Ekzemple, tiu havis kanajlan
hundon kiun li instruis ploracxi en la plej absurda maniero kaj prezentis
kiel rivalon de Ikabodo pri la arto de psalmokantado.
La afero antauxenevoluis tiumaniere dum kelke da tempo sen rezultigi
materialan efikon en la relativa situacio de la kontrauxstarantaj
potenculoj. En bela auxtuna posttagmezo, Ikabodo, spertante penseman
humoron, sidis regxpoze sur la alta skabelo ekde kiu li kutimis
superrigardi cxiujn eventojn de sia eta literatura imperio. En la mano li
balancis punbastoneton, tiun sceptron de despota potenco. Betula vipilo,
simbolo de justeco, ripozis sur tri najloj malantaux la trono, konstanta
terurajxo por malbonkondutaj lernantoj. Sur la instrutablo antaux li
vidigxis diversaj kontrabandajxoj kaj malpermesataj armiloj
malkovritaj sur la personoj de senokupaj buboj: kiaj duonmangxitaj
pomoj, aerpafiloj, giriloj, musxkagxoj, kaj kompletaj legioj da etaj
paperaj ludkokoj furiozantaj. Versxajne tre lastatempe trudigxis iu
terura prijusteca akto cxar cxiuj liaj lernantoj okupigxis atente pri siaj
libroj aux flustris ruze malantaux ili, samtempe kontrolante kasxrigarde
la majstron. Tial speco de zuma silento regis tra la tuta lerncxambro.
Interrompis la silenton la subita apero de Negro surportanta stupotolajn
jakon kaj pantalonon kaj rondkronan cxapelfragmenton similantan la
cxapon de Merkuro. Sidante surdorse de nekombita, sovagxaspekta, nur
duondresita cxevalido kiun, ne havante kaprimenon, li gvidis pere de
sxnuro, li alvenis klakadante la lernejan pordon kaj transdonis leteron
invitantan Ikabodon partopreni en gxojfesteno aux "peplomdistrajxo"
okazontan tiun vesperon cxe S-ro Van-Taselo. Liverinte sian mesagxon
kun mieno de graveco kaj vortelekto de altkvalito kiujn Negroj emas
elmontri okaze de tiaj etaj misioj, li transiris haste la rivereton kaj
forkuretis lauxvale, sin admirante pro la rango kaj la urgxo de sia tasko.
Nun cxio estis hastado kaj bruado en la jxus antauxe trankvila
lerncxambro. La lernantojn la instruisto rapidigis tra la lecionoj sen
pauxzi por pritrakti sengravajxojn. La lertaj preteratentis senpune
duonon el siaj taskoj. La mallertaj ricevis de tempo al tempo fortan
surpostajxan instigajxon devigantan ilin plirapidigxi aux kuragxigantan
ilin ekkompreni malfacilan vorton. Libroj jxetigxis surplanken sen
surbreta remetigxo. Inkujoj renversigxis, benkoj flankensxovigxis kaj
la tuta lernantaro liberigxis unu horon frue, hastante eksplode eksteren
kiel legio da junaj diabletoj, kriegante kaj bruegante sur la gazono,
gajigite pro sia antauxhora forsendigxo.
La galanta Ikabodo pasigis almenaux suplementan duonhoron pri sia
tualeto, brosante kaj renovigante sian plej bonan kaj verfakte ununuran
kompleton de rustonigra koloro kaj arangxante sian aspekton helpe de
peco de rompita spegulo pendanta surmure en la lerncxambro. Por
ekaperi cxe sia damo laux auxtenta kavalira stilo li prunteprenis
cxevalon de la kultivisto tiam lin gastiganta, kolerema maljuna
Nederlandano nomigxanta Johano Van-Ripero kaj, tiel galante
surseligxinte, survojigxis kvazaux vagkavaliro sercxanta aventurojn.
Sed decas, laux la auxtenta spirito de romantika rakontado, ke mi
transdonu priskribon pri la aspekto kaj la ekipajxo de mia heroo kaj lia
cxevalo.
La besto kiun li surrajdis estis disfalinta plugcxevalo pretervivinta
preskaux cxion krom sia malicemo. Gxi estis marasma kaj dikvilega
kun sxafinkolo kaj martelkapo. Gxiaj rostaj kolhararo kaj vosto estis
implikitaj kaj noditaj je lapoj. Unu okulo perdis sian pupilon kaj havis
koleran, fantoman rigardmanieron. La alia tamen elmontris la briladon
de vera diablo. Tiomalgrauxe gxi estis sendube fajra kaj spirita en sia
bona epoko se ni jugxu laux gxia nomo: Pafilpulvo. Efektive gxi estis
antauxe sxatata rajdcxevalo de sia mastro, la kolerema Van-Ripero, kiu
estis agresema rajdanto kaj impregnumis la beston, povas esti, je iom
de sia propra spirito, cxar, kvankam gxi havis maljunan paneintan
aspekton, kasxigxis en gxi pli da diableco ol en iu ajn juna cxevalo.
Ikabodo estis tauxga figuro por tia besto. Li rajdis kun mallongaj
piedingoj kiuj levis liajn genuojn preskaux al la nivelo de la selpomelo.
Liaj kubutoj elsxovigxis kiel akridkruroj. Li portis sian vipon
perpendikulare en la mano kiel sceptron. Dum lia cxevalo
antauxentrotis, lia brakmovaro multe pensigis pri la batado de flugiloj.
Malgranda lancxapelo sidis sursuprajxe de lia nazo cxar tiel oni rajtus
nomi lian mallargxan, striaspektan frunton. La basko de lia nigra jako
preskaux atingis flirtante la voston de la cxevalo. Tiel aspektis Ikabodo
kaj lia rajdbesto kiam ili eliris trenmarsxante la barilpordon de Johano
Van-Ripero: aperajxo nepre malkutime renkontata dum plena taglumo.
Estis bela auxtuna tago, kiel mi jam diris. La cxielo estis klara kaj
trankvila kaj la naturo surportis tiun ricxan oran livreon kiun ni
kunligas cxiam al la koncepto de abundo. La arbaroj vestigxis en sobraj
brunoj kaj flavoj dum kelkajn pli malfortajn arbojn la frostoj jam
vundetis, ilin farbinte per brilegaj orangxaj, purpuraj kaj skarlataj
koloroj. Glisantaj vicoj da sovagxaj anasoj komencis aperi altnivele en
la cxielo. La bojo de la sciuro auxdigxis elirante la fag- kaj
hikoriboskojn kaj de tempo al tempo la pensema fajfo de la koturno
sonis en la najbara stoplejo.
La birdoj gxuis siajn adiauxbankedojn. En la abundo de sia festado ili
flugetis, pepante kaj kapriolante, interarbuste, interarbe, kapricaj pro la
kvanto kaj la diverseco ilin cxirkauxantaj. Vidigxis la honesta virturdo,
la plej sxatata predajxo
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.