fagopiro kaj Indiana maizo kaj la hortojn sxargxitajn de rugxa frukto cxirkauxantajn la varman terenaron de Van-Taselo, lia koro sopiris al la frauxlino iun tagon heredonta tiujn posedajxojn. Lia imago plibonigis la ideon, antauxplanante kiel ilin monigi kaj kiel investi tiun monon por grandaj vastajxoj da tero kaj sxindopalacoj en la sovagxejo. Male, lia aktivigxanta fantaziemo jam konkretigis liajn esperojn kaj elmontris al li la florigxantan Katrinon kun plena familio da infanoj, sidantan sursuprajxe de cxarego sxargxita de hejmaj varajxoj dum potoj kaj kaldronoj pendas malsupre. Sin mem li imagis rajdantan bonpasxan cxevalinon sekvatan postkalkane de cxevalido survojigxantan cele al Kentukio, Tenesio aux Nia Cxiela Sinjoro scias kien.
Kiam li eniris la domon finvenkigxis lia koro. Gxi estis unu el tiuj grandspacaj biendomoj havantaj altfirstajn sed malaltdeklivajn tegmentojn, konstruitaj laux stilo transdonita de la unuaj Nederlandaj koloniintoj. La malaltaj elstarantaj aleroj estigis lauxfasadan galerion enfermeblan en malbona vetero. Sub tiu pendis drasxiloj, jungilaro, diversaj kultiviloj kaj retoj por fisxkaptado en la najbara rivero. Benkoj estis konstruitaj laux la galeriaj flankoj por somera uzado, dum granda sxpinrado situanta unuekstremajxe kaj buterigilo trovigxanta aliekstremajxe indikis kiel diversmaniere la logxantaro povis utiligi tiun gravan porcxon.
Ekde tiu laborejo Ikabodo eniris, mirante, la halon konsistigantan la centron de la domego kaj ties cxefan estejon. Cxi-tie vicoj da brilegaj stanalojajxoj, arangxite sur longa telersxranko, blindumis liajn okulojn. En unu angulo staris granda sako da sxpinota lano; en alia, provizo da linajxo-lanajxo jxus teksita. Maizspikoj kaj surfadene sekigitaj pomoj kaj persikoj pendis en gajaj festonoj laux la muroj, intermiksite kun la puco de rugxaj kapsikoj.
Duonaperta pordo povigis lin ekvideti la gastosalonon kie la unglegpiedaj segxoj kaj malhelaj mahagonaj tabloj brilis kiel speguloj. Moreloj kaj gxiaj kunfunkciaj sxovelilo kaj prenilo scintilis de sub sia asparagfilika kovrilo. Falsorangxoj kaj konkoj ornamis la kamenbreton. Super gxi pendis diverskoloraj surfadenaj birdovoj. Grandega strutovo pendis deplafone en la mezo de la cxambro. Tra intence malfermita pordo angula sxranko elmontris abundan trezoron da malnovaj argxentajxoj kaj bonriparitaj fajencoj.
De la momento kiam Ikabodo ekvidis tiun placxegan areon finhaltis lia mensa paco kaj ekfarigxis lia ununura celo la eltrovo de rimedo sin amigi de la senegala Van-Taselo-filino. Por sukcesigi tiun entreprenon tamen li spertis pli da malfacilajxoj ol la hazardo kutime spertigis al Mezepokaj prodoj kiuj plejofte devis batali gigantojn, sorcxistojn, fajrspirajn drakojn kaj ceterajn tiajn facile venkotajn malamikojn, malfermante sian vojon tra nuraj fer-kaj-latunpordegoj kaj diamantosxtonaj muroj gxis la kastela fortikajxo kie enfermigxis la celulino de lia koro: cxion kion li sukcesigis tiel facile kiel viro trancxanta gxiscentre Kristnaskan torton post kio la savita damo senescepte konsentis edzinigxi kun li.
Ikabodo, tute kontrauxe, devis venki la koron de kampara koketulino vaganta en labirinto da kapricoj kaj apetencoj cxiam starigantaj novajn gxenojn kaj malhelpojn. Kaj li devis alfronti armeon da timigaj karno-kaj-sangaj kontrauxstarantoj kaj abundon da kamparaj amkandidatoj atakantaj cxiun enirejon al sxia koro, sin okulkontrolantaj zorge kaj kolere unu la alian, sed pretaj kunligi siajn potencojn kontraux cxiu nova konkursanto.
Inter tiuj la plej imponega estis solidkorpa, brubusxa, ludvola homo nomigxanta Abrahamo, aux, laux la Nederlanda mallongigo, Bromo Van-Brunto, heroo de la cxirkauxanta regiono kiu resonis per raportoj pri liaj atingoj de fortiko kaj kuragxo. Li estis largxsxultra kaj duoble artikita, havis mallongan nigran bukloabundan hararon kaj krudan sed ne malplacxan vizagxon elmontrantan miksajxon da gxojo kaj aroganteco. Pro sia Herkula korpoframo kaj korpomembra potencego li kromnomigxis Bromo Ostaro kaj tiel lin identigis cxiuj.
Li renomis pro siaj grandaj scio kaj lerto pri rajdado, havante tiom da surcxevala rajdkapablo kiel Tataro. Li superis okaze de cxiuj konkursoj kaj kokbataloj. Kun la supereco kiun akiras korpa fortiko en kamparaj komunumoj li arbitraciis en cxiuj disputoj, metante sian cxapelon oblikvangule kaj anoncante siajn decidojn en maniero kaj kun vocxtono permesantaj nenian kontrauxstaron, nenian apelacion. Li pretis cxiam batali aux kaprioli, sed lia karaktero estis pli petola ol malbonvola. Malgraux sia gxenerala krudeco, li posedis cxebaze forton emon al sxerca bonhumuro.
Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis laux lia modelo kaj estrante kiujn li cxirkauxvizitis la regionon, partoprenante en cxiuj kvereloj aux distrigxoj okazantaj en radiuso de multaj mejloj. Kiam la vetero estis malvarma lin eminentigis peltcxapo surmuntita de pavanta vulpovosto. Kiam cxeestantoj de kamparaj kunvenoj vidis tiun bone konatan kreton vagflirtadi malproksimdistance inter aro da agresemaj rajdantoj, senmanke ili atendis disputsxtormon. Foje lia brigado auxdigxis preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo, vokante kaj kriegante, kvazaux Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, auxskultis momenton gxis la forpaso de la hastajxo-rapidajxo kaj tiam deklaris: "Ho! Jen forpasis Bromo Ostaro kaj lia kunularo!" La najbaroj lin konsideris kun miksajxo da miro, admiro kaj bonvolo kaj kiam okazis en la komunumo iu ajn fantazia sxercajxo aux rustika kverelo ili sxancelis la kapon, hipotezante ke gxin kauxzis Bromo Ostaro.
Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis la florigxantan Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj galantajxoj kaj, kvankam lia amindumado iom pripensigis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.