de nova malliberulo kaj gxin staplis por ebla estonta uzado. Li diris cxiam ke bildoj senvaloras cxar eventualaj kamuflovestajxoj povas ilin senutiligi. "La dikfingro estas la ununura certajxo," li diris. "Gxi ne kamuflovesteblas." Kaj li kutimis pravigi sian teorion helpe de miaj amikoj kaj konatoj. Tio sukcesis cxiam.
Mi dauxre sortodivenis. Cxiun nokton mi min izoligis, en nepra soleco, kaj pristudis sub lupeo la dikfingrajn premajxojn de la tago. Vi imagu la vorantan avidon per kiu mi okulkontrolegis tiujn labirintajn rugxajn spiralojn, tenante apude tiun dokumenton surportantan la dekstramanajn dik- kaj alifingrajn premajxojn de tiu nekonata murdinto, presitajn per la plej kara sango--por mi--iam defaligita sur cxi tiu tero! Kaj foje kaj refoje necesis al mi ripeti la saman malnovan senkuragxigan rimarkon: "Cxu neniam samaspektos ili?"
Sed finfine alvenis mia rekompenco. Gxi estis la dikfingra premajxo de la kvardektria viro de Kompanio C partopreninta en mia eksperimento: Soldato Franzo Adlero. Unu horon antauxe mi sciis nek la nomon nek la vocxon nek la figuron nek la vizagxon nek la naciecon de la murdinto. Sed nun mi sciis cxiujn tiujn detalojn. Mi opiniis rajti certi pri la afero. La ripetitaj demonstradoj de la Franco estis mia rajtigilo. Tamen restis rimedo por cxion nepre certigi. Mi disponis pri premajxo de la maldekstra dikfingro de Krugero. En la mateno mi flankenapartigis lin dum lia maldejxorado. Kiam ni staris ekster la vid- kaj auxdkampo de eblaj atestontoj mi diris en impona maniero:
"Parto de via sorto estas tiel serioza ke mi jugxis esti pli bone ne malkovri gxin al vi okaze de publika kunveno. Vi kaj cetera viro, kies sorton mi pristudis hierauxnokte--Soldato Adlero--murdis virinon kaj infanon. Oni vin spuras. Antaux ol forpasos kvin tagoj oni murdos vin ambaux."
Li falis surgenuen, timigite gxis frenezio. Kaj dum kvin minutoj li ade elversxis la saman litanion, kiel demenculo, kaj en tiu sama duonplora maniero restinta unu el miaj memorajxoj pri tiu murdonokto en mia cxambreto:
"Mi ne faris tion. Laux mia animo, tion mi ne faris. Kaj mi strebis malhelpi ke li faru tion. Tiel mi agis, Dio estu mia atestanto. Li faris tion solapersone."
Jen estis cxio kion mi volis. Kaj mi klopodis min senigi je la stultulo. Sed ne, li alkrocxigxis al mi, petegante ke mi lin protektu kontraux la murdinto. Li diris:
"Mi havas monon. Dek mil dolarojn. En kasxejo. La fruktajxo de sxtelado kaj rabado. Savu min. Diru al mi kion fari kaj gxi estos al vi, cxiu cendo. Du trionoj el gxi apartenas al mia kuzo, Adlero, sed vi rajtas alpreni gxin entute. Ni kasxis gxin kiam ni alvenis cxi tien komence. Sed mi rekasxis gxin hieraux en nova loko kaj ne diris tion al li. Mi intencis dizerti kaj gxin forpreni entute. Gxi estas oro kaj tro peza por manporti kiam oni kuras kaj evitas. Sed virino kiu jam transiris la riveron antaux du tagoj por pretigi mian vojon postsekvos min kun la mono. Kaj se mi ne havus la sxancon priskribi la kasxejon al sxi, mi intencis ruzdoni mian argxentan posxhorlogxon en sxian manon aux transsendi gxin al sxi kaj sxi komprenus la aferon. Estas paperpeco en la malantauxajxo de la ujo kiu cxion rakontas. Jen, prenu la horlogxon kaj diru al mi kion fari."
Li penadis trudi sian horlogxon al mi kaj elmontradis la paperon, klarigante gxin al mi, kiam Adlero eniris la vidkampon fordistance je cxirkaux dek du jardoj. Mi diris al la kompatinda Krugero:
"Enposxigu denove vian horlogxon, gxin mi ne deziras. Nenia difektado vin atingos. Foriru nun, mi devas diveni lian sorton por Adlero. Baldaux mi diros al vi kiel eskapi de la murdinto. Intertempe, necesos al mi rekontroli la premajxon de via dikfingro. Nenion diru al Adlero pri cxi tiu afero. Nenion diru al iu ajn."
Li foriris plena je timo kaj dankemo, kompatinda diablulo. Mi diris al Adlero longan sortodivenon--lauxintence tiel longan ke mi ne povis gxin findiri. Promesis alveni lian gvardpostenejon tiun nokton kaj diri al li ties vere gravan parton--ties tragedian parton, mi diris. Tial, necesas esti ekster la auxdkampo de subauxskultantoj. Oni cxiam postenigis pikedon ekster la urbo. Nuraj disciplino kaj ceremonio. Nenia bezono tiurilate. Nenia malamiko en la cxirkauxejo.
Cxirkaux noktomezo mi survojigxis, provizite per la kontrauxsigno, kaj gvidis miajn pasxojn gxis la soleca regiono kie Adlero estis gvardonta. Estis tiel malhele ke mi stumblis senpere kontraux malklaran figuron preskaux antaux ol povi eligi sxirmvorton. La sentinelo salutis kaj mi respondis, ambaux en la sama momento. Mi aldonis: "Estas nur mi, la sortodivenisto." Tiam mi glitpasxis al la flanko de la kompatinda diablulo kaj sxovegis mian ponardon en lian koron. "Ja wohl," mi ridis. Jen estis, efektive, la tragedia parto de lia sorto. Dum li falis de sur sia cxevalo, li strebis alkrocxigxi al mi kaj miaj bluaj sxirmokuloj postrestis en lia mano. Kaj foren plongxis la besto, lin trenante kun piedo en la piedingo.
Mi forfugxis tra la arbaro
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.