La Sinjorino el la Maro | Page 3

Henrik Ibsen
Sed li certe vizitos nin antauxtagmeze.
WANGEL Jes, li certe faros.
HILDE (tiras lin) Pacxjo, rigardu do.
WANGEL (rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. -- Estas ja vere pompe.
BOLETTE Jes, ni bele ornamis, cxu ne?
WANGEL Jes, vere, vere. -- Cxu -- cxu ni estas solaj en la domo nun?
HILDE Jes, sxi eliris --
BOLETTE (interrompas) Patrino nagxas.
WANGEL (Rigardas amike al Bolette kaj frapetas sxian kapon. Poste li diras iom hezite:) Auxskultu nun, knabinetoj, -- cxu vi volas lasi cxion cxi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaux la flagon supre la tutan tagon?
HILDE Ho, tion vi do povas imagi, pacxjo!
WANGEL Hm, -- nu ja. Sed vi do --
BOLETTE (okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni cxion faris por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por viziti vin --
HILDE (ridetas kaj tiretas lin) Pensu, -- li ja estis la instruisto de Bolette, patro!
WANGEL (kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj -- Nu, nu, -- estas ja funde tute nature, ke vi memoras sxin, kiu ne plu estas inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al sxi la valizon) Portu gxin en la oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne sxatas. Ne la manieron, vi komprenas. Ke ni tiel cxiun jaron -- Nu, -- kion diri! Eble ne povas farigxi alimaniere.
HILDE (volas iri tra la gxardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la lernejestro.
BOLETTE (rigardas tien) Tiu? (ridas) Ho ne! Cxu vi opinias, ke tiu agxulo estas Arnholm!
WANGEL Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel estas!
BOLETTE (tien fiksrigardas; mallauxte, surprizite) Jes, je Dio, cxu ne ankaux mi opinias --!
(Lernejestro Arnholm, en eleganta antauxtagmeza kostumo, kun oraj okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de maldekstre. Li aspektas iom strecxe, rigardas en la gxardenon, salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.)
WANGEL (iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon reen al la antauxa loko!
ARNHOLM Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi.
(Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la gxardeno.)
ARNHOLM Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du mi malfacile rekonus.
WANGEL Certe ne, mi opinias.
ARNHOLM Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus rekonanta.
WANGEL Apenaux, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naux jaroj de kiam vi vidis sxin lastfoje. Nu, cxi tie okazis ja multaj sxangxoj dum tiu tempo.
ARNHOLM (cxirkauxrigardas) Sxajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis konsiderinde -- kaj estas konstruita jena lauxbo --
WANGEL Nu ja, tiel ekstere --
ARNHOLM (ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fiancxpretajn filinojn en la domo.
WANGEL Ho, fiancxpreta estas ja nur la unua.
HILDE (duonlauxte) Auxskultu do patron!
WANGEL Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli malvarmete ol cxi tie. Bonvolu.
ARNHOLM Dankon, dankon, kara doktoro.
(Ili supreniras. Wangel proponas por Arnholm lokon en la balancsegxo.)
WANGEL Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Cxar vi aspektas iom strecxe post la vojagxo.
ARNHOLM Ho, ne gravas. En cxi tiu cxirkauxajxo --
BOLETTE (al Wangel) Cxu ni alportu sodakvon kaj sukon en la gxardencxambron? Cxi tie baldaux farigxos tro varme.
WANGEL Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble konjakon.
BOLETTE Cxu ankaux konjakon?
WANGEL Nur iometon. Se iu dezirus.
BOLETTE Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo.
(Bolette iras en la gxardencxambron fermante la pordon post si. Hilde prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la gxardeno malantaux la domo.)
ARNHOLM (kiu postrigardis Bolette per la okuloj) Estas vere iu belega --. Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi.
WANGEL (eksidas) Jes, vi trovas.
ARNHOLM Jes, estas ecx surprize pri Bolette. Ja ankaux pri Hilde. -- Sed nun pri vi mem, kara doktoro. Cxu vi intencas logxi cxi tie vian tutan vivdauxron?
WANGEL Ho jes, estos tiel. Cxi tie mi naskigxis kaj bredigxis, kiel oni diras. Cxi tie mi vivis felicxe kun sxi, kiu forpasis de ni tiel frue. Sxi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm.
ARNHOLM Jes -- jes.
WANGEL Kaj nun mi vivas cxi tie felicxa kun sxi, kiun mi ricevis anstatauxe. Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi.
ARNHOLM Sed neniun infanon en via dua geedzigxo?
WANGEL Ni ricevis knabeton antaux du -- du kaj duona jaro. Sed ni ne havis lin longe. Li mortis je la agxo de kvar . ..kvin monatoj.
ARNHOLM Via edzino, sxi ne estas hejme hodiaux?
WANGEL Jes, sxi certe baldaux venos. Sxi malsupreniris por preni banon. Sxi nagxas cxiun tagon je cxi tiu tempo. En kiu ajna vetero.
ARNHOLM Cxu pro iu malsano?
WANGEL Ne vere malsano. Sed sxi estas strange nervoza la lastajn jarojn. Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al sxi. Sed bani sin en la maro estas kvazaux sxia kora gxojo, komprenu.
ARNHOLM Tion mi memoras de pasinte.
WANGEL (kun preskaux nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 33
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.