La kolonoj de la socio | Page 5

Henrik Ibsen
kompreneble ne sukcesis. Kiuj gepatroj volus konfidi siajn infanojn al iu tia? Sed ne dauxris longe pri sxi; la bela sinjorino ne estis kutimita al laboro; kaptigxis sxia brusto, kaj sxi mortis.
SINJORINO LYNGE Hu, estas vere teruraj historioj!
SINJORINO RUMMEL Jes, kredu, estis severe elteni por la familio Bernick. Estas la malluma makulo en la suno de ilia felicxo, kiel Rummel iam esprimis sin. Tial neniam parolu pri tiuj aferoj cxi tie en la domo, sinjorino Lynge.
SINJORINO HOLT Kaj pro Dio ankaux ne pri la duonfratino!
SINJORINO LYNGE Jes, sinjorino Bernick havas ja ankaux duonfratinon?
SINJORINO RUMMEL Havis -- felicxe; cxar nun la parenceco certe estas finita inter la du. Jes, sxi estis iu precipa! Imagu, sxi fortondis la harojn, kaj iris en viraj botoj en pluva vetero.
SINJORINO HOLT Kaj kiam la duonfrato -- la perdita subjekto -- estis forkurinta, kaj la tuta urbo kompreneble sxokigxis pro li, -- cxu Vi scias kion sxi tiam faras? Sxi vojagxas transen al li!
SINJORINO RUMMEL Jes, kaj la skandalo, kiun sxi faris antaux ol forvojagxi, sinjorino Holt!
SINJORINO HOLT Tsxsx, ne parolu pri tio.
SINJORINO LYNGE Dio, cxu sxi ankaux faris skandalon?
SINJORINO RUMMEL Jes, nun Vi auxdu, sinjorino Lynge. Bernick estis jxus sin fiancxigxinta al Betty Tonnesen; kaj gxuste kiam li venis kun sxi cxe la brako enen al sxia onklino por informi --
SINJORINO HOLT La gefratoj Tonnesen estis orfaj, Vi sciu --
SINJORINO RUMMEL -- kaj Lona Hessel ekstaras de la segxo kie sxi sidas, kaj donas al la gxentila, kulturita Karsten Bernick vangofrapon, ke resonis en li.
SINJORINO LYNGE Ne, nun mi neniam --!
SINJORINO HOLT Estas tute certe.
SINJORINO RUMMEL Kaj sxi pakis sian kofron kaj forvojagxis al Ameriko.
SINJORINO LYNGE Sed do sxi ja mem estus havinta inklinon al li.
SINJORINO RUMMEL Jes, kredu ke sxi havis. Sxi imagis ke farigxus paro el tiuj du, kiam li revenus el Parizo.
SINJORINO HOLT Jes, imagu, ke sxi kredus tiajxon! Bernick, -- tiu juna bonkonduta grandmonda sinjoro, -- perfekta galantulo, -- favorato de cxiuj virinoj --
SINJORINO RUMMEL -- kaj tamen deca, sinjorino Holt; kaj tiel morala.
SINJORINO LYNGE Sed pri kio okupigxis tiu frauxlino Hessel en Ameriko?
SINJORINO RUMMEL Nu, vidu, super tio kusxas, kiel Rummel iam esprimis sin, vualo, kiu ne estas levinda.
SINJORINO LYNGE Kion tio signifas?
SINJORINO RUMMEL Sxi ja ne plu havas iun rilaton kun la familio, Vi komprenu; sed tiom scias ja la tuta urbo, ke sxi kantis por mono en la gastejoj tie --
SINJORINO HOLT -- kaj sxi faris prelegojn en la salonoj --
SINJORINO RUMMEL -- kaj sxi eldonis nenormalan libron.
SINJORINO LYNGE Cxu vere --!
SINJORINO RUMMEL Ho jes, Lona Hessel efektive estas unu el la sunmakuloj en la familia felicxo de la Bernikoj. Sed nun Vi ja scias pri la aferoj, sinjorino Lynge. Je Dio, mi nur parolis pri tio cxi, por ke Vi gardu Vin.
SINJORINO LYNGE Jes, pri tio Vi povas esti certa ke mi faru. -- Sed tiu bedauxrinda Dina Dorf! Mi vere sentas bedauxron por sxi.
SINJORINO RUMMEL Nu, por sxi estis ja pura felicxo. Imagu se sxi restus en la manoj de la gepatroj! Ni cxiuj kompreneble zorgis pri sxi, admonis sxin plej eble bone. Post ioma tempo frauxlino Bernick decidigis, ke sxi venu en cxi tiun domon.
SINJORINO HOLT Sed malfacila infano sxi cxiam estis. Imagu, -- cxiuj la malbonaj ekzemploj. Tia infano ja ne estas kiel unu el niaj propraj; oni devas preni sxin per la bono, sinjorino Lynge.
SINJORINO RUMMEL Tsxsx, -- jen sxi. (lauxte) Jes, tiu Dina vere estas diligenta knabino. Nu, cxu vi venas, Dina? Ni sidas cxi tie formetante la kudrajxojn.
SINJORINO HOLT Ho, kiel bonodoras via kafo, dolcxa Dina. Tia antauxtagmeza taso da kafo --
SINJORINO BERNICK (ekstere sur la gxardena sxtuparo) Bonvolu, sinjorinoj!
(Frauxlino Bernick kaj Dina estas jam helpinta al la servistino enporti la kafajxojn. Cxiuj sinjorinoj prenas lokon tie ekstere; ili parolas supermezure amike al Dina. Iom poste sxi iras en la salonon kaj sercxas sian manlaboron.)
SINJORINO BERNICK (ekstere apud la kafotablo) Dina, cxu ne ankaux vi --?
DINA Ne, dankon; mi ne volas.
(Sxi eksidas kun sia kudrajxo. Sinjorino Bernick kaj la adjunkto intersxangxas kelkajn vortojn; momenton poste li eniras en la salonon.)
ADJUNKTO RORLUND (improvizas pretekston por iri al la tablo kaj diras mallauxte:) Dina.
DINA Jes.
ADJUNKTO RORLUND Kial Vi ne volas sidi tie ekstere?
DINA Kiam mi envenis kun la kafo, mi povis vidi sur la fremda sinjorino, ke ili estis parolintaj pri mi.
ADJUNKTO RORLUND Kaj cxu Vi ne ankaux vidis, kiel amike sxi kondutis al Vi tie ekstere?
DINA Sed tion mi ne toleras!
ADJUNKTO RORLUND Vi havas obstinan animon, Dina.
DINA Jes.
ADJUNKTO RORLUND Sed kial Vi kondutas tiel?
DINA Mi ne estas alia.
ADJUNKTO RORLUND Cxu Vi ne povus konduti alimaniere?
DINA Ne.
ADJUNKTO RORLUND Kial ne?
DINA (rigardas lin) Mi ja apartenas al la morale perdituloj.
ADJUNKTO RORLUND Fi, Dina!
DINA Ankaux patrino apartenis al la morale perdituloj.
ADJUNKTO RORLUND Kiu parolis al Vi pri tiajxoj?
DINA Neniuj; ili neniam parolas. Kial ili tion ne faras? Cxiuj ili kondutas al mi tiel konvene, kvazaux
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 38
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.