vi vere devas plene eldiri.
ELLIDA Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi,
ke -- (rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu gxis poste. Jen
vizitanto venas.
(Lyngstrand venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la gxardenon.
Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan bukedon,
volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas iom necerta
cxe la verando.)
ELLIDA (el la lauxbo) Cxu la knabinojn vi sercxas, sinjoro
Lyngstrand?
LYNGSTRAND (turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj
proksimigxas) Tiel ne estas. Ne la frauxlinojn, sed vin mem, sinjorino
Wangel. Vi ja permesis al mi veni por viziti vin --
ELLIDA Jes, certe mi faris. Vi estas cxiam bonvena.
LYNGSTRAND Multan dankon. Kaj cxar tiel felicxe okazas, ke estas
solenajxo en la domo hodiaux --
ELLIDA Nu, tion vi scias?
LYNGSTRAND Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al
sinjorino Wangel cxi tiun --
(Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.)
ELLIDA (ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, cxu ne estas pli bone
doni viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Cxar estas ja
vere li, kiu --
LYNGSTRAND (rigardas al ambaux necerte) Pardonu, -- sed mi ne
konas tiun fremdan sinjoron. Estas nur -- Mi venas pro la datreveno,
sinjorino.
ELLIDA Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno
en la domo hodiaux.
LYNGSTRAND (ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke
estu tiel sekrete.
ELLIDA Kion vi scias?
LYNGSTRAND Ke estas la dat -- la datreveno de la sinjorino.
ELLIDA Mia?
ARNHOLM (rigardas sxin demande) Hodiaux? Ne, certe ne.
ELLIDA (al Lyngstrand) Kial vi tiel pensas?
LYNGSTRAND Frauxlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom
pli frue hodiaux. Kaj mi demandis al la frauxlinoj, kial ili tiel bele
ornamas per floroj kaj flagoj --
ELLIDA Nu bone?
LYNGSTRAND -- kaj frauxlino Hilde respondis: Jes, cxar hodiaux
estas la datreveno de -- de patrino.
ELLIDA De patrino --! Nu tiel.
ARNHOLM Aha! (Li kaj Ellida rigardas sin reciproke kompreneme.)
Jes, cxar la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel --
ELLIDA (al Lyngstrand) Jes, cxar vi ja nun tion scias --
LYNGSTRAND (denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli --
ELLIDA (akceptas la florojn) Koran dankon al vi. -- Bonvolu sidigxi
momenton, sinjoro Lyngstrand.
(Ellida, Arnholm kaj Lyngstrand eksidas en la lauxbo.)
ELLIDA Tio cxi -- pri mia datreveno -- devus esti sekreto, sinjoro
lernejestro.
ARNHOLM Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj.
ELLIDA (metas la bukedon flanken) Ne, gxuste tiel. Ne por la
neinformitaj.
LYNGSTRAND Mi do ecx ne diros al iu vivanta homo.
ELLIDA Ho, ne tiel grave. -- Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli
sane nun ol antauxe.
LYNGSTRAND Jes, ankaux mi kredas, ke mi sanigxos. Kaj venontan
jaron, se mi povos iri suden --
ELLIDA Kaj tion vi povos, diras la knabinoj.
LYNGSTRAND Jes, cxar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu
protektas min. Kaj li promesis helpi min venontan jaron.
ELLIDA Kiel vi kontaktigxis al li?
LYNGSTRAND Ho, felicxa okazo. Cxar iun fojon mi estis maristo sur
unu el liaj sxipoj.
ELLIDA Cxu vere? Vi do tiam sxatis la maron?
LYNGSTRAND Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne
volis lasi min nenifari hejme cxe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis
en la Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi.
ARNHOLM Kiel bone, vi diras?
LYNGSTRAND Jes, cxar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la
brusto. Mi longe kusxis en la malvarma akvo, antaux ol ili savis min.
Kaj tiam mi ja devis forlasi la maron. -- Jes, vere estis granda felicxo.
ARNHOLM Cxu, vi trovas?
LYNGSTRAND Jes. Cxar la difekto ne estas vere dangxera. Kaj nun
mi povos farigxi skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu -- povi modli la
delikatan argilon, kiu tiel cedeme formigxas inter la fingroj!
ELLIDA Kaj kion volas vi do modli? Cxu marvirojn kaj marvirinojn?
Aux cxu antikvajn vikingojn?
LYNGSTRAND Ne, tiajxojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos
fari grandan verkon. Grupon, kiel oni tion nomas.
ELLIDA Nu jes, -- sed kion tiu grupo reprezentu?
LYNGSTRAND Ho, devus esti io kion mi mem travivis.
ARNHOLM Jes, jes, -- tenu vin al tio.
ELLIDA Sed kio tio do estus?
LYNGSTRAND Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu
kusxas maltrankvila dormante. Kaj sxi ankaux songxas. Mi certas, ke
mi povos realigi, ke sxi songxas.
ARNHOLM Cxu ne estu pli?
LYNGSTRAND Jes, ankaux alia figuro. Iu estajxo por nomi gxin. Estu
sxia edzo, al kiu sxi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la
maro.
ARNHOLM Kiel, dronis --?
ELLIDA Li dronis?
LYNGSTRAND Jes. Li dronis dum vojagxo. Sed okazas la strangajxo,
ke li tamen revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud
sxia lito rigardante sxin. Li staru malsekega,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.