La Murdoj de Kadavrejo-Strato | Page 4

Edgar Allan Poe
la sxtonojn) gxis kiam ni atingis la vojeton nomigxantan
"Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkusxigitaj kaj
nititaj blokoj. Cxi-tie via mieno heligxis kaj, vidante movigxi viajn
lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio",
terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi sciis
ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri atometoj kaj
rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke kiam antauxnelonge ni
pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel malkutime, tamen kiel
senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta Heleno konfirmis nia
lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi ne povus eviti
suprendirekti la rigardon gxis la granda nebulozo en Oriono kaj mi
nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi jes ja suprenrigardis kaj
nun mi certis esti sekvinta gxuste vian pensadvojon."
"Tamen en tiu akra riprocxado aperinta kontraux Cxantijo en la
hierauxa Muzeo, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomsxangxon
efektivigitan de la sxuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis
Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la linion:

Perdidit antiquum litera primum sonum (La antikvan sonon detruas la
unua litero.). Mi jam diris al vi antauxe ke la citajxo aludas Orionon,
vorto kiu prae literumigxis Uriono, kaj pro iuj ecoj havantaj rilatojn
kun tiu klarigo, mi konsciis ke gxin vi ne povintus forgesi. Klare estis,
tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri Oriono kaj tiun pri Cxantijo.
Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis vidinte la karakteron de la rideto
transpasinta viajn lipojn. Vi pensis pri la oferbucxo de la kompatinda
sxuflikisto. Gxis tiam vi antauxenklinigxis piedpasxante. Nun tamen mi
vidis vin vertikaligxi plenaltecen. Mi certis tiam ke vi meditadis pri la
malalta persono de Cxantijo. Tiumomente mi interrompis vian
meditadon por rimarkigi ke pro tio ke li estas verfakte ege malgranda
ulo, tiu Cxantijo, li havus pli bonajn sxancojn sukcesi cxe
Varieteo-Teatro."
Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de Tribunala Gazeto
kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton.
EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiauxmatene, cxirkaux la tria
horo, vekis la dormantajn logxantojn de Sankta-Rohxo-Kvartalo
sinsekvo da teruraj sxirkrioj fontintaj versxajne el la kvara etagxo de
domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta laux la gxenerala scio
ekskluzive al iu S-rino Lespanajo kaj sxia filino Frauxlino Kamijo
Lespanajo. Post ioma prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin
enlasigi en la kutima maniero, oni rompis la cxefpordon per levstango
kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du gxendarmoj. En tiu
momento la krioj jam cxesis sed, dum la vizitantaro suprenrapidigxis
laux la unua sxtuparo, du krudaj vocxoj, aux ecx pli, auxdigxis kolere
disputante versxajne en la supera nivelo de la domo. Kiam la enirintoj
atingis la duan etagxon ankaux tiuj disputbruoj jam silentis kaj cxio
restis en nepra sensono. La kontrolantaro diskunigxis diversdirekten,
hastante de cxambro al cxambro. Alveninte grandan malantauxflankan
cxambron de la kvara etagxo (post malfermi perforte la pordon kies
sxlosilo trovigxis en la interna sxlosiltruo), la enketantoj ekvidis
spektaklon pli mirigan ol timigan.
Granda hxaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj flankenjxetitaj
mebloj kusxis dise cxirkaux la tuta cxambro. Estis nur unu litkadro sed

de sur tiu oni formetis la liton kaj gxin jxetis en la mezon de la
cxambro. Sur segxo kusxis razilo, sxmirite je sango. Sur la fajrejo
vidigxis du-tri longaj dikaj bukloj da griza homhararo, ankaux
trempetite je sango, kaj versxajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko
trovigxis kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj
argxentaj kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Algxera falsargxento kaj
du sakoj enhavantaj preskaux kvar mil orfrankojn. La tirkestoj de iu
sxranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj versxajne
disrabitaj, kvankam ankoraux restis en ili multaj objektoj. Malgranda
fera monsxranko malkovrigxis sub la lito (ne sub la litkadro). Gxi estis
malfermita kaj la sxlosilo staris ankoraux en la pordo. Gxi enhavis nur
kelkajn malnovajn leterojn kaj ceterajn senvalorajn dokumentajxojn.
Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidigxis cxi-tie. Sed malkutima
kvanto da fulgo trovigxis en la fajrejo pro kio oni kontrolis la
kamentubon kaj el gxi fortrenis (horora rakontendajxo!) la kadavron de
la filino, renversitan kaj suprensxovitan ioman distancon en la
mallargxan malfermajxon. La korpo ege varmis. Gxin kontrolante, oni
rimarkis multajn ekskoriajxojn sendube okazigitajn pro la perforto per
kiu gxi ensxovigxis kaj eltirigxis. La vizagxo elmontris multajn
severajn gratajxojn kaj la gorgxo malhelajn ekimozojn kaj profundajn
ungonocxojn kvazaux la viktimo mortintus pro strangolado.
Post kompleta enketo pri cxiu ero de la domo kaj sen malkovri ceterajn
indicojn, la kontrolantaro antauxeniris en malgrandan pavimitan korton
situantan malantaux la domo kaj tie kusxis la kadavro de la maljunulino.
Sxia gorgxo estis tiel nepre tratrancxita ke kiam oni entreprenis levi la
korpon, ties kapo forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj,
precipe la korpo kiu neniel similis homan estajxon.
Pri tiu timiga mistero gxis nun ekzistas, laux nia kompreno, neniega
indico.
La sekvinttaga jxurnalo raportis tiujn
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 19
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.