--? Vi --
Vi do ne amas vian edzon!
ELLIDA Ho jes, jes, -- el mia tuta animo mi nun amas lin! Gxuste tial
tio cxi estas tiel terura, -- tiel nekomprenebla, -- tiel neimagebla, --!
ARNHOLM Vi nun konfidu viajn cxagrenojn tute kaj senrezerve al mi!
Vi volas, cxu, sinjorino Wangel?
ELLIDA Mi ne povas, kara amiko. Almenaux ne nun. Eble poste.
(Bolette venas sur la verandon kaj iras malsupren en la gxardenon.)
BOLETTE Nun patro venas el la oficejo. Cxu ni do ne devus sidigxi en
la gxardena cxambro?
ELLIDA Jes, ni faru.
(Wangel, en sxangxita vestajxo, venas kune kun Hilde de maldekstre de
malantaux la domo.)
WANGEL Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da
io malvarmeta.
ELLIDA Atendu iomete. (Sxi iras en la lauxbon kaj sercxas la
bukedon.)
HILDE Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin?
ELLIDA Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde.
HILDE (ekmiras) De Lyngstrand?
BOLETTE (maltrankvila) Cxu Lyngstrand venis -- denove?
ELLIDA (kun rideto) Jes. Li venis kun tiu cxi. Okaze de la datreveno,
vi komprenas.
BOLETTE (ekrigardas al Hilde) Ah --!
HILDE (murmuras) La besto!
WANGEL (embarasita, al Ellida) Hm. Jes, vi ja vidas --. Mi diru al vi,
mia kara, bona, benita Ellida --
ELLIDA (interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn
florojn en akvon kune kun la aliaj. (Sxi supreniras sur la verandon.)
BOLETTE (mallauxte al Hilde) Ho, sxi do tamen estas gxentila.
HILDE Simiajxoj! Sxi nur volas intimigxi kun patro.
WANGEL (supre sur la verando, premas la manon de Ellida) Dankon
-- dankon! Koran dankon pro tio cxi, Ellida!
ELLIDA (ordigas la florojn) Nu do, -- cxu ne ankaux mi estu kune kun
vi por -- por honori la datrevenon de patrino?
ARNHOLM Hm --.
(Li supreniras al Wangel kaj Ellida. Bolette kaj Hilde restas en la
gxardeno.)
DUA AKTO
(Supre sur "La Videjo", arbustkovrita altajxo malantaux la urbo. Iom
malantauxe staras sxtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj sxtonoj por
sidejoj kusxas cxirkaux la sxtonstako kaj en la antauxo. Profunde en la
malantauxo vidigxas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. La
granda maro ne vidigxas. Estas duonhela somernokto. Flaverugxa
lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado
auxdigxas de malsupre en la deklivo dekstre.)
(Junaj homoj el la urbo, gesinjoroj, venas pare de dekstre, kaj en intima
konversacio iras preter la sxtonstako kaj elen maldekstre. Iom poste
venas Ballested kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj geturistoj. Li
estas sxargxita de sxaloj kaj vojagxsaketoj.)
BALLESTED (montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine
Herrschaften, -- dort fore liegt eine andere altajxo. Das willen wir
ankaux besteigen und so herunter --
(Li dauxrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.)
(Hilde venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas
malantauxen. Iom poste venas Bolette la saman vojon.)
BOLETTE Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand?
HILDE Cxar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, --
vidu, kiel li rampas supren.
BOLETTE Ho, vi ja scias kiel malsana li estas.
HILDE Cxu vi opinias, ke estas tre dangxere?
BOLETTE Jes, mi opinias.
HILDE Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro
pensas pri li.
BOLETTE Patro diris al mi, ke estas malmoligxo en la pulmo, -- aux io
tia. Li ne vivos longe, diris patro.
HILDE Cxu tion li diris! Imagu, -- gxuste kion mi pensis.
BOLETTE Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu.
HILDE Ho, kial vi tiel pensas. (duonlauxte) Jen vidu, -- nun Hans fine
krablis al la supro. Hans --. Cxu ne sxajnas al vi, ke oni povas vidi, ke li
nomigxas Hans?
BOLETTE (flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas!
(Lyngstrand venas de dekstre kun sunsxirmilo en la mano.)
LYNGSTRAND Mi petas pardonon al la frauxlinoj, cxar mi ne povis
iri same rapide kiel vi.
HILDE Cxu vi ecx ekhavis sunsxirmilon?
LYNGSTRAND Gxi apartenas al via patrino. Sxi diris ke mi uzu gxin
kiel bastonon. Cxar mi neniun kunportis.
BOLETTE Cxu ili dauxre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj?
LYNGSTRAND Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere
auxskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via patrino.
HILDE (lin rigardante) Vi nun estas suficxe laca.
LYNGSTRAND Jes, nun sxajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi
pensas ke estas pli bone sidi tempeton.
(Li eksidas sur sxtono antauxe dekstre.)
HILDE (staras antaux li) Cxu vi scias, ke poste okazos dancado
malsupre sur la muzikejo?
LYNGSTRAND Jes, mi auxdis paroli pri tio.
HILDE Vi certe sxatas danci, cxu ne?
BOLETTE (kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, -- lasu nun
Lyngstrand regajni la spiron.
LYNGSTRAND (al Hilde) Jes, frauxlino, mi volus danci -- se mi
povus.
HILDE Cxu? Vi do neniam lernis?
LYNGSTRAND Ankaux tion ne. Sed pri tio mi ne pensis. Mi aludis
cxar mi ne povas
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.