gxuis nenian ekvidon pri la luno aux la steloj--nek okazis iu ajn ekbrilo de fulmo. Sed la subaj surfacoj de la enormaj kunamasoj de agitita vaporo, aldone al cxiuj surteraj objektoj nin proksime cxirkauxantaj, ardis en la kontrauxnatura lumo de malklare scintila kaj klare videbla gasa elspirajxo kiu cxirkauxpendis kaj vualis la domegon.
"Vi malrigardu--vi nepre malrigardu tion!" mi diris, tremegante, al Usxero, dum mi lin kondukis, kun delikata perforto, de la fenestro gxis segxo. "Cxi tiuj aperajxoj, kiuj vin konsternas, estas nur ne malkutimaj elektraj fenomenoj--aux povas esti ke ilia makabra naskigxo fontas el la fetora miasmo de la lageto. Ni fermu tiun klapon; la aero estas malvarmiga kaj minacas vian korpon. Jen estas unu el viaj plej sxatataj aventurromanoj. Mi legu kaj vi auxskultu; kaj tiel kune ni forpasigu cxi tiun teruran nokton."
La antikva volumo enmanigita de mi estis Freneza Rendevuo de Kavaliro Lanceloto Kaningo; sed pli por maltauxga sxerco ol por serioza aserto mi nomis gxin plej sxatata libro de Usxero; cxar, efektive, gxia maldeca kaj senimaga longeco enhavis malmulton povantan interesi la altan kaj spiritan idealecon de mia amiko. Gxi estis tamen la sola cxemana libro; kaj mi nutris svagan esperon ke en la ekstremismo mem de la malsagxajxo kiun mi deziris legi (cxar la historio de mensaj malsanoj plenas je similaj anomalioj) trovos malstrecxigxon la ekscitigxo nun agitanta la hipokondriulon. Se mi kuragxintus taksi la situacion, efektive, laux la freneza trostrecxita mieno de entuziasmo kun kiu li auxskultis, aux sxajnigis auxskulti, la vortojn de la rakonto, eble mi rajtintus min gratuli pri la sukceso de mia procedo.
Mi alvenintis tiun bone konatan parton de la rakonto kie Etelredo, heroo de la Rendevuo, malsukcesinte peti pacan eniron en la logxejon de la ermito, entreprenas eniri perforte. Cxi tie, oni memoru, la rakonto tekstas jene:
"Kaj Etelredo, kiu havis nature kuragxan koron kaj kiu estis nun des pli forta pro la potenco de la vino kiun li trinkintis, ne plu prokrastis alparoli la ermiton, kiu havis, verdire, obstinan kaj malican karakteron, sed, sentante la pluvon sur siajn sxultrojn, kaj timante pligrandigxon de la sxtormo, levis senhezite sian klabon, kaj, per batoj, rapide faris malfermajxon por sia gantita mano en la lignajxoj de la pordo; kaj nun tirante fortege, li tiel fendis kaj frakasis kaj disigis cxion ke la bruo de la seka kaj kavsona ligno forsendis ehxoan alarmsignalon en la tutan arbaron."
Je la fino de tiu frazo mi eksaltetis kaj, dum momento, pauxzis; cxar sxajnis al mi (kvankam tujege mi konkludis ke mia ekscitita fantazio min trompis)--sxajnis al mi ke, el iu forega parto de la domego atingis, malklare, miajn orelojn, io povanta esti, en sia preciza simileco de karaktero, la ehxado (tamen sufokita kaj mallauxta, kompreneble) de la krak- kaj frakassonoj mem kiujn Kavaliro Lanceloto tiom zorgadetale priskribis. Estis, sendube, nur la koincido kiu fikstenis mian atenton; cxar, inter la klakado de la fenestroklapoj kaj la kutimaj kunmiksitaj bruoj de la ade plifortigxanta sxtormo, la sono enhavis en si mem nenion, certe, rajtantan min interesi aux perturbi. Mi dauxrigis la rakonton:
"Sed la brava cxampiono Etelredo, nun trairinte la pordon, ege kolerigxis kaj mistifikigxis perceptante nenian signon pri la malica ermito; sed, anstatauxe, renkontante drakon de skvama kaj granddimensia aspekto kaj fajra lango, sidantan en gardpozo antaux palaco de oro, kun planko de argxento; kaj sur la muro pendis sxildo de brila latuno surportanta tiun surskribon:
Konkerinto estas kiu cxi-tien eniras; Gajnos la sxildon kiu pereigos la drakon;
kaj Etelredo levis la klabon kaj frapis la kapon de la drako, kiu falis antaux li, kaj liveris sian pestan spiradon kun sxirkriego tiel terura kaj rauxka, kaj krome tiel penetranta, ke Etelredo sentis la deziron manfermi la orelojn kontraux ties timigega bruo, kies ekvivalento neniam antauxe auxdigxis."
Cxi tie denove mi pauxzis abrupte, kaj spertis nun senton de sovagxa mirego--cxar nepre maleblis dubi, en la nuna kazo, ke efektive mi auxdis (kvankam el kiu direkto gxi fontis mi malsukcesis diri) mallauxtan kaj sxajne foran, tamen rauxkan, dauxran kaj preterkutiman kri- aux gratsonon--la nepran ekvivalenton de tio kion mia imago jam naskigis por la kontrauxnatura kriego de la drako tia kian priskribis la rakontisto.
Premite, kiel mi ja estis, je la okazo de la dua kaj eksterordinarega koincido, far mil kontrauxstarantaj sensacoj, en kiuj superis miro kaj terurego, mi retenis tamen suficxan spiritopretecon por eviti eksciti, per iu ajn komento, la sentivan nervozecon de mia kunestanto. Mi nepre malcertis cxu li rimarkis la koncernajn sonojn; kvankam, efektive, dum la lastaj kelkaj minutoj okazis stranga sxangxigxo en lia konduto. De pozicio alfrontinta la mian, iom post iom li cxirkauxmovis sian segxon gxis gxin postenigi en alfrontado al la cxambropordo; tial mi gxuis nur duonvidon pri liaj trajtoj kvankam mi konsciis ke liaj lipoj tremetas, kvazaux en neauxdebla murmurado. Lia kapo falintis sur sian bruston--sed mi certis ke li ne estas en la dormo, pro la largxa kaj
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.