pavimento. Mi sciis ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri atometoj kaj rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke kiam antauxnelonge ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel malkutime, tamen kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta Heleno konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi ne povus eviti suprendirekti la rigardon gxis la granda nebulozo en Oriono kaj mi nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi jes ja suprenrigardis kaj nun mi certis esti sekvinta gxuste vian pensadvojon."
"Tamen en tiu akra riprocxado aperinta kontraux Cxantijo en la hierauxa Muzeo, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomsxangxon efektivigitan de la sxuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la linion: Perdidit antiquum litera primum sonum (La antikvan sonon detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antauxe ke la citajxo aludas Orionon, vorto kiu prae literumigxis Uriono, kaj pro iuj ecoj havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke gxin vi ne povintus forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri Oriono kaj tiun pri Cxantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis vidinte la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi pensis pri la oferbucxo de la kompatinda sxuflikisto. Gxis tiam vi antauxenklinigxis piedpasxante. Nun tamen mi vidis vin vertikaligxi plenaltecen. Mi certis tiam ke vi meditadis pri la malalta persono de Cxantijo. Tiumomente mi interrompis vian meditadon por rimarkigi ke pro tio ke li estas verfakte ege malgranda ulo, tiu Cxantijo, li havus pli bonajn sxancojn sukcesi cxe Varieteo-Teatro."
Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de Tribunala Gazeto kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton.
EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiauxmatene, cxirkaux la tria horo, vekis la dormantajn logxantojn de Sankta-Rohxo-Kvartalo sinsekvo da teruraj sxirkrioj fontintaj versxajne el la kvara etagxo de domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta laux la gxenerala scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo kaj sxia filino Frauxlino Kamijo Lespanajo. Post ioma prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en la kutima maniero, oni rompis la cxefpordon per levstango kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du gxendarmoj. En tiu momento la krioj jam cxesis sed, dum la vizitantaro suprenrapidigxis laux la unua sxtuparo, du krudaj vocxoj, aux ecx pli, auxdigxis kolere disputante versxajne en la supera nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan etagxon ankaux tiuj disputbruoj jam silentis kaj cxio restis en nepra sensono. La kontrolantaro diskunigxis diversdirekten, hastante de cxambro al cxambro. Alveninte grandan malantauxflankan cxambron de la kvara etagxo (post malfermi perforte la pordon kies sxlosilo trovigxis en la interna sxlosiltruo), la enketantoj ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan.
Granda hxaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj flankenjxetitaj mebloj kusxis dise cxirkaux la tuta cxambro. Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj gxin jxetis en la mezon de la cxambro. Sur segxo kusxis razilo, sxmirite je sango. Sur la fajrejo vidigxis du-tri longaj dikaj bukloj da griza homhararo, ankaux trempetite je sango, kaj versxajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko trovigxis kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj argxentaj kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Algxera falsargxento kaj du sakoj enhavantaj preskaux kvar mil orfrankojn. La tirkestoj de iu sxranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj versxajne disrabitaj, kvankam ankoraux restis en ili multaj objektoj. Malgranda fera monsxranko malkovrigxis sub la lito (ne sub la litkadro). Gxi estis malfermita kaj la sxlosilo staris ankoraux en la pordo. Gxi enhavis nur kelkajn malnovajn leterojn kaj ceterajn senvalorajn dokumentajxojn.
Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidigxis cxi-tie. Sed malkutima kvanto da fulgo trovigxis en la fajrejo pro kio oni kontrolis la kamentubon kaj el gxi fortrenis (horora rakontendajxo!) la kadavron de la filino, renversitan kaj suprensxovitan ioman distancon en la mallargxan malfermajxon. La korpo ege varmis. Gxin kontrolante, oni rimarkis multajn ekskoriajxojn sendube okazigitajn pro la perforto per kiu gxi ensxovigxis kaj eltirigxis. La vizagxo elmontris multajn severajn gratajxojn kaj la gorgxo malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungonocxojn kvazaux la viktimo mortintus pro strangolado.
Post kompleta enketo pri cxiu ero de la domo kaj sen malkovri ceterajn indicojn, la kontrolantaro antauxeniris en malgrandan pavimitan korton situantan malantaux la domo kaj tie kusxis la kadavro de la maljunulino. Sxia gorgxo estis tiel nepre tratrancxita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la korpo kiu neniel similis homan estajxon.
Pri tiu timiga mistero gxis nun ekzistas, laux nia kompreno, neniega indico.
La sekvinttaga jxurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn:
LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, [la vorto afero ankoraux ne havas en Francio tiun humuran signifon kiun gxi havas cxe ni] sed okazis gxis nun nepre nenio povanta gxin klarigi. Ni citas cxi-poste cxiujn materialajn informajxojn kunigitajn.
PAUXLINO DUBURGO, lavistino, depozicias
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.