mi rompigxus, se --. Ho, kiom mi malamas tiun bonkorecon.
ADJUNKTO RORLUND Kara Dina, mi bone komprenas, ke Vi sentas premon cxi tie, sed --
DINA Jes, se mi povus iri longe foren. Mi certe helpus min mem antauxen, se mi ne vivus inter homoj, kiuj estas tiel -- tiel --
ADJUNKTO RORLUND Kiel kiaj?
DINA Tiel decaj kaj tiel moralaj.
ADJUNKTO RORLUND Tamen Dina, tion Vi ne pensas.
DINA Ho, Vi bone komprenas kiel mi pensas. Cxiun tagon Hilda kaj Netta venas, por ke mi prenu ilin kiel modelojn. Mi neniam povos farigxi tiel deca kiel ili. Mi ne volas tiel farigxi. Ho, se mi estus longe fore, mi certe farigxus sagxa.
ADJUNKTO RORLUND Vi ja estas sagxa, kara Dina.
DINA Kiel tio helpas min cxi tie?
ADJUNKTO RORLUND Do vojagxi --. Cxu Vi pensas serioze pri tio?
DINA Mi ne restus tagon pli longe, se Vi ne estus.
ADJUNKTO RORLUND Diru Dina, -- kial Vi vere tiel volonte estas kune kun mi?
DINA Cxar Vi lernigas al mi tiom da belajxoj.
ADJUNKTO RORLUND Belajxoj? Cxu Vi nomas tion kion mi povas lernigi al Vi belajxoj?
DINA Jes. Aux vere -- Vi lernigas al mi ion; sed kiam mi auxdas vin paroli, mi ekrigardas tiom da belajxoj.
ADJUNKTO RORLUND Kio do estas por Vi belajxo?
DINA Tion mi neniam pripensis.
ADJUNKTO RORLUND Pripensu do nun. Kio do estas por Vi belajxo?
DINA Belajxo estas io granda -- kaj tre fora.
ADJUNKTO RORLUND Hm. -- Kara Dina, mi kore sentas zorgon pro Vi.
DINA Nur tio?
ADJUNKTO RORLUND Vi certe bone scias kiel nedireble kara Vi estas por mi.
DINA Se mi estus Hilda aux Netta, Vi ne timus observigi tion al aliuloj.
ADJUNKTO RORLUND Ho Dina, Vi ne povas facile prijugxi la mil konsiderojn --. Kiam viro estas starigita kiel morala subteno por la socio en kiu li vivas, jen --; oni ne povas esti tro singardema. Se mi nur estus certa, ke oni gxuste komprenus kaj interpretus miajn motivojn --. Sed egale; Vi devas esti kaj estos helpata supren. Dina, cxu estas interkonsento, ke kiam mi venos -- kiam la kondicxoj permesos al mi veni -- kaj mi diros: jen mia mano, -- Vi volos akcepti gxin kaj farigxi mia edzino? -- Cxu Vi tion promesas al mi Dina?
DINA Jes.
ADJUNKTO RORLUND Dankon, dankon! Cxar ankaux por mi --. Ho Dina, mi tenas Vin kara --. Tsxsx; iu venas. Dina, pro mi, -- eliru al la aliuloj.
(Sxi eliras al la kafotablo. En la sama momento venas grandkomercisto Rummel, komercisto Sandstad kaj komercisto Vigeland el la antauxa cxambro maldekstre, sekvataj de konsulo Bernick, kiu tenas amaseton da paperoj en la mano.)
KONSULO BERNICK Nu; do la afero estas decidita.
KOMERCISTO VIGELAND Jes, je la nomo de Dio, lasu gxin nun tia.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Gxi estas decidita, Bernick! Vorto de norvego staras fikse kiel la rokoj de la Dovre montaro, tion vi scias!
KONSULO BERNICK Kaj neniu perfidos; neniu retiros sin, kia ajn opozicio ni renkontos.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ni staras kaj falas kune, Bernick!
HILMAR TONNESEN (kiu venas de la gxardena pordo) Falas? Permesu, cxu ne estas la fervojo, kiu falas?
KONSULO BERNICK Ne, kontrauxe, gxi estos iranta --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL -- per vaporo, sinjoro Tonnesen.
HILMAR TONNESEN (pli proksime) Cxu?
ADJUNKTO RORLUND Kiel?
SINJORINO BERNICK (cxe la gxardena pordo) Sed, kara Karsten, kio do vere estas --?
KONSULO BERNICK Ho, kara Betty, kiel tio do interesas vin? (al la tri sinjoroj) Sed nun ni devas ellabori la listojn, ju pli frue, des pli bone. Estas memsekvo, ke ni kvar subskribas unue. La pozicio, kiun ni havas en la socio, devigas nin strecxi nin tiel foren kiel eblas.
KOMERCISTO SANDSTAD Kompreneble, sinjoro konsulo.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Farigxos, Bernick; jxurite.
KONSULO BERNICK Jes ja, mi ne dubas pri la rezulto. Ni devas agi cxiu en sia rondo de konatuloj; kaj se ni fine povos montri al vigla partopreno en cxiuj tavoloj de la socio, sekvos de si mem, ke ankaux la komunumo devos kontribui.
SINJORINO BERNICK Tamen, Karsten, vi nepre devas veni por rakonti al ni --
KONSULO BERNICK Ho kara Betty, estas io en kio sinjorinoj ne povas trovi komprenon.
HILMAR TONNESEN Vi tamen zorgos pri la fervoja afero?
KONSULO BERNICK Jes, kompreneble.
ADJUNKTO RORLUND Sed lastan jaron, sinjoro konsulo --?
KONSULO BERNICK Lastan jaron estis tute alia afero. Tiam temis pri marborda linio --
KOMERCISTO VIGELAND -- kiu estus tute superflua, sinjoro adjunkto; cxar ni ja havas vapor-sxipojn --
KOMERCISTO SANDSTAD -- kaj kiu farigxus ekstreme multekosta, --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL -- jes kaj kiu malutilus al gravaj interesoj en nia urbo.
KONSULO BERNICK La esenca afero estis, ke gxi ne utilus al la pli granda socio. Tial mi kontrauxis gxin, kaj tial la intern-landa linio elektigxis.
HILMAR TONNESEN Jes, sed tiu ne tusxos la urbojn en nia regiono.
KONSULO BERNICK Gxi tusxos nian urbon, mia kara Hilmar; cxar nun ni konstruos flankan fervojon cxi tien.
HILMAR TONNESEN Aha; nova elpensajxo do.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, cxu ne estas bonega elpensajxo? Cxu?
ADJUNKTO RORLUND Hm --
KOMERCISTO VIGELAND Ne estas neinde, ke la providenco arangxis la terenon por flanka fervojo.
ADJUNKTO RORLUND Cxu vere ke tiel estas, sinjoro
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.