La Murdoj de Kadavrejo-Strato | Page 2

Edgar Allan Poe
kvalito de la observado. La bezonata
scio estas: kion observi? Nia ludanto nepre nenie sin limigas. Aldone,
kvankam la ludo estas la celobjekto, li ne malkonsentas fari induktojn
bazitajn sur eksterlude situantaj indicoj. Li kontrolas la mienon de sia
partnero, gxin komparante kun tiu de cxiu kontrauxstaranto. Li
konsideras la manieron en kiu cxiu ludanto arangxas enmane la kartojn,
ofte kalkulante atuton post atuto, honorajxon post honorajxo, laux la
rigardoj kiujn la rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas cxiun
miensxangxon dum antauxenevoluas la ludado, amasigante provizon da
pensmaterialo bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco,
surprizo, triumfo, cxagreno. Laux la maniero enmanigi prenon li taksas
cxu la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li
rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontrauxstaranto
gxin surtablenigas. Hazarda aux senatenta vorto; senintenca faligo aux
renverso de karto kaj la kuniranta anksieco aux senzorgo de la klopodo

tion kasxi; la komptado de la prenoj kun ilia arangxordo; embaraso,
hezitado, avideco aux timego--cxiuj havigas al lia sxajne intuicia
perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de la du-tri unuaj
ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavajxon de cxiu ludmano kaj
ekde tiam antauxen deponas siajn kartojn kun nepre preciza intencado
kvazaux la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus siajn kartaversojn.
La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla ingxenieco; cxar,
kvankam la analizisto lauxnecese ingxenias, la ingxeniulo ofte mirinde
malkapablas analizi. La konstru- aux kombinscipovo, pere de kiu la
ingxenieco kutime evidentigxas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi
opinias) atribuis apartan organon, supozante gxin esti prakapablo,
elmontrigxis tiel ofte cxe homoj kies intelekto en cxiu alia maniero
alproksimigxis idiotecon ke abunde komentas la kondicxon auxtoroj pri
moroj. Inter ingxenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli
granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam en
maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke ingxeniuloj estas cxiam
fantaziaj dum auxtentaj imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol analizaj.
La sekvonta rakonto sxajnos al la leganto sendube speco de komentario
pri tiuj jxus proponitaj teorioj.
Logxante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18....,
mi ekkonatigxis tie kun iu S-ro C. Auxgusto Dupino. Tiu juna estimato
fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da
malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malricxa vivnivelo ke la
energio de lia karaktero venkigxis sub gxi kaj li cxesis frekventi la
mondon aux entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de
liaj kreditoroj ankoraux restis al li eta ero de lia heredajxo, kaj, helpe de
la enspezoj devenantaj de gxi, li sukcesis, pere de rigora ekonomio,
akiri la bazajn bezonajxojn de la vivo sen devi okupigxi pri ties
superfluajxoj. Libroj, efektive, farigxis lia ununura lukso kaj en Parizo
tiuj facile haveblas.
Nia unua renkontigxo okazis cxe malmultkonata biblioteko de
Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni sercxu
sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin
pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove, ni

ekkunestis. Mi ege interesigxis pri la mallonga familia historio kiun li
rakontis al mi kun cxiu tiu malkasxemo kiun cxiu Franco permesas al si
kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaux la vasta etendigxo de lia
legadsperto kaj, antaux cxio, mi sentis ardigxi mian animon pro la
sovagxa avido kaj la vigla fresxeco de lia imagkapablo. Sercxante en
Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis ke la kompanio
de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun opinion mi malkasxe
sciigis al li. Finfine ni arangxis kunlogxadon dum mia gastado en la
urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli limigita ol lia, mi
konsentis lui kaj mebli, laux stilo konvena al la iom fantazia malgxojo
de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj groteskan domegon, de
longe dezertan pro supersxticoj pri kiuj ni ne enketis, kaj falantan en
kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto de
Sankta-Gxermano-Kvartalo.
Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, gxi nin
taksintus frenezuloj--kvankam, eble, frenezuloj de senminaca karaktero.
Nia izoligxo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. Efektive, la
situejon de nia retirigxo mi zorge malsciigis al miaj antauxaj
kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino cxesis gasti kaj gastigi en
Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem.
Mia amiko gxuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu gxin?): apartan
amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni tute
bonvole en tiu strangajxo same kiel en cxiuj ceteraj tiajxoj liaj. Kun
nepra senbrideco mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. Kiam ne
placxis al la zibelkolora diino gasti cxe ni, ni falsis sxian cxeeston. Je la
unua matena tagigxlumo ni fermis cxiujn masivajn fenestrosxutrojn de
nia malnova konstruajxo, lumigis paron da kandeloj kiuj, forte
parfumite, eligis nur la plej palacxajn kaj plej feblajn radiojn. Helpe de
tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de revado--legante, verkante,
konversaciante--gxis kiam la horlogxo nin informis pri la alveno de
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 19
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.