La kolonoj de la socio | Page 7

Henrik Ibsen
Vigeland?
KONSULO BERNICK Jes, mi devas konfesi, ke ankaux mi rigardas tion kiel providencan arangxon, ke mi cxi tiun printempon veturis lauxvale en komerco, kaj hazarde mi venis en valon, kie mi neniam antauxe estis. Frapis min kvazaux fulmo, ke tie ni povus konstrui flankan fervojon al ni. Mi dungis ingxenieron por inspekti la terenon; jen mi havas la intertempajn kalkulojn kaj taksojn; nenio kontrauxas.
SINJORINO BERNICK (dauxre kune kun la sinjorinoj cxe la gxardena pordo) Sed, kara Karsten, ke vi tenis cxion tion kasxita por ni.
KONSULO BERNICK Ho, mia bona Betty, vi tamen ne povus kapti la veran konekson. Cetere mi ne priparolis tion al iu ajn vivanta homo antaux hodiaux. Sed nun la decida momento venis; nun ni agu nekasxite kaj plenforte. Jes, ecx se mi metu cxiun mian ekziston sur tiun aferon, mi realigu gxin.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ni kune, Bernick; pri tio vi fidu.
ADJUNKTO RORLUND Cxu Vi do atendas tiom multe el tiu cxi entrepreno, sinjoroj?
KONSULO BERNICK Jes, tion mi devus pensi. Kia levstango tio estu por nia tuta socio! Imagu nur la vastajn arbarejojn, kiuj farigxos atingeblaj; imagu la ricxajn erc-ejojn, kiujn ni povos ekspluati; imagu la riveron kun aro da akvofaloj lauxvice en la valo! Kia fabrikado tie povos esti efektivigata!
ADJUNKTO RORLUND Kaj vi ne timas, ke pli ofta interrilato kun malvirta ekstera mondo --?
KONSULO BERNICK Ne; estu tute trankvila, sinjoro adjunkto. Nia eta laborema loko kusxas, lauxdo al Dio, nuntempe sur sana morala fundo; ni ja cxiuj kunhelpis por dreni gxin, se mi rajtas tion diri; kaj tion ni faros estonte, cxiu siamaniere. Vi, sinjoro adjunkto dauxrigos Vian benoricxan agadon en la lernejo kaj en la hejmoj. Ni, la homoj de la praktika laboro, subtenas la socion disvastigante bonfarton en plej eble vastan rondon; -- kaj niaj virinoj, -- jes, nur proksimigxu, miaj sinjorinoj; Vi bonvole devas auxdi -- niaj virinoj, mi diras, niaj edzinoj kaj filinoj, -- jes, agadu negxenitaj en la servo de bonfarado, miaj sinjorinoj, kaj cetere estu helpo kaj komforto por Viaj proksimuloj, kiel mia kara Betty kaj Marta estas por mi kaj Olaf -- (cxirkauxrigardas) Nu, kie estas Olaf hodiaux?
SINJORINO BERNICK Ho, nun dum la feritagoj ne eblas teni lin hejme.
KONSULO BERNICK Do li certe estas malsupre cxe la maro! Vidu, li ne finos antaux ol okazos akcidento.
HILMAR TONNESEN Bah -- eta ludo kun la naturfortoj --
SINJORINO RUMMEL Kiel bele de Vi, ke Vi havas tiom da familia sento, sinjoro Bernick.
KONSULO BERNICK Nu, la familio estas ja la kerno de la socio. Bona hejmo, honestaj kaj fidelaj amikoj, eta dense kunligita rondo, kie neniuj maltrankviligaj elementoj enjxetas sian ombron --
(Plenrajtigito Krap envenas de dekstre kun leteroj kaj gazetoj.)
PLENRAJTIGITO KRAP Eksterlandaj posxtajxoj, sinjoro konsulo; -- kaj telegramo el New York.
KONSULO BERNICK (prenas) Ah, de la sxipa societo de "Indian Girl".
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Nu, la posxto venis? Jes, do mi petas permeson.
KOMERCISTO VIGELAND Jes, ankaux mi.
KOMERCISTO SANDSTAD Adiaux, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK Adiaux, adiaux, miaj sinjoroj. Kaj memoru do nian kunvenon hodiaux posttagmeze je la kvina.
LA TRI SINJOROJ Jes; bone; kompreneble. (Ili foriras dekstre.)
KONSULO BERNICK (Li legis la telegramon) Ne, tio cxi estas vere pure usona! Vere sxoka --
SINJORINO BERNICK Dio, Karsten, kio estas?
KONSULO BERNICK Jen, vidu, sinjoro Krap; legu!
PLENRAJTIGITO KRAP (legas) "Faru nur plej etan riparon, sendu 'Indian Girl' transen tuj kiam flosebla; bona sezono; okaze nagxas sur la kargo." Nu, tion mi diru --
KONSULO BERNICK Nagxas sur la kargo! Tiuj sinjoroj bone scias, ke kun tia kargo la sxipo sinkos funden kiel sxtono, se io okazos.
ADJUNKTO RORLUND Jen ni vidas kiel statas en tiuj lauxdataj grandaj socioj.
KONSULO BERNICK Vi pravas; ecx ne respekto por homa vivo, tuj kiam profito venas en la ludon. (al Krap) Cxu "Indian Girl" estos mar-preta post kvar -- kvin tagoj?
PLENRAJTIGITO KRAP Jes, se komercisto Vigeland akceptas, ke ni haltigas la laboron sur "La Palmo" intertempe.
KONSULO BERNICK Hm, tion li ne faros. Nu, bonvolu tralegi la posxtajxojn. Auxdu, cxu Vi ne vidis Olaf tie sur la kajo?
PLENRAJTIGITO KRAP Ne, sinjoro konsulo. (Li iras en la plej antauxan cxambron maldekstre.)
KONSULO BERNICK (denove legas la telegramon) Riski la vivon de dek ok homoj! Por tio tiuj sinjoroj ne hezitas --
HILMAR TONNESEN Nu, estas la destino de maristo spiti la elementojn; devas esti io nervostrecxa en tio, kun maldika tabulo inter si kaj la abismo --
KONSULO BERNICK Jes, mi dezirus vidi tiun sxipposedanton cxe ni, kiu povus decidigi sin al tiajxo! Ecx ne unu, ecx ne unu sola -- (ekvidas Olaf) Nu, lauxdo al Dio, la knabo cxeestas.
(Olaf kun fisxsxnuro en la mano venis kurante laux la strato kaj enen tra la gxardena pordego.)
OLAF (ankoraux en la gxardeno) Onklo Hilmar, mi malsupreniris kaj rigardis la vapor-sxipon.
KONSULO BERNICK Cxu vi nun denove iris sur la kajon.
OLAF Ne, mi nur estis en boato. Sed imagu, onklo Hilmar; venis surkajen tuta aro da cirkistoj kun cxevaloj kaj bestoj; kaj estis multaj pasagxeroj.
SINJORINO RUMMEL Ho, cxu ni
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 38
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.