de komencantaj cxasistoj, kun sia lauxta,
plendema noto; kaj la kvivitantaj merloj, flugante en zibelkoloraj
nubajxoj; kaj la orflugilspego, kun siaj karmezina hupo, plenforma
nigra gorgxo kaj belega plumaro; kaj la cedrobirdo kun siaj rugxpintaj
flugiloj kaj flavpinta vosteto kaj sia Hispanaspekta hupcxapo; kaj la
blua garolo, tiu brua dando vestita en palblua jako kaj blankaj
subvestajxoj, kricxante kaj babilante, kapjesante kaj saltante kaj
riverencante, sxajnigante disponi bonajn rilatojn kun cxiu
boskokantanto.
Dum Ikabodo trotetis malhaste lauxvoje, lia rigardo, cxiam sercxante
cxiun simptomon pri gastronomia abundo, kontrolis kun plezuro la
trezorojn de la bela auxtuno. Cxiuflanke li rimarkis vastajn provizojn
da pomoj: iuj pendantaj kun prema ricxeco surarbe; aliaj kunigitaj en
korboj kaj bareloj por la merkato; ceteraj amasigitaj konusforme por la
cidropremilo. Pli fore li ekvidis grandajn kampojn da Indianmaizo, kun
gxiaj orkoloraj spikoj gvatantaj eksteren el siaj foliaraj kovriloj kaj
promesantaj aliigxi en kuketojn kaj rapidpudingojn. Aldone vidigxis,
kusxante submaize, flavaj kukurboj, suprenturnante siajn belajn
rondajn ventrojn sunodirekten kaj antauxanoncante siajn kvalitojn kiel
luksegaj tortoj. Kaj baldaux poste li preterpasis la bonodorajn
fagopirkampojn elsxvebigantajn abelujan aromon kaj dum li rigardis
tiujn, kaptis lian menson dolcxaj antauxbildoj pri delikataj patkukoj,
bone buteritaj, garnitaj de mielo aux melaso far la rafinita kavethava
maneto de Katrino Van-Taselo.
Tiel nutrante sian menson per multaj dolcxaj pensoj kaj "sukeraj
supozoj", li vojagxis lauxflanke de montetaro disponanta pri panorama
vidajxo laux kelkaj el la plej bonaj pejzagxoj de potenca
Hudsono-Rivero. La suno iompostiome radirigis sian vastan diskon
okcidenten. La largxa sino de Tapan-Lago kusxis senmove kaj
vitroaspekte, krom tio ke tie kaj tie milda ondado movigxis kaj
dauxrigis la bluan ombron de la fora monto. Kelkaj sukcenaj nuboj
sxvebis en la cxielo sen ununura aerspiro por ilin antauxenirigi. La
horizonto elmontris belan oran kolorajxon kiu iom post iom
transformigxis en puran pomverdon kiu siavice aliigxis en la malhelan
bluon de la mezcxielo. Oblikva lumradio pauxzis sur la arbaraj firstoj
de la klifegoj superpendantaj kelkajn areojn de la rivero,
plimalheligante la preskaux nigrajn grizon kaj purpuron de iliaj rokaj
muroj. Fordistance lantanta slupo, malsuprenfalante laux la tajdoritmo
dum gxia velo pendis senutile kontrauxmasten kaj la reflektoj de la
cxielo speguligxis en la trankvila akvo, aspektis kiel sxipo pendanta en
la aero.
La tago jam vesperigxis kiam Ikabodo atingis la kastelon de S-ro
Van-Taselo, plenegan je la plej estimataj kaj sukcesintaj homoj de la
apuda regiono. Maljunaj kultivistoj--magra, ledvizagxa
gento--surportantaj hejmfaritajn jakojn kaj pantalonojn, bluajn
sxtrumpojn, grandegajn sxuojn kaj belegajn stanalojajn bukojn. Iliaj
energiaj sxrumpintaj edzinetoj vestitaj en kapformaj krispigitaj cxapoj,
longtaliaj etroboj, hejmkudritaj subjupoj, kun tondiloj kaj
pinglokusenetoj kaj gajaj kalikotaj posxoj pendantaj ekstere.
Plenfiguraj frauxlinoj, preskaux tiel antikvamodaj kiel siaj patrinoj,
krom tie kie pajlocxapelo, altkvalita rubando aux eble blanka frako,
malkasxis simptomojn de urba novigxo. La filoj, surportantaj
mallongajn kvadratrandajn jakojn havantajn longajn vicojn da mirindaj
latunaj butonoj kaj elmontrantaj kapdorsajn harplektajxojn laux la
modo de la epoko, precipe se ili sukcesis akiri tiucelan angilhauxton,
multe estimatan tra la regiono kiel potencan
harnutrilon-kaj-fortikigilon.
Bromo Ostaro tamen estis la heroo de la sceno, alveninte la kunvenon
surdorse de sia plej sxatata rajdbesto, Cxioriskulo, estajxo, same kiel li,
plena je spirito kaj malico, kaj kiun kapablis mastri neniu krom li. Li
famigxis efektive kiel viro preferanta atakemajn bestojn emantajn
efektivigi cxiuspecajn ruzmanovrojn konstante minacantajn la
bonfarton de la rajdanto, cxar li opiniis ke obeema, bonkonduta cxevalo
maltauxgas al verva knabo.
Tre placxus al mi pauxzi cxi-tie por primediti la mondon da cxarmoj
kiu ektrafis la ravitan rigardon de mia heroo kiam li eniris la
gastosalonon de la Van-Tasela domego. Ne tiuj de la aro da plenformaj
junulinoj kun ilia luksa ekspocizio de rugxo kaj blanko sed la malavaraj
cxarmoj de auxtenta Nederlanda kamparsocia tetablo en la ricxega
auxtuna sezono. Tiom da pladoj sxargxitaj de amasoj da diversaj,
preskaux nepriskribeblaj kukoj kiujn scipovas baki nur spertaj
Nederlandaj dommastrinoj! Inkluzivigxis la timiga pastokuko, la pli
afabla oleokuko kaj la krusta kaj dispecigxema tordbulo; sukerkukoj
kaj buterkukoj, zingibrokukoj kaj mielkukoj kaj la tuta kukofamilio.
Apud tiuj elmontrigxis pomtortoj, persiktortoj kaj kukurbtortoj; kaj
aldone trancxajxoj da sxinko kaj bukanita bovajxo; kaj poste teleroj da
bonsaporaj konfititaj prunoj, persikoj, piroj kaj cidonioj; krome, rostitaj
alozo kaj kokinoj; kune kun bovloj da lakto kaj kremo, cxiuj
interarangxite ege hxaose, iom laux la ordo de mia rakontado, dum
meze de tiuj--nia alta Cxielo benu la lokon--staris la tekrucxo,
suprenlevante nubojn de vaporo. Mankas al mi spiro kaj tempo por
pridiskuti tiun bankedon laux gxiaj meritoj kaj mi ege avidas repreni la
evolufadenon de mia rakontado. Felicxe, Ikabodo Gruo ne tiom hastis
kiel sia historiisto kaj li dece traktis cxiun bongustajxon.
Li estis bonvola kaj dankema persono kies koro sxvelis samritme kiel
lia korpo kontentigxis kaj kies spirito vigligxis post bona mangxado
samritme kiel la spiritoj de aliaj viroj post multa drinkado. Krome,
mangxante, li ne povis malkonsenti cxirkauxpasigi sian rigardon kaj
subridi pri la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.