La Murdoj de Kadavrejo-Strato | Page 5

Edgar Allan Poe
ke sxi konas ambaux mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestajxojn por ili dum tiu periodo. La maljunulino kaj la filino gxuis bonajn rilatojn inter si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili pagis bonsalajre sxian laboron. Havis neniajn informojn pri vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino L. sortodivenis por gajni vivmonon. Lauxonidire havis sxparkonton. Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam kolektis aux liveris vestajxojn. Certas ke ili dungis nenian servanton. Versxajne estis neniaj mebloj en la tuta konstruajxo krom kvaraetagxe.
PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo dum preskaux kvar jaroj. Naskigxis en la najbarejo kaj de cxiam logxas tie. La domon en kiu trovigxis la kadavroj la mortinto kaj sxia filino enlogxis dum pli ol ses jaroj. Antauxe enlogxis gxin juvelisto kiu vicluigis la superajn cxambrojn al diversuloj. La domo apartenis al S-rino L. Sxi malkontentigxis pri la difektajxoj kiujn la luanto estigis al la proprietajxo kaj translogxigxis tien sxi mem, malkonsentante luigi iun ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La atestinto vidis la filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses jaroj. La paro estigis ege izolitan vivadon, lauxraporte disponis monon. Auxdis najbarojn diri ke S-rino L. sortodivenas--tamen ne kredas tion. Neniam vidis eniri la domon iun ajn krom la maljunulino kaj sxia filino, la pordisto unu-du fojojn, kaj kuracisto ok-dek fojojn.
Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis cxu S-rino L. kaj sxia filino havas vivantajn parencojn. La sxutroj de la surstrataj fenestroj nur malofte malfermigxis. Tiuj de la malantauxa domflanko estis cxiam fermitaj, krom tiuj de la granda malantauxcxambro de la kvara etagxo. La domo estas bonstata konstruajxo--ne tre malnova.
ISIDORO MUSETO, gxendarmo, depozicias ke, vokite al la domo cxirkaux la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn starantajn antaux la pordego, strebantajn eniri. Malfermis gxin perforte tempofine, per bajoneto, ne per levstango. Spertis nur malmulte da gxeno gxin malfermante pro tio ke gxi estis duobla aux faldpordego, riglita nek suprajxe nek malsuprajxe. La kriacxoj dauxre auxdigxis gxis la perforta malfermigxo de la pordego--tiam subite cxesis. Ili auxdigxis sxajne kiel kriacxoj de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis lauxtaj kaj longdauxraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto malfermis la suprenirantan vojon laux la sxtuparo. Atinginte la unuan etagxon, auxdis du vocxojn kverelantajn lauxte kaj kolere. Rauxka estis la unua; ege pli strida, kaj stranga, la alia. Scipovis kompreni kelkajn vortojn eldiratajn de la unua vocxo, vocxo de Franco. Certis ke ne estis vocxo de virino. Sukcesis rekoni la vortojn sacré kaj diable. La strida vocxo estis tiu de fremdalandano. Ne certis cxu gxi estis vira aux ina vocxo. Ne sukcesis malcxifri la eldiritajxon sed opiniis ke temis pri la Hispana lingvo. La staton de la cxambro kaj tiun de la kadavroj la depoziciinto priskribis same kiel ni priskribis hieraux.
HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka argxentisto, depozicias esti membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas gxeneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili perfortis la enirpordon, ili refermis gxin por ekskludi la homamason tre rapide kunigxintan malgraux la malfruo de la horo. La strida vocxo, laux tiu depoziciinto, estis tiu de Italo. Certis ke ne estis tiu de Franco. Ne certis cxu gxi estis virvocxo. Estis eble virinvocxo. Ne konis la Italan lingvon. Ne scipovis rekoni apartajn vortojn, tamen konvinkigxis pro la intonacio ke la parolinto estis Italo. Konis S-rinon L. kaj sxian filinon. Tre ofte interparolis kun ambaux. Certis ke la strida vocxo estis tiu nek de la patrino nek de la filino.
..... ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto memvole proponis sian ateston. Ne scipovante la Francan, intervjuigxis pere de interpretisto. Denaska Amsterdamano. Preterpasis la domon en la tempo kiam okazis la sxirkriegoj. Ili dauxris plurajn minutojn--eble dek. Ili estis longdauxraj kaj lauxtaj--tre hororaj kaj maltrankviligaj. Nombrigxis inter tiuj enirintaj la domon. Konfirmis la antauxajn atestajxojn pri cxiuj detaloj krom unu. Certis ke la strida vocxo estis tiu de viro--tiu de Franco. Ne sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn. Ili estis lauxtaj kaj rapidaj--malkonstantaj--eldiritaj versxajne ne nur pro timo sed ankaux pro kolero. La vocxo estis rauxka--ne tiel strida kiel rauxka. Ne rajtis nomi gxin strida vocxo. La rauxka vocxo diris ripete 'sacré,' 'diable' kaj unu fojon 'mon Dieu.'
JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo, Deloreno-Strato. Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon. Malfermis konton cxe lia banko en la printempo de la jaro .... (ok jarojn antauxe). Lasis ofte etkvantajn deponajxojn cxe li. Eltiris nenion gxis tri tagojn antaux sia morto kiam proprapersone sxi forprenis 4.000 frankojn. Tiun sumon la banko pagis ormonere kaj banka komizo sxin akompanis hejmen kun la mono.
ADOLFO LEBONO, komizo cxe Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke en la koncerna tago, cxirkaux tagmezo, li akompanis S-rinon Lespanajon al sxia logxejo kun la 4.000 frankoj deponitaj en du sakoj. Kiam la pordo malfermigxis, Frauxlino L. aperis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 19
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.