La Legendo de Dorm-Valeto | Page 4

Washington Irving
kompreneble, nenia fantomo kuragxis sin vidigi, tiun plezuron li devis postkompensi per la teruroj de sia hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj formoj kaj ombroj obstrukcis lian antauxenirejon en la pala kaj acxa brilego de iu negxa nokto! Kun kiel dezira rigardo li okulkontrolis cxiun tremantan lumradieton traglitantan la nudajn kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis lin negxkovrita arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo surportanta blankan littukon! Kiel ofte li ekkauxris pro sangokazeiga timego okazigita de la sono kiun liaj irpasxoj estigis subpiede sur la frosta krusto kaj malkuragxis rigardi malantauxen por ne devi ekvidi tie acxegan estajxon lin posttretantan! Kaj kiel ofte nepre konsternigis lin iu preterhastanta ventoblovego hurlanta interarbe kaj povanta esti la Galopanta Heso efektiviganta unu el siaj cxiunoktaj rajdatakoj.
Cxiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj kiuj promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis multajn fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin atakis diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, cxiujn tiujn malbonajxojn nova tagigxo cxesigis. Rezulte, li povintus gxuadi placxan vivon, malgraux la diablo kaj liaj agadoj, se jam ne transpasis lian irvojon estajxo kiu perpleksas la viran genron pli ol fantomoj, koboldoj kaj la tuta sorcxistinaro kunagantaj, kaj tio estis: virino.
Inter la muzikdiscxiploj kunvenantaj unu vesperon cxiusemajne por auxskulti lian instruadon pri psalmokantado nombrigxis Katrino Van-Taselo, solinfano de multhava Nederlanda farmbienestro. Sxi estis florigxanta, fresxhauxta, dekokjara frauxlino; diketa kiel perdriko; kvazaux mangxinda, fandigxema; rugxetvanga kiel unu el la patraj persikoj; kaj universale konata ne nur pro sia beleco sed ankaux por sia estonta heredajxo. Sxi estis aldone iom koketa, laux la indico, ekzemple, de sia vestajxaro, kiu estis miksajxo de pasint- kaj nuntempaj modoj elektitaj lauxvole por reliefigi sxiajn fizikajn cxarmojn. Sxi surportis purorajn juvelajxojn transoceanigitajn el Zandamo de sxia pra-pra-avino, allogan stomakajxon de antikvaj epokoj, kaj provoke mallongan subjupon elektitan sendube cele al elmontri la plej belajn piedojn kaj maleolojn de la tuta cxirkauxanta kamparo.
La koro de Ikabodo Gruo spertis dolcxajn kaj stultajn sentojn pri la ina sekso. Ne mirinde estas tial ke tiel tenta mordindajxo baldaux ekplacxis al lia rigardo kaj plej precipe post kiam li gastigxis en la domego de sxia patro. Altagxulo Baltuso Van-Taselo estis perfekta portreto pri sukcesa, kontenta, grandanima kultivisto. Vere estas ke nur malofte li direktis la rigardon aux la pensadon preter la limojn de sia bieno, sed ene de tiuj limoj cxio estis komforta, felicxa kaj bonfarta. Li kontentis sed ne fieris pri sia ricxeco. Lin gxojigis ne la stilo sed male la abundo de lia vivkapablo.
Lia bieno situis surborde de Hudsono-Rivero en unu el tiuj verdaj, sxirmataj, fekundaj kasxejoj en kiuj tiel gxojas enhejmigxi Nederlandaj kultivistoj. Grandega ulmo etendis siajn largxajn brancxojn super gxi. Cxebaze de la ulmo suprenbobelis fonto de la plej milda kaj dolcxa akvo, plenigante etan puton konsistantan el barelo, tiam forfluetante scintilante tra la herbo gxis najbara rojo antauxensaltetanta inter alnoj kaj nansalikoj.
Proksimege al la logxdomo staris vasta labordomo kapabla funkcii kiel pregxejo kaj de kiu cxiu fenestro kaj cxiu nicxo preskaux eksplodis pro ties pleniganta enhavajxo da farmbientrezoroj. La drasxilo sonoradis cxi-ene de mateno al nokto. Diversspeciaj hirundoj vagflugetis pepante inter la tegmentaj aleroj, preskaux ilin tusxante. Gxuis la surtegmentan sunbrilon vicoj da kolomboj, el kiuj kelkaj rigardis la cxielon unuokule, kvazaux kontrolante la veteron, dum aliaj kasxis la kapon subflugile aux enbruste kaj ceteraj, pufigxante kaj rukulante, riverencadis antaux siaj inoj.
Glathauxtaj malgraciaj porkegoj gruntis en la trankvilo kaj abundo de sia enfermejo el kiu provekskursis hazardamomente trupoj da sucxporkidoj, kvazaux flaretante la aeron. Eleganta eskadro da negxkoloraj anseroj vagnavigadis sur apuda lageto, konvojante tutajn flotojn da anasoj. Regimentoj da meleagroj cxirkauxpromenis glugluante en la korto kaj gvinbirdoj vagadis inter ili plendante, same kiel malbonhumoraj dommastrinoj, kun malafabla, malkontenta grakado. Antaux la bestodoma pordo paradis estimata virkoko, modela edzo, batalisto kaj altranga sinjoro, sonigante siajn brilpoluritajn flugilojn kaj kokerikante pro profundakoraj fiero kaj gxojo, foje dissxirante la teron perpiede, tiam malavare alvokante sian cxiam malsatan familion de edzinoj kaj idoj, ilin invitante gxui jxus malkovritan bongustan mordajxon.
La busxo de la pedagogo salivis dum li spektadis tiun luksan promeson de ricxega vintra nutrajxo. En sia anticipe malsata imago li bildigis cxiun rostoporkon vagkurantan kun enstomaka pudingo kaj enbusxa pomo. La kolombojn lia imago enlitigis en komfortan torton kaj sxirmigis sub flankovrilo. La anseroj nagxis en sia propra viandosauxco. La anasoj poduigxis komforte entelere, kiel komfortaj geedzaj paroj, kun adekvata provizo da cepsauxco. Cxe la porkoj li antauximagis glate eltrancxitajn lardoflankojn kaj sukplenan dolcxagustan sxinkon. Cxiun meleagron li okultaksis kvazaux jam delikate fadenligitan, kun ties macxostomako deponita subflugile, kaj eble surportantan kolcxenon da saporaj kolbasoj. Kaj ecx brilkolora kantokoko mem dissternigxis surdorse en apudtelero kun ungegoj suprenlevitaj, kvazaux petante tiun kompaton kiun dumvive gxia kavalireca spirito disdegnis.
Dum, ravite, Ikabodo imagis cxion tion, kaj dum li vojagxigis sian verdokulegan rigardon trans la dikajn pasxtejojn, la ricxajn kultivkampojn de tritiko, sekalo,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 17
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.