kaj forprenis el liaj manoj unu el la du sakoj dum la maljunulino liberigis la alian. Tiam li riverencis kaj foriris. Vidis neniun en la strato en tiu tempo. Malcxefstrato gxi estis--tre soleca.
GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la ensemblo enirinta la domon. Estas Anglo. Logxas en Parizo nur de du jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj lauxsxtupare. Auxdis la vocxojn en kverelado. La rauxka vocxo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn sed ne povas cxiujn rememori nun. Auxdis klare 'sacré' kaj 'mon Dieu.' Estigxis en tiu momento sono kredigante ke pluraj personoj interluktas--gratsono, skrappasxsono. La strida vocxo estis ege lauxta, pli lauxta ol la rauxka vocxo. Certas ke ne estis vocxo de Anglo. Sonis kiel vocxo de Germano. Eblas ke estis ina vocxo. Ne komprenas la Germanan.
Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke kiam la enketintaro atingis la cxambron en kiu trovigxis la kadavro de Frauxlino L., la pordo estis sxlosita internaflanke. Cxio nepre silentis, neniaj gxemoj nek bruoj de iu ajn speco. Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de la malantauxa kaj de la antauxa cxambroj, estis fermitaj kaj solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du cxambrojn estis fermita sed ne sxlosita. La pordo kunliganta la antauxan cxambron kaj la koridoron estis sxlosita kaj la sxlosilo situis internaflanke. Malgranda cxambro situanta kvaraetagxe en la antauxa parto de la konstruajxo, cxe la komenco de la koridoro, estis malfermita kaj ties pordo duonaperta. Tiu cxambro plenegis je malnovaj litoj, skatoloj, kaj tiel plu. Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre cxiun colon de cxiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj brosoj oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo disponis kvar etagxojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo estis zorge fermita per najloj--versxajne restante tia jam de multaj jaroj. La tempodauxron okazintan inter la ekauxdo de la kverelantaj vocxoj kaj la perforta malfermo de la cxambropordo malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis mallongan tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin minutojn. La pordo malfermigxis tre malfacile.
ALFONSO GARSIO, funebrajxisto, depozicias ke li logxas en Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la domenirado. Ne iris supraetagxen. Facile nervozigxas kaj timas eblajn rezultojn de agitigxo. Auxdis la kverelantajn vocxojn. La bruska vocxo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni diris. La strida vocxo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne scipovas la Anglan lingvon sed jugxas laux la intonacio.
ALBERTO MONTANO, frandajxisto, depozicias ke li nombrigxis inter la unuaj suprenirintoj. Auxdis la koncernajn vocxojn. La rauxka vocxo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La parolanto sxajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn de la strida vocxo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias gxin vocxo de Ruso. Konfirmas la gxeneralan atestajxaron. Estas Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio.
Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de cxiuj kvaraetagxaj cxambroj estis tro mallargxaj por permesi la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn brosojn oni lauxirigis supren kaj malsupren en cxiu kamentubo de la domo. Ne estas malantauxflanka sxtuparo laux kiu homo povintus descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidigxis. La korpo de Frauxlino Lespanajo estis tiel solide fiksita en la tubo ke oni ne sukcesis gxin eligi gxis post kvar-kvin helpantoj kunigis siajn klopodojn.
PAUXLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita cxirkauxtagigxe por kontroli la korpojn. Ambaux kusxis tiam sur la litkadra kanabajxo en la cxambro kie malkovrigxis Frauxlino L. La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj ekskoriita. Sendube kauxzis tiujn aspektojn tio ke gxi profunde ensxovigxis en la kamentubon. La gorgxo estis ege frotacxita. Vidigxis jxus submentone pluraj profundaj ekskoriajxoj, same kiel sinsekvo da lividaj makuloj rezultigitaj lauxindikajxe far fingropremado. La vizagxo timige miskolorigxis kaj la okulgloboj elstaregis. La lango estis duone tramordita. Granda ekimozo malkovrigxis en la stomakokavo, kauxzite sendube far genupremo. Laux la opinio de S-ro Dumaso, Frauxlinon Lespanajon mortigis per strangolado homo aux homoj nekonataj.
La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Cxiuj ostoj de la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. La maldekstra tibio kaj aldone cxiuj ripoj de la maldekstra flanko, ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj kauxzigxis. Peza lignoklabo, aux largxa ferstango--segxo--iu ajn granda, peza, obtuza armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per la manoj de ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la batojn per iu ajn armilo. La kapo de la mortinto, vidite de la atestinto, estis entute apartigita disde la korpo kaj estis ankaux ege frakasita. La gorgxo estis tratrancxita versxajne per ege akra ilo--sendube per razilo.
ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso por kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestajxojn kaj opiniojn de S-ro Dumaso.
Nenia grava ceterajxo eksciigxis, kvankam intervjuigxis pluraj ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri cxiuj detaloj, neniam antauxe okazis en Parizo--se verfakte temas pri
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.