eblo povi ekestri iun tagon tiun tutan scenon de preskaux
neimageblaj lukso kaj ricxeco. Tiam li pensis kiel rapide li sin forturnos
disde la malnova lerndomo, klakigos la fingrojn antaux la vizagxo de
Johano Van-Ripero kaj cxiu cetera avara patrono, kaj eksterdomigos
piedbate cxiun vagabondan pedagogon kuragxintan lin nomi kamarado.
Multagxulo Baltuso Van-Taselo cxirkauxvagadis inter siaj gastoj kun la
vizagxo dilatita pro kontentigxo kaj bonhumoro, same ronda kaj gaja
kiel rikoltsezona luno. Liaj gastamaj atentajxoj estis mallongdauxraj
sed signifoplenaj, konsistante el manpremoj, sxultrobatetoj, lauxtaj
ekridoj kaj urgxaj invitoj: "Ekmangxu! Vin provizu!"
Kaj nun la sono de la muziko eliranta la komuncxambron aux halon
alvokis cxiujn al la balo. La muzikanto estis maljuna grizhara Negro
kiu jam de pli ol duonjarcento rolis kiel migra orkestro de la regiono.
Lia muzikilo estis preskaux tiel malnova kaj eluzita kiel li mem. La plej
grandan parton de la tempo li surskrapis du-tri kordojn, akompanante
cxiun arcxmovon kun samtempa kapmovo, antauxenklinigxante
preskaux gxistere kaj piedbatante cxiun fojon kiam alvenis danci nova
paro.
Ikabodo fieris tiom pri sia danckapablo kiel pri siaj kantotalentoj.
Nenia korpomembro, nenia karnofibro senokupis cxe li. Vidinte lian
malkompakte muntitan korpoframon en plena movigxado, klakade
rondirantan en la cxambro, vi supozintus ke Sankta Vito mem, tiu
benita patrono pri dancado, surscenejigxas proprapersone antaux vi. Li
estis admirata de cxiuj Negroj de la bieno kaj la cxirkauxanta
komunumo kiuj, kunigxinte, cxiuagxaj, cxiudimensiaj, konsistigis
piramidajxojn da brilaj Nigraj vizagxoj, starante amase cxe cxiu pordo
kaj fenestro, spektadante kun ravo la scenon, rulante siajn blankajn
okulglobojn, elmontrante de orelo al orelo largxe ridetantajn vicojn da
eburkoloraj dentoj.
Kiel la buboskurgxanto povus konduti alie ol vigle kaj gxoje? La
mastrino de lia koro estis lia kundancantino kaj ridetis afable responde
al liaj amaj okulumadoj. Dume, Bromo Ostaro, ege frapite de amo kaj
envio, sidis sole kaj pauxte en fora cxambroangulo.
Kiam la dancado finigxis, Ikabodo aliris interparoli kun ensemblo da
sagxuloj sidantaj kaj fumantaj kun maljuna Van-Taselo cxe unu
ekstremajxo de la galerio kie ili klacxadis pri antauxaj tempoj kaj
rakontis longajn anekdotojn pri la milito.
La regiono, en la tempo pri kiu mi parolas, estis unu el tiuj bonfavoritaj
lokoj en kiuj kronikoj kaj heroaj viroj abundas. La Brita-Usona
batallinio etendigxis proksime al gxi dum la milito. Gxi rolis tial kiel
prirabejo kiun infestis rifugxintoj, gerilistoj kaj cxiuj specoj de limlinia
kavalireco. Nun forpasis, kvankam apenaux, suficxe da tempo por
povigi cxiun rakontanton ornami sian rakonton per kelkaj belaj fikcioj
kaj, pro la malprecizo de siaj memorajxoj, sin heroigi en cxiu rakontata
bravajxo.
Estis la rakonto pri Dofuo Martlingo, grandkorpa, blubarba
Nederlandano preskaux kaptinta Britan fregaton kun malnova
nauxfunta ferkanono pafanta ekde kotbarikado, krom tio ke je la sesa
salvo la armilo eksplodis. Kaj estis la maljuna sinjoro--li restu anonima
estinte gxentilhomo tro ricxa por ke mi nomu lin nur rapidvorte--kiu,
dum la batalo de Blanka-Ebenajxaro, estante bonega defendomajstro,
deturnis musketkuglon per eta glavo. Laux lia raporto la kuglo
cxirkauxzumis la klingon kaj forkarambolis de sur la mansxirmilo kaj li
pretis certigi la raporton cxiumomente, elmontronte la glavon kun ties
iom fleksita sxirmilo. Estis pluraj ceteraj, egalvalore estimigxintaj sur
la batalkampo, neniu el kiuj maldubis pri la gravo de sia propra agado
kaj la influo kiun tiu estigis sur la finan venkon.
Sed cxiuj tiuj neniel gravis kompare al la pli sukcesaj legendoj pri
fantomoj kaj aperajxoj. La komunumo ricxas je tiaj legendaj trezoroj.
Lokaj fabloj kaj supersticxoj pli bone prosperas en tiuj izolitaj, de longe
enlogxataj retirigxejoj sed nun tretas ilin subpiede la nomadega
homamaso aktuale konsistiganta la logxantaron de la plej multnombraj
el niaj kamparejoj. Krome, fantomoj spertas nenian kuragxigon en la
plejparto el niaj vilagxoj cxar ili apenaux gxuas la tempon finsperti sian
unuan dormeton kaj sin renversi en siaj tomboj antaux ol iliaj
travivintaj amikoj jam forlasas la najbarejon. Tial kiam ili eltombigxas
nokte por cxirkauxpromeni, restas al ili neniaj viziteblaj konatoj. Jen
sendube la kialo pro kiu ni nur malofte auxdas pri fantomoj escepte
kiam temas pri niaj de longe enlogxataj Nederlandaj komunumoj.
La tuja kauxzo tamen--la ofteco de supernaturaj rakontoj en tiuj
lokoj--atribueblas sendube al la proksimeco de Dorm-Valeto.
Kontagxon alportis la aero mem elblovanta tiun hantejon. Gxi elspiris
etoson de revoj kaj fantazioj infektantan la tutan landon. Pluraj
Dorm-Valetanoj partoprenis en la cxe-Van-Tasela festo kaj, kiel kutime,
disrakontis siajn sovagxajn kaj mirindajn legendojn. Multaj mornaj
historietoj raportigxis pri funebraj procesioj, okazintaj kun malgajaj
ploregoj kaj plendoj proksime al la arbego, ankoraux staranta en la
najbarejo, kie la bedauxrinda Majoro Andreo punmortis. Ankaux iom
menciigxis la virino vestita en blanko kiu hantis la senluman ravineton
cxe Korak-Rokego kaj ofte auxdigxis kriegante en antauxsxtormaj
vintronoktoj, pereinte tie en la negxo. Plejparte tamen temis kutime en
la rakontoj pri la plej sxatata fantomo de Dorm-Valeto, la senkapa
rajdanto, kiu auxdigxis plurajn fojojn tre lastatempe, patrolante la
kamparon kaj, lauxraporte, sxnurante sian cxevalon cxiunokte inter
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.