najbaroj lin konsideris kun
miksajxo da miro, admiro kaj bonvolo kaj kiam okazis en la
komunumo iu ajn fantazia sxercajxo aux rustika kverelo ili sxancelis la
kapon, hipotezante ke gxin kauxzis Bromo Ostaro.
Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis la florigxantan
Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj galantajxoj kaj, kvankam lia
amindumado iom pripensigis karesojn kaj ammanovrojn de urso,
lauxoniflustre la knabino ne nepre emfaze malkuragxigis liajn esperojn.
Verfakte estas ke lia amkampanjo efektivigis auxtomate la retirigxon de
rivalaj kandidatoj sentantaj nenian deziron kontrauxbatali amoreman
leonon. Rezulte, kiam la cxevalo de Bromo vidigxis starante
dimancxvespere antaux la domo de Van-Taselo, sxnurligite al la tiea
barilo, preterpasantoj certis ke la mastro de la besto sidas en la doma
enajxo, amindumante aux "amscintilante", kiel kromnomigxis tia
entrepreno, kaj cxiuj ceteraj kandidatoj preterpasis senespere la lokon,
preferante militi sur ceteraj batalkampoj.
Tia estis la imponega rivalo kun kiu Ikabodo Gruo devis lukti kaj,
cxion konsiderante, pli forta viro ol li retirigxintus el la konkurso dum
malesperintus pli sagxa viro. Li disponis en sia karaktero tamen pri
miksajxo da fleksebleco kaj persistado. Forme kaj spirite li iom similis
"saltojocxjon", tiun flekseblan grimpoplanton kiun oni ofte utiligas kiel
irbastonon; cedema, tamen malmola, kvankam li klinigxis, neniam li
rompigxis; kaj kvankam li kurbigxis sub la plej malforta premo, ekde
kiam gxi forlevigxis, sammomente li ekvertikaligxis kaj ree portis la
kapon tiel alte kiel iam ajn antauxe.
Eniri la batalarenon malkasxe kontraux la rivalo estintus ega
malsagxeco, cxar Bromo, same kiel tiu fajra amanto Ahxilo, ne estis
viro malhelpota pri siaj amentreprenoj. Tial Ikabodo efektivigis siajn
manovrojn en trankvila kaj milde kamuflita maniero. Sub la sxirmo de
sia funkcio kiel kantomajstro, li vizitis la biendomon ofte. Certe, li
devis timi nenian sintrudan intervenon flanke de la gepatroj, kiuj tiel
ofte estigxas obstakloj sur la vojo de amantoj. Balto Van-Taselo estis
facila dorlotema persono. Li amis sian filinon pli kare ol sian pipon kaj,
kiel bonsenca viro kaj bonkora patro, permesis ke sxi kondutu lauxvole
en cxiu agadkampo.
Aldone lia rimarkinda edzineto cxiam suficxe okupigxis prizorgante
sian domon kaj siajn kortobirdojn. Laux sxia sagxa deklaro, anasoj kaj
anseroj estas stultaj estajxoj kiujn oni devas zorge priatenti; knabinoj
tamen kapablas sin prizorgi proprapersone. Tial dum la aktiva
dommastrino okupigxis tra la tuta domo, aux utiligis la sxpinradon cxe
unu ekstremajxo de la verando, la honesta Balto sidis cxe la kontrauxa
ekstremajxo, fumante sian pipon, spektadante la sukcesojn de la ligna
soldato kiu, armite cxiumane de glavo, batalis kuragxe la venton sur la
bestodoma tegmento. Samtempe, Ikabodo amindumis la filinon apud la
rojo sub la granda ulmo, aux cxirkauxpromenigis sxin en la krepuska
lumo, tiu horo tiel helpa al la elokventeco de amantoj.
Mi ne pretendas scii kiel oni amindumas kaj venkas virinajn korojn.
Miaopinie ili estas ekde cxiam studobjektoj de enigmo kaj admiro.
Kelkaj havas sxajne ununuran atakeblan flankon aux atingopordon.
Aliaj havas mil alvenvojojn kaj kapteblas en mil malsamaj manieroj.
Gajni la unuajn estas granda triumfo de lerteco. Estas ankoraux pli
granda pruvo de generaleco gajni kaj dauxre reteni la lastajn, cxar viro
devas protekti la fortreson batalkoste cxe cxiu pordo kaj cxiu fenestro.
Tiu kiu gajnas mil ordinarajn korojn rajtas tial iom famigxi. Tiu tamen
kiu gajnas kaj ade regas senrivale la koron de koketulino estas auxtenta
heroo. Tia ne estis, certe, la kazo de la imponega Bromo Ostaro kaj
ekde tiam kiam Ikabodo Gruo komencis efektivigi iomajn progresojn la
avantagxoj de tiu antauxa versxajne malpligrandigxis. La cxevalo de
Bromo ne plu vidigxis starante antaux la Van-Tasela domo en
dimancxaj vesperoj kaj letala kverelado estigxis inter li kaj la
lernejestro de Dorm-Valeto.
Bromo, kies karaktero ampleksis iomon da kruda kavalireco,
bonvolintus solvi la problemon per aperta militado, kontrauxstarante
aliajn pretendojn pri la damo laux la modo de tiuj ege koncizaj kaj ege
simplaj logikistoj de antikvaj epokoj, la vagkavaliroj: per
vir-kontraux-vira kombato. Sed Ikabodo tro konsciis pri la supera
potenco de sia kontrauxstaranto por konsenti eniri la batalarenon kun
tiu. Li jam subauxdis fanfaronadon de Bromo laux kiu tiu "refaldos la
lernejestron kaj deponos lin sur breton de lia propra lernejo" kaj li estis
tro singarda por estigi al tiu la okazon.
Estis en tiu obstine paca sistemo iu ege provoka. Restis al Bromo nenia
alternativo krom ekutiligi la provizojn da rustika sxercado pri kiuj li
disponis kaj okazigi krudajn trompludojn kontraux sia rivalo. Tial
Ikabodo farigxis viktimo de kaprica persekutadkampanjo entreprenita
de Bromo kaj lia aro da krudaj kunrajdantoj. Ili cxagrenadis lian gxis
nun pacan estrejon. Ili sxtopis la fumtubon kaj tiamaniere fumpelis la
klientojn de la kantolernejo. Ili enrompigxis la lernejon dumnokte,
malgraux gxiaj imponegaj fiksfermajxoj (pordo-vimentigoj kaj
fenestropalisoj) kaj tohuva-bohuigis cxion, rezulte de kio la
kompatinda lernejestro komencis opinii ke cxiuj sorcxistinoj de la
lando tie kunvenis. Sed ecx pli gxenis lin tio ke Bromo elprofitis cxiun
oportunon lin ridindigi antaux lia damo.
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.