La Sinjorino el la Maro | Page 5

Henrik Ibsen
tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri -- pri tio al kio vi aludas.
ARNHOLM Mi gxojas. Cxar premis min la penso ke --
ELLIDA Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe sxatis vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie ekstere.
ARNHOLM Dankon. Sed diru nun, -- kial vi neniam skribis al mi post mia forvojagxo?
ELLIDA Mi pensis, ke eble dolorigus al vi auxdi ion de iu, kiu -- kiu ne povis proksimigxi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte resxiri ion embarasan, mi pensis.
ARNHOLM Hm --. Jes, jes, vi certe pravas.
ELLIDA Sed kial vi mem neniam skribis?
ARNHOLM (rigardas sxin kaj ridetas duone riprocxe) Mi? Fari la komencon? Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi spertis?
ELLIDA Ho ne, mi ja bone komprenas. -- Cxu vi neniam poste pensis pri alia rilato?
ARNHOLM Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj.
ELLIDA (duone sxercante) Ho, cxu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn. Vi prefere devus pensi farigxi felicxa edzo, mi opinias.
ARNHOLM Do devus baldaux okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, -- mi ja jam atingis la trideksepan, verdire.
ELLIDA Nu, ja, des pli da kauxzo por vi rapidi. (Sxi iomete silentas, poste diras serioze kaj mallauxte) Sed auxskultu nun, kara Arnholm, -- mi nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, ecx se mia vivo estus en veto.
ARNHOLM Kio do tio estas?
ELLIDA Kiam vi faris -- la vanan pasxon, kiel vi jxus diris, -- tiam mi ne kapablis respondi al vi alimaniere ol mi faris.
ARNHOLM Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias.
ELLIDA Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj cxiuj miaj pensoj estis tiam en alia loko.
ARNHOLM Tiam!
ELLIDA Jes, gxuste.
ARNHOLM Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi ecx ne konis sinjoron Wangel.
ELLIDA Mi ne parolas pri Wangel.
ARNHOLM Ne Wangel? Sed tiam, -- ekstere en Skjoldvik --. Mi ne memoras unu solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton.
ELLIDA Ne, ne, -- mi kredas. Cxar cxio estis tute freneza.
ARNHOLM Sed rakontu do al mi pri tio cxi!
ELLIDA Ho, suficxas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi ja scias.
ARNHOLM Kaj se vi tiam ne estus ligita?
ELLIDA Kio do?
ARNHOLM Cxu via respondo al mia letero estus alia.
ELLIDA Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia.
ARNHOLM Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita?
ELLIDA (ekstaras kvazaux en timo kaj maltrankvilo) Cxar mi bezonas iun al kiu konfidi min. Ne, ne, sidu.
ARNHOLM Via edzo do nenion scias pri la afero?
ELLIDA Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tusxis la aferon. Funde estis ja nur frenezajxo. Kaj rompigxis ja baldaux -- iamaniere.
ARNHOLM (ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute!
ELLIDA Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas. Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti. Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aux ke mi estus tute freneza.
ARNHOLM Kara sinjorino, -- nun vi vere devas plene eldiri.
ELLIDA Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke -- (rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu gxis poste. Jen vizitanto venas.
(Lyngstrand venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la gxardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas iom necerta cxe la verando.)
ELLIDA (el la lauxbo) Cxu la knabinojn vi sercxas, sinjoro Lyngstrand?
LYNGSTRAND (turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimigxas) Tiel ne estas. Ne la frauxlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel. Vi ja permesis al mi veni por viziti vin --
ELLIDA Jes, certe mi faris. Vi estas cxiam bonvena.
LYNGSTRAND Multan dankon. Kaj cxar tiel felicxe okazas, ke estas solenajxo en la domo hodiaux --
ELLIDA Nu, tion vi scias?
LYNGSTRAND Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel cxi tiun --
(Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.)
ELLIDA (ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, cxu ne estas pli bone doni viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Cxar estas ja vere li, kiu --
LYNGSTRAND (rigardas al ambaux necerte) Pardonu, -- sed mi ne konas tiun fremdan sinjoron. Estas nur -- Mi venas pro la datreveno, sinjorino.
ELLIDA Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la domo hodiaux.
LYNGSTRAND (ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel sekrete.
ELLIDA Kion vi scias?
LYNGSTRAND Ke estas la dat -- la datreveno de la sinjorino.
ELLIDA Mia?
ARNHOLM (rigardas sxin demande) Hodiaux? Ne, certe ne.
ELLIDA (al Lyngstrand) Kial vi tiel pensas?
LYNGSTRAND Frauxlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaux. Kaj mi demandis al la frauxlinoj, kial ili tiel bele
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 33
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.