surportantan kolcxenon da
saporaj kolbasoj. Kaj ecx brilkolora kantokoko mem dissternigxis
surdorse en apudtelero kun ungegoj suprenlevitaj, kvazaux petante tiun
kompaton kiun dumvive gxia kavalireca spirito disdegnis.
Dum, ravite, Ikabodo imagis cxion tion, kaj dum li vojagxigis sian
verdokulegan rigardon trans la dikajn pasxtejojn, la ricxajn
kultivkampojn de tritiko, sekalo, fagopiro kaj Indiana maizo kaj la
hortojn sxargxitajn de rugxa frukto cxirkauxantajn la varman terenaron
de Van-Taselo, lia koro sopiris al la frauxlino iun tagon heredonta tiujn
posedajxojn. Lia imago plibonigis la ideon, antauxplanante kiel ilin
monigi kaj kiel investi tiun monon por grandaj vastajxoj da tero kaj
sxindopalacoj en la sovagxejo. Male, lia aktivigxanta fantaziemo jam
konkretigis liajn esperojn kaj elmontris al li la florigxantan Katrinon
kun plena familio da infanoj, sidantan sursuprajxe de cxarego sxargxita
de hejmaj varajxoj dum potoj kaj kaldronoj pendas malsupre. Sin mem
li imagis rajdantan bonpasxan cxevalinon sekvatan postkalkane de
cxevalido survojigxantan cele al Kentukio, Tenesio aux Nia Cxiela
Sinjoro scias kien.
Kiam li eniris la domon finvenkigxis lia koro. Gxi estis unu el tiuj
grandspacaj biendomoj havantaj altfirstajn sed malaltdeklivajn
tegmentojn, konstruitaj laux stilo transdonita de la unuaj Nederlandaj
koloniintoj. La malaltaj elstarantaj aleroj estigis lauxfasadan galerion
enfermeblan en malbona vetero. Sub tiu pendis drasxiloj, jungilaro,
diversaj kultiviloj kaj retoj por fisxkaptado en la najbara rivero. Benkoj
estis konstruitaj laux la galeriaj flankoj por somera uzado, dum granda
sxpinrado situanta unuekstremajxe kaj buterigilo trovigxanta
aliekstremajxe indikis kiel diversmaniere la logxantaro povis utiligi
tiun gravan porcxon.
Ekde tiu laborejo Ikabodo eniris, mirante, la halon konsistigantan la
centron de la domego kaj ties cxefan estejon. Cxi-tie vicoj da brilegaj
stanalojajxoj, arangxite sur longa telersxranko, blindumis liajn okulojn.
En unu angulo staris granda sako da sxpinota lano; en alia, provizo da
linajxo-lanajxo jxus teksita. Maizspikoj kaj surfadene sekigitaj pomoj
kaj persikoj pendis en gajaj festonoj laux la muroj, intermiksite kun la
puco de rugxaj kapsikoj.
Duonaperta pordo povigis lin ekvideti la gastosalonon kie la
unglegpiedaj segxoj kaj malhelaj mahagonaj tabloj brilis kiel speguloj.
Moreloj kaj gxiaj kunfunkciaj sxovelilo kaj prenilo scintilis de sub sia
asparagfilika kovrilo. Falsorangxoj kaj konkoj ornamis la kamenbreton.
Super gxi pendis diverskoloraj surfadenaj birdovoj. Grandega strutovo
pendis deplafone en la mezo de la cxambro. Tra intence malfermita
pordo angula sxranko elmontris abundan trezoron da malnovaj
argxentajxoj kaj bonriparitaj fajencoj.
De la momento kiam Ikabodo ekvidis tiun placxegan areon finhaltis lia
mensa paco kaj ekfarigxis lia ununura celo la eltrovo de rimedo sin
amigi de la senegala Van-Taselo-filino. Por sukcesigi tiun entreprenon
tamen li spertis pli da malfacilajxoj ol la hazardo kutime spertigis al
Mezepokaj prodoj kiuj plejofte devis batali gigantojn, sorcxistojn,
fajrspirajn drakojn kaj ceterajn tiajn facile venkotajn malamikojn,
malfermante sian vojon tra nuraj fer-kaj-latunpordegoj kaj
diamantosxtonaj muroj gxis la kastela fortikajxo kie enfermigxis la
celulino de lia koro: cxion kion li sukcesigis tiel facile kiel viro
trancxanta gxiscentre Kristnaskan torton post kio la savita damo
senescepte konsentis edzinigxi kun li.
Ikabodo, tute kontrauxe, devis venki la koron de kampara koketulino
vaganta en labirinto da kapricoj kaj apetencoj cxiam starigantaj novajn
gxenojn kaj malhelpojn. Kaj li devis alfronti armeon da timigaj
karno-kaj-sangaj kontrauxstarantoj kaj abundon da kamparaj
amkandidatoj atakantaj cxiun enirejon al sxia koro, sin okulkontrolantaj
zorge kaj kolere unu la alian, sed pretaj kunligi siajn potencojn
kontraux cxiu nova konkursanto.
Inter tiuj la plej imponega estis solidkorpa, brubusxa, ludvola homo
nomigxanta Abrahamo, aux, laux la Nederlanda mallongigo, Bromo
Van-Brunto, heroo de la cxirkauxanta regiono kiu resonis per raportoj
pri liaj atingoj de fortiko kaj kuragxo. Li estis largxsxultra kaj duoble
artikita, havis mallongan nigran bukloabundan hararon kaj krudan sed
ne malplacxan vizagxon elmontrantan miksajxon da gxojo kaj
aroganteco. Pro sia Herkula korpoframo kaj korpomembra potencego li
kromnomigxis Bromo Ostaro kaj tiel lin identigis cxiuj.
Li renomis pro siaj grandaj scio kaj lerto pri rajdado, havante tiom da
surcxevala rajdkapablo kiel Tataro. Li superis okaze de cxiuj konkursoj
kaj kokbataloj. Kun la supereco kiun akiras korpa fortiko en kamparaj
komunumoj li arbitraciis en cxiuj disputoj, metante sian cxapelon
oblikvangule kaj anoncante siajn decidojn en maniero kaj kun vocxtono
permesantaj nenian kontrauxstaron, nenian apelacion. Li pretis cxiam
batali aux kaprioli, sed lia karaktero estis pli petola ol malbonvola.
Malgraux sia gxenerala krudeco, li posedis cxebaze forton emon al
sxerca bonhumuro.
Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis laux lia modelo kaj
estrante kiujn li cxirkauxvizitis la regionon, partoprenante en cxiuj
kvereloj aux distrigxoj okazantaj en radiuso de multaj mejloj. Kiam la
vetero estis malvarma lin eminentigis peltcxapo surmuntita de pavanta
vulpovosto. Kiam cxeestantoj de kamparaj kunvenoj vidis tiun bone
konatan kreton vagflirtadi malproksimdistance inter aro da agresemaj
rajdantoj, senmanke ili atendis disputsxtormon. Foje lia brigado
auxdigxis preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo,
vokante kaj kriegante, kvazaux Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la
maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, auxskultis momenton
gxis la forpaso de la hastajxo-rapidajxo kaj tiam deklaris: "Ho! Jen
forpasis Bromo Ostaro kaj lia kunularo!" La
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.