Mark Twain: Tri Noveloj | Page 3

Mark Twain
Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran dauxron. Cxu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la horlogxo sxajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi auxdis gxin la antauxan fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine, cxirkaux la nova tagigxo mi min liberigis kaj ekstrecxis miajn rigidajn membrojn. Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon ajxoj tien jxetitaj per la sxtelistoj dum ili sercxis miajn sxparmonojn. La unua objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia kiun mi vidis ekrigardi kaj tiam forjxeti la pli krudan el la du brutuloj. Sango gxin makuligis. Mi atingis stumblapasxe la alian ekstremajxon de la cxambro. Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili kusxis. Jam forpasis iliaj cxagrenoj. Nur komencigxis la miaj.
Cxu mi apelaciis al la juro? Cxu mi? Cxu satigxas la soifo de la malricxulo se la regxo trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris nenian impertinentan sintrudon de la juro. Legxoj kaj la pendumilo ne povus kontrauxpagi la sxuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu sentime al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la sxuldanton kaj kolektus la sxuldon. Kiel efektivigi tion, cxu vi diras? Kiel efektivigi tion kaj tiom ekcerti pri gxi se mi neniam vidis la vizagxojn de la sxtelistoj nek auxdis iliajn kutimajn vocxojn nek konceptis ununuran ideon pri kiuj ili povus esti? Malgraux tio tamen mi estis jes ja certa--ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon--indicon kiun vi taksintus senvalora--indicon kiu ne multe helpintus ecx detektivon pro tio ke mankus al li la sekreto pri kiel gxin apliki. Mi parolos pri tio baldaux. Vi vidos. Ni dauxrigu nun, konsiderante la aferon en tauxga ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi precizdirektan vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarsxajne soldatoj trompvestitaj kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed spertaj pri gxi--konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon, gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro. Tiel mi opiniis, sed nenion diris. Kaj unu el ili diris, "La vocxo de la kapitano, per Dio!"--la viro mem kiun mi deziris senvivigi. Du mejlojn for tendumis pluraj regimentoj kaj du kompanioj de Usona kavalerio. Kiam mi eksciis ke Kapitano Blakelio de Kompanio C preterpasis nin dum la nokto kun eskorto, mi diris nenion sed decidigxis sercxi mian viron en tiu kompanio. Dum diversaj konversacioj studeme kaj obstine mi priskribis la rabistojn kiel vagabondojn, kampadejo-parazitulojn. Kaj inter tiu socia klaso miaj kunkonversaciintoj sercxis vane, cxar nur mi suspektis la soldatojn.
Laborante pacience dumnokte en mia afliktita hejmo, mi fabrikis kamuflajxon por mi el diversaj vestajxpecoj kaj -eroj. En la plej proksima vilagxo mi acxetis paron da bluaj sxirmvitroj. Post kelke da tempo, kiam la milita kampadejo disigxis kaj Kompanio-C-on oni forsendis cent mejlojn norden, al Napoleono, mi kasxis mian etan monprovizon en mia pantalonzono kaj efektivigis mian foriron dum la nokto. Kiam Kompanio C atingis Napoleonon mi estis jam tie. Jes, mi estis tie--kun nova metio: sortodivenisto. Dezirante sxajni egalpartia, mi amikigxis kaj divenis sortojn inter cxiuj kompanioj tie garnizonigitaj. Tamen mi atentis plejparte pri Kompanio C. Mi min komplezemigis senlime inter tiuj apartaj viroj. Ili petis de mi nenian komplezon, starigis antaux mi nenian minacon kiujn mi malakceptis. Mi farigxis bonvola viktimo de iliaj sxercoj. Tio pligrandigis mian popularecon. Mi farigxis favorato.
Baldaux mi trovis soldaton al kiu mankis dikfingro. Kian gxojon tio havigis al mi! Kaj kiam mi ekcertis ke nur li, el cxiuj kompanianoj siaj, perdis dikfingron, malaperis mia lasta dubo. Mi certegis suresti la gxustan spurvojon. La viro nomigxis Krugero. Li estis Germano. Estis naux Germanoj en la kompanio. Mi kontrolgvatadis por ekscii kiuj estas liaj intimuloj, sed lauxsxajne li havis neniajn apartajn amikojn. Tamen intimulo lia estis mi kaj mi prizorgis kreskigi la rilaton. Kelkfoje mi tiel sopiris al vengxo ke mi apenaux sukcesis malhelpi min surgenuigxi antaux li kaj petegi ke li fingremontru la viron mortigintan miajn edzinon kaj infanon sed mi ekscipovis bridi al mi la langon. Mi atendadis pacience kaj dauxre sortodivenis, lauxokaze.
Mia aparataro estis simpla: iom da rugxa farbo kaj peceto da blanka papero. Mi farbis la malsupron de la klienta dikfingro, faris surpaperan premajxon de gxi, gxin studadis dum la nokto kaj sciigis lian sorton al li la sekvintan tagon. Kiun ideon mi nutris, efektivigante tian sensencajxon? Jen gxi estis. Kiam mi estis knabo mi konis maljunan Francon estintan provoso dum tridek jaroj kaj li diris al mi ke cxiu homo havas unu trajton kiu neniam sxangxigxas ekde la lulilo gxis la tombo: la linioj sur la malsupra flanko de la dikfingro. Kaj li diris ke tiuj linioj neniam nepre samaspektas cxe iu ajn homparo. Nuntagare ni fotas la novan krimulon kaj pendas lian bildon en la Kanajlo-Galerio por estonta referenco. Sed tiu Franco, dum sia aktiva laborkariero, kutimis fari premajxon pri la dikfingra malsuprajxo
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 16
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.