La kolonoj de la socio | Page 9

Henrik Ibsen
sed mallauxte) La rajdistino! La
direktoredzino!
SINJORINO BERNICK Dio, kion tio signifu!
FRAUXLINO BERNICK (eksaltas) Ah --!
LA SINJORINO Bonan tagon, kara Betty! Bonan tagon, Marta! Bonan
tagon bofrato!
SINJORINO BERNICK (ekkrie) Lona --!
KONSULO BERNICK (ekretirigxas) Je mia vivo --!
SINJORINO HOLT Sed Dio kompatu --!
SINJORINO RUMMEL Vere ne eblas --!
HILMAR TONNESEN Nu! Uf!
SINJORINO BERNICK Lona --! Cxu vere --?
FRAUXLINO HESSEL Cxu estas mi? Jes, efektive ke estas mi; Vi
bonvole povas cxirkauxbraki min por tio.
HILMAR TONNESEN Uf; uf!
SINJORINO BERNICK Kaj nun vi venas cxi tien kiel --?

KONSULO BERNICK -- kaj vere volas ludi rolon --?
FRAUXLINO HESSEL Ludi rolon? Kiel ludi rolon?
KONSULO BERNICK Jes, mi pensas -- kun la rajdistoj --
FRAUXLINO HESSEL Hahaha! Cxu vi estas freneza, bofrato? Cxu vi
kredas, ke mi apartenas al la rajdistoj? Ne; vere faris mi multajn
artajxojn, kaj arlekenis multmaniere --
SINJORINO RUMMEL Hm --
FRAUXLINO HESSEL -- sed akrobatajxojn sur cxevaldorso mi
neniam faris.
KONSULO BERNICK Do ne --
SINJORINO BERNICK Ah, dank' al Dio!
FRAUXLINO HESSEL Ne, ni venis gxuste kiel aliaj decaj homoj, --
tamen kun dualoka bileto, sed al tio ni estas kutimitaj.
SINJORINO BERNICK Vi diras ni?
KONSULO BERNICK (pasxon pli proksimen) Kiuj ni?
FRAUXLINO HESSEL Mi kaj la infano, kompreneble.
LA SINJORINOJ (ekkrie) La infano!
HILMAR TONNESEN Kio!
ADJUNKTO RORLUND Nu, jen io direnda --!
SINJORINO BERNICK Sed kion vi aludas, Lona?
FRAUXLINO HESSEL Kompreneble mi aludas al John; mi ja ne
havas alian infanon ol John, mi scias, -- aux Johan, kiel vi nomis lin.

SINJORINO BERNICK Johan --!
SINJORINO RUMMEL (mallauxte al sinjorino Lynge) La perdita
frato!
KONSULO BERNICK (hezite) Cxu Johan kunvenis?
FRAUXLINO HESSEL Nu jes; nu jes; mi ja ne vojagxas sen li. Sed vi
aspektas tiel triste. Kaj vi sidas en krepusko kudrante ion blankan. Cxu
estas morto en la familio?
ADJUNKTO RORLUND Frauxlino, vi trovas vin en la asocio por
morale perditaj --
FRAUXLINO HESSEL (duonlauxte) Kion vi diras? Tiuj belaj,
silentemaj sinjorinoj estus --?
SINJORINO RUMMEL Ne nun mi diru --!
FRAUXLINO HESSEL Ah, komprenas, komprenas! Sed diable, estas
ja sinjorino Rummel! Kaj jen ankaux sinjorino Holt! Nu, ni tri ne
junigxis de post lastfoje. Sed auxskultu nun bonuloj; lasu nun la morale
perditaj atendi almenaux tagon; ili ne plimalbonigxos pro tio. Gxoja
momento kiel tiu cxi --
ADJUNKTO RORLUND Hejmenveno ne cxiam estas gxoja momento.
FRAUXLINO HESSEL Cxu? Kiel vi legas vian biblion, pastoro?
ADJUNKTO RORLUND Mi ne estas pastoro.
FRAUXLINO HESSEL Nu; tamen tia vi certe farigxos. -- Sed fi, fi, fi,
-- tiu cxi morala linajxo odoras tiel putre, -- gxuste kiel mortotuko. Mi
kutimigxis al la aero sur la prerioj, mi; mi diru.
KONSULO BERNICK (sekigas la frunton) Jes vere estas iom nauxze
cxi ene.
FRAUXLINO HESSEL Atendu, atendu; ni tamen elvenu el la tomba

kelo. (tiras la kurtenojn flanken) Plenan taglumon ni havu, kiam la
knabo venos. Kaj vi vidos knabon kiu forlavis la infanecon --
HILMAR TONNESEN Uf!
FRAUXLINO HESSEL (malfermas pordon kaj fenestrojn) -- Nu, tio
signifas, kiam li estos sin lavinta -- tie supre en la hotelo; cxar sur la
vapor-sxipo li farigxis malpura kiel porko.
HILMAR TONNESEN Uf, uf!
FRAUXLINO HESSEL Uf? Jes vere, cxu ne estas --! (montras al
Hilmar kaj demandas al la aliuloj) Cxu li dauxre drivas dirante sian uf?
HILMAR TONNESEN Mi ne drivas; mi estas cxi tie pro mia malsano.
ADJUNKTO RORLUND Hm, miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne --
FRAUXLINO HESSEL (ekvidante Olaf) Cxu tiu estas la via, Betty? --
Donu la manegon, knabo! Aux cxu vi timas vian maljunan, malbelan
onklinon?
ADJUNKTO RORLUND (metante sian libron sub la brakon) Miaj
sinjorinoj, mi opinias ke ne estas animstato por pluen labori hodiaux.
Sed morgaux ni ja denove kunvenos?
FRAUXLINO HESSEL (dum la fremdaj sinjorinoj levas sin por
adiauxi) Jes, tion ni faru. Mi gxuste estos sur la loko.
ADJUNKTO RORLUND Vi? Permesu, frauxlino, kion Vi volas fari en
nia asocio?
FRAUXLINO HESSEL Mi volas aerumi, sinjoro pastoro.

DUA AKTO
(La gxardena salono de la domo de konsulo Bernick.)

(Sinjorino Bernick sidas sola cxe la labortablo kun sia kudrajxo. Iom
poste venas de dekstre konsulo Bernick kun cxapelo sur la kapo kaj kun
gantoj kaj bastono.)
SINJORINO BERNICK Cxu vi jam revenas hejmen, Karsten?
KONSULO BERNICK Jes. Estas iu, kiun mi petis veni.
SINJORINO BERNICK (kun sopiro) Ho jes. Johan certe venos, mi
pensas.
KONSULO BERNICK Estas iu viro, mi diras. (demetas la cxapelon)
Kie estas cxiuj la sinjorinoj hodiaux!
SINJORINO BERNICK Sinjorino Rummel kaj Hilda ne havas tempon.
KONSULO BERNICK Nu? Sendis ekskuzon?
SINJORINO BERNICK Jes; ili havas tiom da farendajxoj en la domo.
KONSULO BERNICK Kompreneble. Kaj la aliaj ankaux ne venos?
SINJORINO BERNICK Ne, ankaux ili havas ekskuzojn.
KONSULO BERNICK Tion mi estus povinta diri antauxe. Kie estas
Olaf?
SINJORINO BERNICK Mi permesis al li iomete
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 40
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.