tempo, kiam vi estis instruisto en Skjoldvik.
ARNHOLM Kompreneble. Sxi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaux ofte renkontis sxin, kiam mi vizitis sxian patron en la lumturo.
WANGEL Kredu, tiu tempo profunde stampis sxin. La urbanoj ne povas tion kompreni. Ili nomas sxin "La sinjorino el la maro".
ARNHOLM Cxu?
WANGEL Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun sxi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. Estus vere bone por sxi.
ARNHOLM (rigardas lin dubeme) Cxu vi havas veran kialon por tion opinii?
WANGEL Certe jes.
VOCxO DE ELLIDA (auxdata ekstere en la gxardeno dekstre) Cxu estas vi, Wangel!
WANGEL (ekstaras) Jes, kara.
(Sinjorino Ellida Wangel, kun granda sxalo cxirkaux si kaj kun malseka hararo disfalanta sur la sxultroj, venas el inter la arboj cxe la lauxbo. Lernejestro Arnholm ekstaras.)
WANGEL (ridetas kaj etendas la manojn al sxi) Nu, jen la sinjorino el la maro!
ELLIDA (malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank' al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis?
WANGEL Jxus nun. Antaux momento. (montras al Arnholm) Sed vi do salutu pasintan konaton --!
ELLIDA (donas la manon al Arnholm) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu ke mi ne estis hejme.
ARNHOLM Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniajxoj.
WANGEL La akvo estas fresxa hodiaux, cxu?
ELLIDA Fresxa! Je Dio, cxi tie la akvo neniam estas fresxa. Malvarmeta kaj malvigliga. Usx, la akvo estas malsana cxi tie en la fjordoj.
ARNHOLM Malsana?
ELLIDA Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke gxi malsanigas ankaux nin.
WANGEL (ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon.
ARNHOLM Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro mem kaj al cxio kio apartenas al gxi.
ELLIDA Ho jes, eble. Ecx mi mem ja kredas. -- Sed cxu vi vidas kiel bele la knabinetoj ornamis por vi?
WANGEL (embarasata) Hm --. (rigardas sian horlogxon) Mi ja baldaux devas --
ARNHOLM Cxu vere estas por mi --?
ELLIDA Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas cxiutage. -- Uh, -- kiel sufoke varme estas sub tiu cxi plafono! (malsupreniras en la gxardenon) Venu cxi tien! Cxi tie estas almenaux iometa venteto. (Sxi eksidas en la lauxbo.)
ARNHOLM (eniras) Sxajnas al mi, ke la venteto estas suficxe fresxa.
ELLIDA Jes, vi, kiu kutimigxis al la nauxza cxefurba aero. Tie estas vere terure dum la somero, lauxdire.
WANGEL (kiu ankaux iris en la gxardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola konversacii kun nia gasto dum tempeto.
ELLIDA Cxu aferoj?
WANGEL Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaux devas sxangxi vestojn. Sed ne dauxros longe --
ARNHOLM (eksidas en la lauxbo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi certe scios pasigi la tempon.
WANGEL (kapsignas) Ho, jes, -- mi fidas. Nu, -- gxis revido! (Li iras tra la gxardeno maldekstren.)
ELLIDA (post mallonga silento) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone sidi cxi tie?
ARNHOLM Nun mi sidas bone.
ELLIDA La lauxbo nomigxas mia lauxbo. Cxar estas mi, kiu farigis gxin. Aux pli gxuste Wangel -- por mi.
ARNHOLM Kaj cxi tie vi do kutimas sidi?
ELLIDA Jes, cxi tie mi pleje sidas dumtage.
ARNHOLM Kun la knabinetoj?
ELLIDA Ne, la knabinetoj -- ili estas sur la verando.
ARNHOLM Kaj Wangel mem?
ELLIDA Ho, Wangel, li iras tien kaj cxi tien. Foje al mi kaj foje al la knabinetoj.
ARNHOLM Cxu estas vi kiu deziras tian arangxon?
ELLIDA Mi opinias, ke cxiuj partoj kontentigxas per tiu arangxo. Ni povas ja jxeti la parolon transen unu al la alia -- kiam ni foje trovas ion por diri.
ARNHOLM (post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn --. Ekstere en Skjoldvik mi pripensas --. Hm, -- estas nun longe de tiam --.
ELLIDA Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie.
ARNHOLM Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie ekstere en la lumturo -- La paganino, kiel la maljuna pastro nomis vin, cxar via patro laux li baptigis vin per sxipnomo kaj ne per kristana homa nomo --
ELLIDA Jes, kaj kiel do?
ARNHOLM Mi tute ne estus kredinta renkonti vin cxi tie kiel sinjorino Wangel.
ELLIDA Ne, cxar tiam Wangel ja ankoraux ne estis --. Tiam ja ankoraux vivis la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino --
ARNHOLM Nu jes, jes. Sed ecx se tiel ne estus --. Ecx se li estus libera kaj ne ligita, -- mi meniam imagus, ke okazus tiel.
ELLIDA Ankaux mi ne. Vere neniam -- tiam.
ARNHOLM Wangel estas ja gxentila. Honesta. Kore bonvola al cxiuj homoj --
ELLIDA (varme kaj kore) Jes, li vere estas!
ARNHOLM -- sed sxajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi.
ELLIDA Vi pravas. Li ja estas.
ARNHOLM Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis!
ELLIDA Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni ecx eron el tio.
ARNHOLM Hm --. (iomete pli mallauxte) Cxu vi iam konfidis ion pri mi al via edzo? Mi kompreneble aludas al la vana pasxo, -- al kiu mi lasis min ravi.
ELLIDA Ne. Cxu vi
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.