por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la regantan dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjorigxis en sia lerneja imperieto kaj mirige mildigxis kaj humiligxis. Li sin favorigis cxe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe la plej junajn, kaj, kvazaux Biblia leono kusxanta pace apud sxafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur genuo, samtempe sxancelante lulilon per la alia piedo.
Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la komunumo kaj gajnis multajn brilajn sxilingojn instruante la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin starigxi dimancxmatene antaux la pregxeja adorantaro kun hxoro da elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la influkonkurson kontraux la pastoro. Certe estas ke lia vocxo supersonis tiujn de la ceteraj kultanoj. Efektive, ankoraux hodiaux ekauxdigxas foje en trankvilaj dimancxaj matenoj en tiu pregxejo strangaj tremajxoj kaj ecx duonmejlon for, cxe la kontrauxflanka bordo de la muellageto, auxtentaj postrestintaj sonajxoj antauxe elirintaj, lauxonidire, la nazon de Ikabodo Gruo.
Tial pere de diversaj etaj improvizadoj efektivigitaj en tiu genia maniero kutime nomigxanta "per kurbo aux per zigzago", la digna pedagogo suficxe tolereble sukcesis, spertante, laux la opinio de cxiuj nenion sciantaj pri mensa laboro, placxege facilan vivon.
Kutime, la lernejestro estas viro al kiu atribuas ioman gravon la logxantinoj de kampara najbarejo. Tiuj lin taksas kiel specon de senokupa gxentilhoma persono kies gusto kaj atingoj ege superas tiujn de la krudaj kamparaj amkandidatoj kaj kies scion superas nur tiu de la pastoro. Lia alveno tial emas estigi nemalmultan eksciton cxe kampara biendoma tetablo kaj la alporton de preterkutima plado da kuketoj aux dolcxajxoj povas okazigi la prezentadon de argxenta tekrucxo. Nia literaturulo tial precipe felicxigxis cxirkauxate de la ridetaj vizagxoj de la tiukamparaj frauxlinoj. Kiom li kavalirumis por ili en la pregxeja antauxkorto inter dimancxmatenaj Diservoj, kolektante por ili vinberojn kreskantajn sur sovagxaj vitoj superfluantaj en la apudaj arboj; deklamante por ilin distri cxiujn epitafojn encxizitajn sur la tombosxtonoj; aux promenante kun tuta aro da ili lauxborde de la apude situanta muellageto. Intertempe la pli timidaj kamparbuboj postrestis sxafhezitege, enviante liajn superajn elegantecon kaj lertecon.
Pro sia duonvagabonda vivstilo li estis krome speco de vojagxanta jxurnalo, transportante de domo al domo la tutan repertuaron da lokaj klacxajxoj. Rezulte, oni cxiam salutis kontente lian alvenon. Aldone, la virinoj lin estimis kiel homon de granda scio cxar li jam tralegis la kompletan enhavajxon de pluraj libroj. Ekzemple, li majstre konis la historion de Nov-Anglia sorcxarto verkitan de Kotono Matero. Tiurilate, li rigore kaj forte kredis je la koncerna scienco.
Li estis, efektive, malkutima miksajxo da etkvanta sagxeco kaj simpla kredemo. Lia apetito pri mirindajxoj kaj lia kapablo ilin digesti egale eksterordinaris, pligrandigxinte ambauxe pro lia logxado en tiu sorcxita regiono. Nenia rakonto tro krudis nek tro egis por lia ampleksa naiveco. Ofte placxis al li, je la fino de la instrutago, etendigxi sur la abunda trifolitavolo lauxiranta la rivereton preterfluantan plorete la lernejon kaj tralegi tie la terurajn rakontojn de Multagxulo Matero gxis kiam la kreskanta malhelo nebuligis la presitan pagxon antaux lia rigardo.
Tiam, dum li antauxenvagis apud marcxo, rivereto kaj timiga arbaro, celante atingi la biendomon kie li provizore gastis, sxancelis lian ekcititan imagon cxiu sono de la naturo okazanta je tiu sorcxhoro: la gxemo de la kaprimulgo fontanta el la montetdeklivo; la minaca kriego de la arbobufo anoncanta eventualan sxtormon; la malfelicxiga ululo de la kricxstrigo; aux la subita susurado de birdoj ektimintaj en sia arbusta ripozejo. Ecx la lampiroj, kiuj lumigxis la plej brile en la plej malhelaj lokoj, surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu transflugis kun malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde, giganta stulta koleoptero fusxflugis kontraux lin, la kompatinda estulo pretis adiauxi sian animon, opiniante ke lin trafis sorcxistina magiajxo.
Lia sola rimedo en tiaj momentoj, cxu por nuligi cxiun pensagadon, cxu por forpeli malbonajn spiritojn, estis ekkanti pregxejajn himnojn. Kaj la bonvolaj logxantoj de Dorm-Valeto, sidante vespere antaux siaj cxefpordoj, ofte miregis ekauxdante lian nazalan melodion "en kunligita dolcxeco longe dauxrigata" sxvebantan super fora monteto aux laux krepuska vojo.
Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn vesperojn kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis sxpinante apudfajre kaj vico da pomoj rostigxis sxprucsiblante lauxkamene. Tie li auxskultis iliajn mirindajn rakontojn pri fantomoj kaj koboldoj kaj hantitaj kampoj kaj hantitaj riveretoj kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj cxevaloj kaj precipe pri la senkapa rajdanto aux Galopanta Heso de la Valeto kiel oni foje lin nomadis. Li gxojigis ilin reciproke per siaj anekdotoj pri sorcxarto kaj pri la teruraj auxguroj kaj minacaj sonoj kaj vidajxoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. Li timigis ilin veege kun antauxanoncoj pri kometoj kaj falsteloj kaj la maltrankviliga informo ke la terglobo nepre rotacias, rezulte de kio ili staras duonon de cxiu tago kaposubpiede.
Tamen se tio cxio alportis plezuron al li dum li komfortigxis kompaktakorpe en la kamenangulo de iu cxambro rugxbrilanta pro sia krepitanta lignofajro kaj kie,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.