pro la brusto.
HILDE Pro tiu difekto, kiel vi diras?
LYNGSTRAND Jes, estas tial.
HILDE Cxu vi multe cxagrenigxis pro tiu difekto?
LYNGSTRAND Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Cxar estas pro
tio, ke cxiuj homoj estas gxentilaj kaj afablaj kaj ecx bonfarantaj al mi,
mi kredas.
HILDE Jes, kaj gxi ja ne estas dangxera.
LYNGSTRAND Ne, gxi tute ne estas dangxera. Tion mi komprenas
laux via patro.
HILDE Kaj vi ja sanigxos tuj kiam vi forvojagxos.
LYNGSTRAND Jes ja. Tiam mi sanigxos.
BOLETTE (kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, -- metu tiujn cxi en la
butontruon.
LYNGSTRAND Ho, mil dankojn, frauxlino! Estas ja tro gxentile de vi.
HILDE (rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo.
BOLETTE (Ankaux sxi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili
flankeniru. Ne, nun ili prenas eraran vojon.
LYNGSTRAND (ekstaras) Mi kuros malsupren al la turnigxo kaj voku
al ili.
HILDE Tiam vi devas tre lauxte krii.
BOLETTE Ne, vi ne devas. Vi denove farigxos laca.
LYNGSTRAND Ho, malsupren estas facile.
(Li eliras dekstren.)
HILDE Jes, malsupren, jes. (postrigardas lin) Nun li ecx saltas! Kaj li
ne memoras, ke poste li devas supreniri.
BOLETTE Kompatindulo --.
HILDE Se Lyngstrand proponus geedzigxon al vi, cxu vi lin akceptus?
BOLETTE Cxu vi frenezigxis?
HILDE Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne
baldaux estus mortanta. Cxu vi tiam akceptus lin?
BOLETTE Mi opinias, ke estus pli bone ke vi prenus lin.
HILDE Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li ecx ne havas suficxe por
vivteni sin.
BOLETTE Kial vi do okupigxas tiel multe pri li?
HILDE Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto.
BOLETTE Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro tio.
HILDE Ne, mi ecx ne faras. Sed estas tiel tente.
BOLETTE Kio?
HILDE Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas dangxere. Kaj ke li
povos iri eksterlanden, kaj ke li farigxos artisto. Tiun cxion li kredadas
kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio nenio
farigxos. Neniam. Cxar li ne vivos tiel longe. Estas por mi ekscite
pripensi tion.
BOLETTE Ekscite!
HILDE Jes, gxuste ekscite. Tion mi permesas al mi.
BOLETTE Fi, Hilde, vi vere estas acxa infano!
HILDE Mi ecx volas esti. Spite! (rigardas malsupren) Nun fine!
Aspekte Arnholm ne sxatas supreniri. (turnas sin) Sed al aliajxo, -- cxu
vi scias, kion mi vidis sur Arnholm cxe la mangxotablo?
BOLETTE Nu?
HILDE Imagu, -- liaj haroj komencas defali -- tie supre, meze sur la
kapo.
BOLETTE Ho, babilajxo! Ne estas vero.
HILDE Jes. Kaj li havas sulkojn cxe ambaux okuloj. Je Dio, Bolette, ke
vi povis esti tiel enamigxinta al li, tiam kiam li legis kun vi!
BOLETTE (ridetas) Jes, cxu eblas kompreni tion? Mi memoras, ke mi
iam ploris brulantajn larmojn, cxar li diris, ke Bolette estas malbela
nomo.
HILDE Jes, imagu! (rigardas malsupren) Ho, jen vidu! Nun "la
sinjorino el la maro" konversaciadas kun li. Ne kun patro. -- Mi miras
cxu tiuj du jxetas senteman okulon unu al la alia.
BOLETTE Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiajxon pri sxi?
Farigxis ja nun tiel bone inter ni --
HILDE Jes, jes, -- kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, farigxos
neniam bone inter ni kaj sxi. Cxar sxi ne konvenas por ni. Kaj nek ni
por sxi. Dio scias kial patro tirus sxin en la domon! -- Mi ne mirus se
sxi iun tagon farigxus freneza.
BOLETTE Freneza! Kiel vi povas imagi tion?
HILDE Ho, ne estas strange. Ankaux sxia patrino farigxis freneza. Sxi
mortis freneza, mi scias.
BOLETTE Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne
babiladu pri tio. Estu afabla -- pro patro. Auxdu, Hilde?
(Wangel, Ellida, Arnholm kaj Lyngstrand venas de dekstre.)
ELLIDA (montras al la fono) Jen fore gxi estas!
ARNHOLM Jes, gxuste. En tiu direkto gxi ja estas.
ELLIDA Jen fore kusxas la maro.
BOLETTE (al Arnholm) Cxu vi ne trovas la lokon bela?
ARNHOLM Mi trovas gxin belega. Grandioza vidajxo.
WANGEL Jes. Eble vi neniam antauxe supreniris cxi tien?
ARNHOLM Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado cxi tie
apenaux estis atingeble. Ecx ne vojeto.
WANGEL Kaj ecx neniu arangxo. Cxion ni faris la lastajn jarojn.
BOLETTE Jen sur la "Pilotkabo" estas ankoraux pli grandioza vidajxo.
WANGEL Cxu ni iru tien, Ellida?
ELLIDA (eksidas sur sxtonon dekstre) Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj.
Kaj dume mi sidas cxi tie.
WANGEL Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al
Arnholm.
BOLETTE Cxu vi sxatas iri kun ni, sinjoro Arnholm?
ARNHOLM Jes, volonte. Cxu estas vojo ankaux tien?
BOLETTE Ho jes. Estas largxa vojo.
HILDE La vojo estas tiel largxa, ke estas abunda spaco por du iri
brakon en brako.
ARNHOLM (sxerce) Cxu vere, eta frauxlino Hilde?
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.