La Murdoj de Kadavrejo-Strato | Page 3

Edgar Allan Poe

auxtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon, celante ekskursadi en la
stratoj, brako-sub-brake, dauxre diskutante pri la dumtagaj temoj, aux
promenante tien kaj cxien gxis malfrua horo, sercxante inter la dibocxaj
lumoj kaj ombroj de la granda urbo tiun senfinon da mensa ekscitado
kiun povas havigi trankvila observado.

En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia
fertila ideismo jam pretigis min gxin supozi) apartan analizkapablon
cxe Dupino. Versxajne ege placxis al li, se ne intence gxin elmontri,
almenaux gxin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel sentitan.
Li fanfarone diris al mi, kun mallauxta kluksona ridado, ke la plej
multaj homoj, kompare al li, portas kvazauxajn fenestrojn en siaj
brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklarajxojn prezentante senperajn
kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia. Lia maniero en
tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj sensignigxis. Lia
vocxo, kutime ricxtenora, iom sopranigxis preskaux gxis
impertinenteco, konservante tamen sian cxiaman zorgan kaj nepre
klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte
meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min
imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan.
Oni ne supozu, laux tio kion mi jxus diris, ke mi rakontas misteron aux
verkas romanon. Tio kion mi priskribis cxe la Franco estis nur la
rezulto de ekscitita, aux eble malsanigita, intelekto. Sed pri la karaktero
de liaj dirajxoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone komprenigos
la aferon.
Ni promenadis iun nokton laux longa malpura strato proksime al
Regxa-Palaco. Okupigxante ambauxflanke, sxajne, pri aparta meditado,
dum almenaux dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon.
Subite Dupino interrompis la silenton per cxi-tiuj vortoj.
"Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone tauxgus al
Varieteo-Teatro."
"Tion ni ne pridubu," mi respondis auxtomate kaj ne konsciante
unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la
eksterordinara maniero en kiu la parolinto ehxadis miajn proprajn
pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna
tempo kaj mia miro ekprofundis.
"Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne
hezitas agnoski mian miron kaj apenaux scipovas kredi miajn sensojn.
Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Cxi-tie mi pauxzis, dezirante

ekcerti preterdube cxu li vere scias pri kiu mi pensis.
"...pri Cxantijo," li diris. "Kial vi pauxzas? Vi opiniadis silente ke lia
malgranda figuro lin maltauxgigas por tragedio."
La temo estis precize tiu kiun mi jxus primeditadis. Cxantijo estis
antauxa sxuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervorigxinte pri la
scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola tragedio de
Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia laboro.
"Diru al mi, nome de Cxielo," mi deklaris, "la metodon--se temas pri
metodo--per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero."
Efektive, mi ecx pli multe surprizigxis ol mi bonvolis agnoski.
"Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin
konkludi ke la plandumriparisto ne suficxe altas por ludroli kiel
Kserkso aux aliaj samspecaj homoj."
"La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn
fruktovendiston!"
"La viro kontrauxkurinta vin kiam ni eniris la straton--povas esti,
antaux dek kvin minutoj."
Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan
korbon da pomoj, preskaux terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis
C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne
komprenis kiu rilato kunligis tion kaj Cxantijon.
Dupino estas neniel cxarlatano. "Mi klarigu," li diris, "kaj, por ke vi
komprenu klare cxion, ni unue resekvu la itineron de viaj meditadoj
ekde la momento en kiu mi parolis al vi gxis tiu de la renkontigxo kun
la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de la cxeno estigxas tial:
Cxantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro, stereotomio, la pavimsxtonoj,
la fruktovendisto."
Estas malmultaj homoj kiuj en lauxhazarda vivmomento ne elektis
distrigxi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj

opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon
entreprenas la taskon miregas pri la sxajne senlimaj distanco kaj
senkohero apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda tial
estis sendube mia mirego kiam mi auxdis la Francon anonci la jxusan
informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li dauxrigis:
"Ni parolis pri cxevaloj, se mi bone memoras, jxus antaux ol eliri
C.....-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum ni
transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape grandan
korbon, rapide preterpasante nin tangxamove, flankensxovis vin sur
amason da pavimsxtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la irvojon. Vi
surpasxis unu el la malfiksaj sxtonoj, stumbletis, iom tro strecxis
maleolon, ekestigis gxenitan aux pauxtan mienon, murmuretis kelkajn
vortojn, turnigxis por rigardi la amason, tiam antauxeniris silente. Mi
ne atentis apartacele vian konduton, sed lastatempe observado farigxis
por mi speco de neprajxo."
"Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritigxema aspekto la
truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraux
pripensis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 19
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.