La Murdoj de Kadavrejo-Strato | Page 7

Edgar Allan Poe
entute apartigita
disde la korpo kaj estis ankaux ege frakasita. La gorgxo estis
tratrancxita versxajne per ege akra ilo--sendube per razilo.
ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso por
kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestajxojn kaj opiniojn de
S-ro Dumaso.
Nenia grava ceterajxo eksciigxis, kvankam intervjuigxis pluraj ceteraj
homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri cxiuj detaloj, neniam
antauxe okazis en Parizo--se verfakte temas pri murdo. La polico entute
malscipovas klarigi la aferon--malkutima stato cxe ili okaze de tiaj
eventoj. Tamen ankoraux ne aperis la plej eta indico-ombro.
La vespera numero de la jxurnalo raportis ke la plej granda ekscito

dauxre agitas Sankta-Rohxo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la
koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute
sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestigxis kaj
malliberigxis, kvankam nenio sxajnis lin kulpigi krom la jam anoncitaj
faktoj.
Dupino sxajnis multege interesigxi pri la progreso de tiu
afero--almenaux tiel mi jugxis laux lia maniero, cxar li komentis
nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian
opinion rilate al la murdoj.
Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante kiel
nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu spuri la
murdinton.
"Ni ne jugxu laux la rimedo," diris Dupino, laux tiu rudimenta
kontrolesploro. La Pariza polico, tiel lauxdate pri sagaceco, estas ruza,
sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom la provizora
metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn rimedojn sed, ne
malofte, tiuj tiel maltauxgas al la proponitaj celoj ke ili nin pensigas pri
S-ro Jxurdeno kiam li petas sian robe-de-chambre pour mieuxx
entendre la musique (cxambrorobon por pli bone auxdi la muzikon). La
rezultoj kiujn ili efektivigas estas ne malofte surprizaj, sed plejofte tiujn
estigas ordinaraj diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas tiuj kvalitoj
iliaj entreprenoj malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis bona divenisto
kaj persista viro. Sed sen edukita pensado li eraris konstante pro la
intenseco mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian vidkapablon
tenante tro proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du punktojn kun
malkutima klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la aferon kiel
tutajxon.
"Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas cxiam en
puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la vero estas jes
ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie ni sercxas la
veron, ne sur la montopintoj kie ni gxin malkovras. La modoj kaj fontoj
de tiu erarspeco bone ekzempligxas en nia meditado pri la astroj.
Spektadi stelon per ekrigardetoj, gxin okulkontroli per deflanka
rigardado, turni gxiadirekten la eksterajn partojn de la retino (kiuj pli

facile kaptas malfortajn lumradiojn ol la internaj partoj), tio estas
percepti la stelon klardetale, tio estas havigi al si la plej bonan alttakson
pri ties brilo--brilo kiu malheligxas proporcie dum ni direktas pli kaj pli
plenan rigardon al gxi. En tiu lasta kazo pli da radioj trafas verfakte la
okulojn sed en la antauxa ekzistas pli rafinita komprenkapablo. Pere de
maltauxga profundeco ni konfuzas kaj malfortigas la pensadon. Ni
povas ecx malaperigi el la firmamento Venuson mem per spektado tro
longdauxra, tro koncentrita, tro rekta."
"Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn kontrolesplorojn
antaux ol finopinii pri ili. Enketo provizos nin per distrigxo," [mi jugxis
la vorton stranga, utiligitan tiumaniere, sed mi nenion diris] "kaj krome
Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne estas maldankema. Ni
mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon. Mi konas G.....on,
Prefekton de Polico, kaj spertos nenian gxenon akirante la devigan
permeson."
La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. Tiu estas unu
el tiuj acxaj vojetoj intervenantaj Ricxeljeo-Straton kaj
Sankta-Rohxo-Straton. La posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis
gxin cxar tiu kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enlogxis.
La domon ni facile trovis cxar multaj homoj fiksrigardis la fermitajn
supraetagxajn sxutrojn kun sencela scivolemo ekde la kontrauxa flanko
de la vojo. Gxi estis ordinara Pariza logxdomo kun pordego cxe unu
flanko de kiu situis vitrita kontrolbudo havanta en la fenestro
glitpanelon identigantan gxin kiel apartamenton de pordisto. Antaux ol
eniri ni piediris laux la strato, turnigxis en flankaleon kaj, tiam
turnigxante denove, preterpasis la malantauxajxon de la konstruajxo.
Intertempe, Dupino okulkontrolis, krom la domo, ankaux la tutan
najbarejon, kun zorgega atento kies celon mi nepre ne komprenis.
Revenante inverse laux la sama vojo ni atingis denove la cxefenirejon
de la domo kaj, elmontrinte niajn identigdokumentojn, estis enlasitaj de
la respondecaj agentoj. Ni aliris la supraetagxan cxambron kie
malkovrigxintis la korpo de Frauxlino Lespanajo kaj kie ankoraux
kusxis ambaux mortintoj. La hxaosa stato de la ejo restis sensxangxe,
konforme al polica procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis

Tribunala Gazeto. Dupino kontrolesploris cxion, inkluzive la korpojn
de la viktimoj. Tiam ni vizitis la aliajn cxambrojn kaj la korton, cxie
akompanate de gxendarmo. La kontrolesploro dauxris gxis la tagfina
malheligxo kiam ni foriris. Survoje
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 19
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.