dekstre.)
KONSULO BERNICK (Li legis la telegramon) Ne, tio cxi estas vere
pure usona! Vere sxoka --
SINJORINO BERNICK Dio, Karsten, kio estas?
KONSULO BERNICK Jen, vidu, sinjoro Krap; legu!
PLENRAJTIGITO KRAP (legas) "Faru nur plej etan riparon, sendu
'Indian Girl' transen tuj kiam flosebla; bona sezono; okaze nagxas sur la
kargo." Nu, tion mi diru --
KONSULO BERNICK Nagxas sur la kargo! Tiuj sinjoroj bone scias,
ke kun tia kargo la sxipo sinkos funden kiel sxtono, se io okazos.
ADJUNKTO RORLUND Jen ni vidas kiel statas en tiuj lauxdataj
grandaj socioj.
KONSULO BERNICK Vi pravas; ecx ne respekto por homa vivo, tuj
kiam profito venas en la ludon. (al Krap) Cxu "Indian Girl" estos
mar-preta post kvar -- kvin tagoj?
PLENRAJTIGITO KRAP Jes, se komercisto Vigeland akceptas, ke ni
haltigas la laboron sur "La Palmo" intertempe.
KONSULO BERNICK Hm, tion li ne faros. Nu, bonvolu tralegi la
posxtajxojn. Auxdu, cxu Vi ne vidis Olaf tie sur la kajo?
PLENRAJTIGITO KRAP Ne, sinjoro konsulo. (Li iras en la plej
antauxan cxambron maldekstre.)
KONSULO BERNICK (denove legas la telegramon) Riski la vivon de
dek ok homoj! Por tio tiuj sinjoroj ne hezitas --
HILMAR TONNESEN Nu, estas la destino de maristo spiti la
elementojn; devas esti io nervostrecxa en tio, kun maldika tabulo inter
si kaj la abismo --
KONSULO BERNICK Jes, mi dezirus vidi tiun sxipposedanton cxe ni,
kiu povus decidigi sin al tiajxo! Ecx ne unu, ecx ne unu sola -- (ekvidas
Olaf) Nu, lauxdo al Dio, la knabo cxeestas.
(Olaf kun fisxsxnuro en la mano venis kurante laux la strato kaj enen
tra la gxardena pordego.)
OLAF (ankoraux en la gxardeno) Onklo Hilmar, mi malsupreniris kaj
rigardis la vapor-sxipon.
KONSULO BERNICK Cxu vi nun denove iris sur la kajon.
OLAF Ne, mi nur estis en boato. Sed imagu, onklo Hilmar; venis
surkajen tuta aro da cirkistoj kun cxevaloj kaj bestoj; kaj estis multaj
pasagxeroj.
SINJORINO RUMMEL Ho, cxu ni vere vidos cirkon!
ADJUNKTO RORLUND Ni? Tion mi ne supozas.
SINJORINO RUMMEL Ne, kompreneble ne ni, sed --
DINA Mi sxatus vidi cirkon.
OLAF Jes, ankaux mi.
HILMAR TONNESEN Vi estas stultulo. Cxu tio estas io rigardinda?
Nura dreso. Ne, kontrauxe estas io alia vidi la gauxcxon flugi trans la
Pampo sur sia spireganta mustango. Sed Dio gardu, cxi tie en la urbetoj
--
OLAF (tiras la jupon de frauxlino Bernick) Onklino Marta, vidu, vidu
-- jen ili venas!
SINJORINO HOLT Jes, je Dio, jen ni havas ilin.
SINJORINO LYNGE Hu, la teruraj homoj!
(Multaj pasagxeroj kaj aro da urbanoj venas supren laux la strato.)
SINJORINO RUMMEL Jes, certe estas arlekenoj el la gxusta specio.
Rigardu tiun en la griza robo, sinjorino Holt; sxi portas la valizon sur la
dorso.
SINJORINO HOLT Jes, imagu, sxi portas gxin sur la ombreltenilo!
Kompreneble sxi estas la edzino de la direktoro.
SINJORINO RUMMEL Kaj jen estas la direktoro mem; tiu kun la
barbo. Nu, li ja aspektas kiel rabisto. Ne rigardu lin, Hilda!
SINJORINO HOLT Ankaux vi ne, Netta.
OLAF Panjo, la direktoro salutas al ni.
KONSULO BERNICK Kion do?
SINJORINO BERNICK Kion vi diras, infano?
SINJORINO RUMMEL Jes, je Dio, jen ankaux la virino salutas!
KONSULO BERNICK Ne, tio estas do tro senhonta!
FRAUXLINO BERNICK (kun nevolonta ekkrio) Ah --!
SINJORINO BERNICK Kio estas, Marta?
SINJORINO BERNICK Ho ne, nenio; sxajnis nur al mi --
OLAF (krias el gxojo) Vidu, vidu, jen venas la aliuloj kun la cxevaloj
kaj la bestoj! Kaj jen ankaux la usonanoj! Cxiuj la maristoj sur "Indian
Girl" --
(Oni auxdas "Yankee Doodle" akompanata de klarneto kaj tamburo.)
HILMAR TONNESEN (kovras la orelojn) Uf, uf, uf!
ADJUNKTO RORLUND Mi kredas, ke ni izolu nin iomete, miaj
sinjorinoj; tio cxi ne estas io por ni. Ni reiru al nia laboro.
SINJORINO BERNICK Cxu ni eble antauxen tiru la kurtenojn?
ADJUNKTO RORLUND Jes, jen gxuste kion mi pensis.
(La sinjorinoj trovas siajn sidlokojn cxe la tablo; la adjunkto fermas la
gxardenan pordon kaj antauxen tiras la kurtenojn al gxi kaj al la
fenestroj; farigxas duone mallume en la cxambro.)
OLAF (kiu sxtele rigardas) Panjo, nun la direktor-edzino staras cxe la
akvokrano lavante sian vizagxon.
SINJORINO BERNICK Cxu! Meze sur la vendoplaco!
SINJORINO RUMMEL Kaj tio dum brile hela tago!
HILMAR TONNESEN Nu, se mi vojagxis en dezerto kaj trovis
cisternon, ankaux mi ne hezitus --. Uf, tiu terura klarneto!
ADJUNKTO RORLUND Estas vere evidenta kauxzo por la polico por
procedi.
KONSULO BERNICK Nu do; kun eksterlandanoj oni ne devas esti tro
severa; tiuj homoj ja ne havas la enradikitan senton de deco, kiu tenas
nin ene inter la gxustaj baroj. Lasu ilin nur devojigxi. Kiel tio afektas
nin? Tiu gxena konduto, kiu kontrauxas kutimon kaj bonajn morojn,
felicxe ne rilatas al nia socio, se mi rajtas tiel paroli. -- Jen kio!
(La fremda sinjorino rapide envenas tra la pordo dekstre.)
LA SINJORINOJ (timigite
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.