La Murdoj de Kadavrejo-Strato | Page 6

Edgar Allan Poe
antaux sia morto kiam proprapersone sxi forprenis 4.000
frankojn. Tiun sumon la banko pagis ormonere kaj banka komizo sxin
akompanis hejmen kun la mono.
ADOLFO LEBONO, komizo cxe Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke en la
koncerna tago, cxirkaux tagmezo, li akompanis S-rinon Lespanajon al
sxia logxejo kun la 4.000 frankoj deponitaj en du sakoj. Kiam la pordo
malfermigxis, Frauxlino L. aperis kaj forprenis el liaj manoj unu el la
du sakoj dum la maljunulino liberigis la alian. Tiam li riverencis kaj
foriris. Vidis neniun en la strato en tiu tempo. Malcxefstrato gxi
estis--tre soleca.
GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la ensemblo
enirinta la domon. Estas Anglo. Logxas en Parizo nur de du jaroj. Estis
unu el la unuaj suprenirintaj lauxsxtupare. Auxdis la vocxojn en
kverelado. La rauxka vocxo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn
sed ne povas cxiujn rememori nun. Auxdis klare 'sacré' kaj 'mon Dieu.'
Estigxis en tiu momento sono kredigante ke pluraj personoj
interluktas--gratsono, skrappasxsono. La strida vocxo estis ege lauxta,
pli lauxta ol la rauxka vocxo. Certas ke ne estis vocxo de Anglo. Sonis
kiel vocxo de Germano. Eblas ke estis ina vocxo. Ne komprenas la
Germanan.
Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke kiam la
enketintaro atingis la cxambron en kiu trovigxis la kadavro de
Frauxlino L., la pordo estis sxlosita internaflanke. Cxio nepre silentis,
neniaj gxemoj nek bruoj de iu ajn speco. Perfortinte la pordon, ili vidis
neniun. La fenestroj, kaj de la malantauxa kaj de la antauxa cxambroj,
estis fermitaj kaj solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du
cxambrojn estis fermita sed ne sxlosita. La pordo kunliganta la

antauxan cxambron kaj la koridoron estis sxlosita kaj la sxlosilo situis
internaflanke. Malgranda cxambro situanta kvaraetagxe en la antauxa
parto de la konstruajxo, cxe la komenco de la koridoro, estis malfermita
kaj ties pordo duonaperta. Tiu cxambro plenegis je malnovaj litoj,
skatoloj, kaj tiel plu. Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre
cxiun colon de cxiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj
brosoj oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo
disponis kvar etagxojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo estis
zorge fermita per najloj--versxajne restante tia jam de multaj jaroj. La
tempodauxron okazintan inter la ekauxdo de la kverelantaj vocxoj kaj
la perforta malfermo de la cxambropordo malsame kalkulis la atestintoj.
Kelkaj proponis mallongan tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan
tempon: kvin minutojn. La pordo malfermigxis tre malfacile.
ALFONSO GARSIO, funebrajxisto, depozicias ke li logxas en
Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la
domenirado. Ne iris supraetagxen. Facile nervozigxas kaj timas eblajn
rezultojn de agitigxo. Auxdis la kverelantajn vocxojn. La bruska vocxo
estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni diris. La strida vocxo
apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne scipovas la Anglan lingvon sed
jugxas laux la intonacio.
ALBERTO MONTANO, frandajxisto, depozicias ke li nombrigxis
inter la unuaj suprenirintoj. Auxdis la koncernajn vocxojn. La rauxka
vocxo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La parolanto sxajnis
protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn de la strida vocxo. Parolis
rapide kaj malkonstante. Opinias gxin vocxo de Ruso. Konfirmas la
gxeneralan atestajxaron. Estas Italo. Neniam interparolis kun landano
de Rusio.
Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de cxiuj
kvaraetagxaj cxambroj estis tro mallargxaj por permesi la trapason de
homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la cilindrajn balaibrosojn
utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn brosojn oni lauxirigis supren kaj
malsupren en cxiu kamentubo de la domo. Ne estas malantauxflanka
sxtuparo laux kiu homo povintus descendi samtempe dum la enirantoj
suprenrapidigxis. La korpo de Frauxlino Lespanajo estis tiel solide

fiksita en la tubo ke oni ne sukcesis gxin eligi gxis post kvar-kvin
helpantoj kunigis siajn klopodojn.
PAUXLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita
cxirkauxtagigxe por kontroli la korpojn. Ambaux kusxis tiam sur la
litkadra kanabajxo en la cxambro kie malkovrigxis Frauxlino L. La
kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj ekskoriita. Sendube
kauxzis tiujn aspektojn tio ke gxi profunde ensxovigxis en la
kamentubon. La gorgxo estis ege frotacxita. Vidigxis jxus submentone
pluraj profundaj ekskoriajxoj, same kiel sinsekvo da lividaj makuloj
rezultigitaj lauxindikajxe far fingropremado. La vizagxo timige
miskolorigxis kaj la okulgloboj elstaregis. La lango estis duone
tramordita. Granda ekimozo malkovrigxis en la stomakokavo, kauxzite
sendube far genupremo. Laux la opinio de S-ro Dumaso, Frauxlinon
Lespanajon mortigis per strangolado homo aux homoj nekonataj.
La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Cxiuj ostoj de la dekstraj
kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. La maldekstra tibio kaj
aldone cxiuj ripoj de la maldekstra flanko, ege splititaj. La tute korpo,
ege kontuzita kaj miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj kauxzigxis.
Peza lignoklabo, aux largxa ferstango--segxo--iu ajn granda, peza,
obtuza armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per la manoj de
ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la batojn per iu ajn armilo.
La kapo de la mortinto, vidite de la atestinto, estis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 19
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.