kvazaux homo jxus eltirita
el la maro.
ELLIDA (klinas sin malantauxen en la segxo) Vere stranga imago.
(fermas la okulojn) Mi vive bildigas tion antaux mi.
ARNHOLM Sed je sankta nomo, sinjoro -- sinjoro --! Vi ja diris, ke
estu io, kion vi mem travivis.
LYNGSTRAND Jes, jes, -- Mi travivis tion cxi. Iamaniere do.
ARNHOLM Travivis, ke morta viro --?
LYNGSTRAND Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi
komprenu. Sed tamen --
ELLIDA (vigle, strecxe) Rakontu cxion kion vi scias kaj povas! Pri tio
mi devas cxion scii.
ARNHOLM (ridetas) Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiajxo kun mara
etoso.
ELLIDA Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand?
LYNGSTRAND Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo
nomita Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni
dungis usonanon anstatauxe. Tiu nova laborestro --
ELLIDA La usonano?
LYNGSTRAND -- jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun
li cxiame legadis. Cxar li volis lerni la norvegan, li diris.
ELLIDA Nu! Kaj sekve!
LYNGSTRAND Iun vesperon en terura vetero. Cxiuj viroj sur la
ferdeko. Escepte la laborestro kaj mi. Cxar li estis tordinta la piedon,
kaj ne povis stari sur gxi. Kaj ankaux mi estis malsana kaj kusxis. Ja, li
do sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj --
ELLIDA Jes! Jes!
LYNGSTRAND Sed dum li tie sidas, mi auxdas kvazaux hurlon el li.
Kaj kiam mi rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la
vizagxo. Li komencas tiri kaj sxiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li
faris tute silente, silente.
ELLIDA Li nenion diris? Li ne parolis?
LYNGSTRAND Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaux parolis al si mem:
Edzinigxis. Kun alia viro. Dum mi estis for.
ELLIDA (fermas la okulojn kaj diras mallauxte) Tion li diris?
LYNGSTRAND Jes. Kaj imagu, -- li tion diris en bona norvega. Li
certe facile lernis fremdajn lingvojn, tiu viro.
ELLIDA Kaj poste? Kio okazis poste?
LYNGSTRAND Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la
mondo forgesos. Cxar li aldonis, -- ankaux tio silente: -- Sed mia sxi
estas, kaj mia sxi farigxu. Kaj min sxi sekvu, ecx se mi venu hejmen
por sercxi sxin kiel droninta viro el la nigra maro.
ELLIDA (versxas al si akvon. Sxia mano tremas.) Puh, -- kiel preme
varme estas hodiaux --
LYNGSTRAND Kaj tion li diris per tia vola forto, ke sxajnis al mi ke
li estas viro por tion plenumi.
ELLIDA Cxu vi scias -- pri la sorto de tiu viro?
LYNGSTRAND Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas.
ELLIDA (rapide) Kial vi tion opinias!
LYNGSTRAND Jes, cxar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi
sukcesis trovi lokon en la granda savboato kun la sxipestro kaj kvin
aliaj. La direktisto prenis la malantauxan boateton. Lin sekvis la
usonano kaj iu alia.
ELLIDA Kaj de ili oni nenion plu auxdis?
LYNGSTRAND Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto jxus skribis
tion en letero. Sed gxuste tial mi multe sxatus fari artajxon pri tio. La
malfidelan maristedzinon mi vive bildigas antaux mi. Kaj ankaux la
vengxanto, kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas
ambaux tute klare.
ELLIDA Ankaux mi. (ekstaras) Venu, -- ni eniru. Aux prefere
malsupren al Wangel! Estas ja preme varme. (Sxi iras el la lauxbo.)
LYNGSTRAND (kiu ankaux ekstaris) Mi nun dankas pro la akcepto.
Mi ja nur farus viziteton pro la datreveno.
ELLIDA Nu, kiel vi preferas. (etendas al li la manon) Adiaux, kaj
dankon pro la floroj.
(Lyngstrand salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.)
ARNHOLM (proksimigxas al Ellida) Mi ja vidas, ke tio cxi kore tusxis
vin, kara sinjorino Wangel.
ELLIDA Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam --
ARNHOLM Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi.
ELLIDA (rigardas lin surprize) Atendi!
ARNHOLM Jes, sxajnas al mi.
ELLIDA Atendi ke iu povus reveni --! Tiel reveni!
ARNHOLM Sed pro Dio --! Cxu estas la marista fablo de tiu freneza
skulptisto --?
ELLIDA Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza.
ARNHOLM Do estas tiu babilajxo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin?
Kaj mi, kiu kredis, ke --
ELLIDA Kion vi kredis?
ARNHOLM Kompreneble mi kredis, ke estis nur sxajnigo de vi. Ke vi
cxagrenigxis, cxar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian
memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en
kiu vi ne partoprenas.
ELLIDA Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian
edzon sole por mi mem.
ARNHOLM Sxajnas al mi, ke vi tamen rajtas.
ELLIDA Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaux mi vivas en io, -- al
kio la aliaj estas eksteraj.
ARNHOLM Vi! (pli mallauxte) Cxu estas komprenende, ke
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.