigis al sekurejo."
Rigardo de surprizo kaj triumfo ekbrilis malhele tra la angoro en la vizagxo de mia viktimo. Mi perpleksigxis, maltrankviligxis,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 16
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.