La Murdoj de Kadavrejo-Strato | Page 5

Edgar Allan Poe
aldonajn detalojn:
LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni
jam intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, [la vorto
afero ankoraux ne havas en Francio tiun humuran signifon kiun gxi

havas cxe ni] sed okazis gxis nun nepre nenio povanta gxin klarigi. Ni
citas cxi-poste cxiujn materialajn informajxojn kunigitajn.
PAUXLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke sxi konas ambaux
mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestajxojn por ili dum tiu periodo.
La maljunulino kaj la filino gxuis bonajn rilatojn inter si, estis tre
amemaj unu pri la alia. Ili pagis bonsalajre sxian laboron. Havis neniajn
informojn pri vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino L.
sortodivenis por gajni vivmonon. Lauxonidire havis sxparkonton.
Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam kolektis aux liveris
vestajxojn. Certas ke ili dungis nenian servanton. Versxajne estis neniaj
mebloj en la tuta konstruajxo krom kvaraetagxe.
PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn
kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo dum
preskaux kvar jaroj. Naskigxis en la najbarejo kaj de cxiam logxas tie.
La domon en kiu trovigxis la kadavroj la mortinto kaj sxia filino
enlogxis dum pli ol ses jaroj. Antauxe enlogxis gxin juvelisto kiu
vicluigis la superajn cxambrojn al diversuloj. La domo apartenis al
S-rino L. Sxi malkontentigxis pri la difektajxoj kiujn la luanto estigis al
la proprietajxo kaj translogxigxis tien sxi mem, malkonsentante luigi
iun ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La atestinto vidis la
filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses jaroj. La paro estigis ege izolitan
vivadon, lauxraporte disponis monon. Auxdis najbarojn diri ke S-rino L.
sortodivenas--tamen ne kredas tion. Neniam vidis eniri la domon iun
ajn krom la maljunulino kaj sxia filino, la pordisto unu-du fojojn, kaj
kuracisto ok-dek fojojn.
Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis neniun
kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis cxu S-rino L. kaj sxia
filino havas vivantajn parencojn. La sxutroj de la surstrataj fenestroj
nur malofte malfermigxis. Tiuj de la malantauxa domflanko estis cxiam
fermitaj, krom tiuj de la granda malantauxcxambro de la kvara etagxo.
La domo estas bonstata konstruajxo--ne tre malnova.
ISIDORO MUSETO, gxendarmo, depozicias ke, vokite al la domo
cxirkaux la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn starantajn
antaux la pordego, strebantajn eniri. Malfermis gxin perforte tempofine,

per bajoneto, ne per levstango. Spertis nur malmulte da gxeno gxin
malfermante pro tio ke gxi estis duobla aux faldpordego, riglita nek
suprajxe nek malsuprajxe. La kriacxoj dauxre auxdigxis gxis la perforta
malfermigxo de la pordego--tiam subite cxesis. Ili auxdigxis sxajne kiel
kriacxoj de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis
lauxtaj kaj longdauxraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto
malfermis la suprenirantan vojon laux la sxtuparo. Atinginte la unuan
etagxon, auxdis du vocxojn kverelantajn lauxte kaj kolere. Rauxka estis
la unua; ege pli strida, kaj stranga, la alia. Scipovis kompreni kelkajn
vortojn eldiratajn de la unua vocxo, vocxo de Franco. Certis ke ne estis
vocxo de virino. Sukcesis rekoni la vortojn sacré kaj diable. La strida
vocxo estis tiu de fremdalandano. Ne certis cxu gxi estis vira aux ina
vocxo. Ne sukcesis malcxifri la eldiritajxon sed opiniis ke temis pri la
Hispana lingvo. La staton de la cxambro kaj tiun de la kadavroj la
depoziciinto priskribis same kiel ni priskribis hieraux.
HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka argxentisto, depozicias esti
membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas
gxeneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili perfortis la
enirpordon, ili refermis gxin por ekskludi la homamason tre rapide
kunigxintan malgraux la malfruo de la horo. La strida vocxo, laux tiu
depoziciinto, estis tiu de Italo. Certis ke ne estis tiu de Franco. Ne certis
cxu gxi estis virvocxo. Estis eble virinvocxo. Ne konis la Italan lingvon.
Ne scipovis rekoni apartajn vortojn, tamen konvinkigxis pro la
intonacio ke la parolinto estis Italo. Konis S-rinon L. kaj sxian filinon.
Tre ofte interparolis kun ambaux. Certis ke la strida vocxo estis tiu nek
de la patrino nek de la filino.
..... ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto memvole proponis
sian ateston. Ne scipovante la Francan, intervjuigxis pere de
interpretisto. Denaska Amsterdamano. Preterpasis la domon en la
tempo kiam okazis la sxirkriegoj. Ili dauxris plurajn minutojn--eble dek.
Ili estis longdauxraj kaj lauxtaj--tre hororaj kaj maltrankviligaj.
Nombrigxis inter tiuj enirintaj la domon. Konfirmis la antauxajn
atestajxojn pri cxiuj detaloj krom unu. Certis ke la strida vocxo estis tiu
de viro--tiu de Franco. Ne sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn. Ili estis
lauxtaj kaj rapidaj--malkonstantaj--eldiritaj versxajne ne nur pro timo

sed ankaux pro kolero. La vocxo estis rauxka--ne tiel strida kiel rauxka.
Ne rajtis nomi gxin strida vocxo. La rauxka vocxo diris ripete 'sacré,'
'diable' kaj unu fojon 'mon Dieu.'
JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo,
Deloreno-Strato. Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon.
Malfermis konton cxe lia banko en la printempo de la jaro .... (ok jarojn
antauxe). Lasis ofte etkvantajn deponajxojn cxe li. Eltiris nenion gxis
tri tagojn
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 19
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.