La Legendo de Dorm-Valeto | Page 2

Washington Irving
viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur cxe la
denaskaj logxantoj de la valeto. Senkonscie gxin ensorbas ankaux cxiu
novalveninta valano logxinta tie dum iom da tempo. Kiom ajn
viglamensaj ili estis antaux ol eniri tiun dormlandon, ili ne rezistas
enspiri baldauxete la sorcxan influon de la aero kaj komencas fantazii:
sperti songxojn, vidi aperajxojn.
Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta lauxdo cxar estas jenloke,
en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj valoj dise ensinigitaj en la
granda Nov-Jork-Sxtato ke ade sensxangxigxas logxantaro, moroj kaj
kutimoj, dum preterkuregas ilin senatente la torentego da migrado kaj
plibonigxo estiganta tiel sencxesajn sxangxojn en aliaj regionoj de tiu
senripoza lando. Ili samas kiel tiuj etaj trankvilaj akvoposxajxoj
apudlimigantaj rapidan rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron aux
aerglobeton flosadi trankvile cxeankre aux rotacii hezite en sia eta

havenajxo nepre malatentan pri la hastego de la pasanta fluo. Kvankam
nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi subpromenadis la pigrajn
ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskaux certas povi renkonti la samajn
arbojn kaj la samajn familiojn vivantajn ankoraux hodiaux en vegeta
lantado en ties protektata sino.
En tiu kromloko de la naturo logxis en malnova periodo de la Usona
historio, tio estas, antaux cxirkaux tridek jaroj, estimata estulo
nomigxanta Ikabodo Gruo kiu gastis, aux, laux sia vorto, "lantis" en
Dorm-Valeto cele al instrui la infanojn de la komunumo. Li naskigxis
en Konektikuto, sxtato provizanta Usonon per pioniroj ne nur por la
arbaro sed ankaux por la mensaro kaj dissendanta cxiujare armeojn da
sovagxejlimaj arbaristoj kaj kamparaj lernejestroj.
La familinomo Gruo ne maltauxgis al lia persono. Li ege altis sed ege
magris, havante mallargxajn sxultrojn, longajn brakojn kaj krurojn,
manojn preterpendantajn lauxsxajne je tuta mejlo liajn manikojn,
piedojn kapablajn funkcii kiel sxoveliloj, kaj tutan framon ege
malstrecxe muntitan. La kapon li havis malgrandan kaj platan suprajxe
kun gigantaj oreloj; grandaj, verdaj, vitraj okuloj; kaj longa
galinagnazo aspektanta kiel ventoflago sidanta sur lia spindelkolo por
indiki la blovdirekton de la vento. Vidante lin lauxpasxegi
montetfirston en venta tago, dum liaj vestajxoj pufigxis kaj flirtis
cxirkaux li, oni povintus erare lin identigi kiel malsategdion surteren
malsuprenvenintan aux cxifonan birdotimigilon elfugxintan
maizkampon.
Lia lernejo estis malalta unucxambrega konstruajxo krude muntita el
sxtipoj. La fenestroj estis duone vitritaj, duone riparitaj per apartaj
folioj el malnovaj lernlibroj. Dum liberaj horoj genie sekurigis la
lernejon fleksebla brancxeto tordita cxirkaux la pordomanilon kaj
palisoj starigitaj kontraux la fenestrosxutrojn. Tial, kvankam sxtelisto
povus ege facile eniri la ejon, iom gxene estus gxin eliri: ideo kiun la
arkitekto, Josto Van-Hauxteno, prunteprenis sendube de la modelo de
la mistera angilkaptilo.
La lernejo staris en iom soleca tamen placxa loko cxebaze mem de
arbara monteto proksime al fluanta rojo kaj sub la brancxoj de giganta

betulo kreskanta cxe unu ekstremajxo. De tie oni povis auxdi en
dormiga somertago la mallauxtan murmuradon de lernantaj vocxoj,
recitantaj lecionojn, iom zumantaj kiel abeloj en abelujo, interrompataj
de tempo al tempo far la auxtoritata vocxo de la majstro, parolanta en
minaca aux postula tono: aux, lauxhazarde, far la timiga sono de
betulbrancxa vipo dum li urgxe antauxenirigis malfruan lantinton laux
la flora vojo de lernado. Verdire, li estis konscienca viro kaj cxiam
priatentis la oran maksimon: "Maluzu la vergon, miskonduku la
infanon!" La lernantoj de Ikabodo Gruo ne miskondukigxis.
Mi ne deziras pensigi tamen ke li nombrigxis inter tiuj kruelaj lernejaj
potenculoj kiuj gxuas dolorigi siajn subulojn. Tute kontrauxe, li
disdonis justecon prudente, ne rigore, forigante la sxargxon de sur la
dorsoj de la malfortaj, gxin remetante sur tiujn de la fortaj. La etan
duonkreskintan adoleskanton ekspasmantan je la unua movo de la
vergo li preterpasis indulge. La postulojn de la justeco li plenumis
trudante duoblan punon al iu malgranda, malbonkonduta, malbonsenca,
largxbaska, Nederlanda bubo kiu subverge pauxtis kaj pufigxis kaj
obstinigxis kaj malafabligxis. Cxion tion li nomis "plenumi sian devon
al la gepatroj" kaj neniam li estigis punon sen postaldoni la promeson
tiel konsolan al la dolorigxanta bubo, ke "li memoros gxin kaj dankos
lin pro gxi gxis en la plej longa tago de sia vivo".
Kiam finigxis la lerntago li ecx kunuligxis kaj kunludantigxis kun la
plej grandaj knaboj kaj en festotagaj posttagmezoj hejmenrevenigis
konvoje kelkajn el la pli malgrandaj havantaj hazarde belajn fratinojn
aux dommastrinajn patrinojn admiratajn pro ilia altkvalita kuirarto.
Efektive, endis al li ade bonrilatigxi kun la lernantoj. Tiom
malmultkvantis la salajro kiun la lernejo pagis al li ke gxi apenaux
suficxintus lin provizi per cxiutaga pano cxar li estis avidega
mangxanto kaj, kvankam maldika, disponis la sveligxkapablon de
anakondo. Felicxe, laux la kampara kutimo de tiu regiono, la gepatroj
de liaj lernantoj lin parte vivtenis, gastigante lin cxe siaj farmbienoj.
Cxe tiuj li logxis sinsekve laux posemajna vicoritmo. Tial li
cxirkauxvizitis la tutan komunumon, kunportante cxiujn surterajn
posedajxojn en katuna naztukego.

Por ke cxio tio ne supersxargxu la subtenkapablon de liaj
kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn kostojn kiel
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 17
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.