La Falo de Usxero-Domo | Page 6

Edgar Allan Poe
gxi movigxis sur siaj cxarniroj.
Subenmetinte nian malgxojigan sxargxon sur stablojn en tiu regiono de hororo, ni iom flankenturnis la ankoraux malsxrauxbitan kovrilon de la cxerko kaj rigardis la vizagxon de la enlogxanto. Rimarkinda simileco inter frato kaj fratino nun je la unua fojo altiris mian atenton; kaj Usxero, diveninte eble miajn pensojn, elmurmuris kelkajn vortojn informantajn ke la mortinto kaj li estis gegxemeloj kaj ke cxiam ekzistis inter ili simpatioj de apenaux komprenebla karaktero. Niaj rigardoj restis tamen malmultlonge sur la virino--cxar maleblis sxin rigardi senmire. La malsano tiel entombiginta sxin en la pleneco de la juneco, postlasis, kiel ofte okazas en cxiuj malsanoj de ege katalepsia karaktero, la similajxon de pala rugxigxo sur la brusto kaj la vizagxo, kaj sur la lipoj tiun suspektinde lantan rideton kiu estas tiel terura en la morto. Ni remetis kaj sxrauxbfiksis la kovrilon kaj, sxlosinte la feran pordegon, sekvis nian vojon, penadege, gxis la apenaux malpli malgajajn cxambrarojn de la supra parto de la domo.
Kaj nun, post kelkaj tagoj de amara lamentado, videbla sxangxigxo agis sur la trajtojn de la mensa malsano de mia amiko. Lia kutima maniero malaperis. Siajn ordinarajn okupojn li malatentis aux forgesis. Li vagiradis de cxambro al cxambro kun hasta, malkonstanta kaj sencela pasxo. La paleco de lia vizagxo alprenis, se tiajxo eblas, pli makabran koloron--sed la lumeco de liaj okuloj nepre estingigxintis. La antauxe malofta rauxketeco de lia vocxo ne plu auxdigxis; kaj tremega vibradeto, kvazaux kauxzite de nepra teruro, karakterizis seninterrompe lian eldiradon. Estis momentoj, efektive, kiam mi pensis ke lia sencxese agitata menso baraktas sub la pezo de iu premega sekreto por malkovri kiun li penadas naskigi la bezonatan kuragxon. Alifoje mi devis konkludi ke cxio nur fontas el la malklarigeblaj kapricoj de la frenezio, cxar mi vidis lin spektadi malplenejojn dum horoj, en pozo de la plej profunda atento, kvazaux auxskultante iun imagan sonon. Malmirinde estas ke lia kondicxo min teruris--min infektis. Mi sentis supervenketi min, sxtelpasxe sed konstantaritme, la sovagxajn influojn de liaj personaj fantaziaj tamen imponegaj supersticxoj.
Estis precipe, kiam mi enlitigxis malfruhore en la nokto de la sep-oka tago post kiam ni deponis Damon Madelinon en la karceron, ke mi spertis la plenan potencon de tiaj sentoj. La dormo malkonsentis alproksimigxi mian liton--dum pli kaj pli forlantis la horoj. Mi penadis nuligi per logika rezonado la nervozecon kiu min regis. Mi strebis kredi ke pri granda parto, se ne pri la tutajxo de tio kion mi sentis, respondecas la mistifika influo de la morna meblaro de la cxambro--la malhelaj kaj cxifonigitaj drapajxoj kiuj, torture ekvigligite far la spirado de levigxanta sxtormo, sxanceligxis maltrankvile tien kaj reen sur la muroj kaj susuris malcerte inter la ornamajxoj de la lito. Sed miaj klopodoj vanis. Malbridebla tremado invadis iom post iom mian korpon; kaj, finfine, sur mian koron mem sidigxis inkubo de nepre senkiala timo. Forskuante tion per anhelo kaj luktogesto, mi min levis sur la kusenoj kaj, sincerege fiksrigardante la intensan malhelon de la cxambro, auxskultis--mi malscias la kialon, sed instinkta spirito min instigis--kelkajn mallauxtajn kaj malklarajn sonojn devenantajn, tra la pauxzoj de la sxtormo, kaj je longaj intertempoj, mi malsciis de kie. Supervenkite de intensa sento de hororo, neklarigebla kaj netolerebla, jxethaste mi vestigxis (cxar mi pensis ne plu povi dormi dum la nokto) kaj strebis min eligi el la lamentinda kondicxo en kiun mi falintis, per rapida cxirkauxpromenado, tien kaj reen, en la cxambraro.
Mi plenumis nur kelkajn cxirkauxiradojn en tiu maniero kiam malpeza pasxsono sur najbara sxtuparo min atentigis. Baldaux mi gxin rekonis kiel tiun de Usxero. La sekvintan momenton li frapsonis, kun delikata tusxo, cxe mia pordo kaj eniris, portante lampon. Lia vizagxo estis, kiel kutime, kadavre pala--sed aldone enestis lian rigardon speco de freneza gxojego--en lia tuta konduto vidigxis speco de versxajne retenita histerio. Lia maniero min konsternegis--sed io ajn prefereblis al la soleco kiun mi tolerintis dum tiom longa tempo, kaj mi ecx antauxgxuis lian kuneston kiel konsolon.
"Kaj cxu vi gxin ne vidis?" li diris abrupte, cxirkauxrigardinte fikse en silento dum kelkaj momentoj--"cxu tial vi ne vidis gxin?--nu, atendu! gxin vi ja vidos." Tiel parolinte, kaj zorge sxirminte sian lampon, li hastis al unu el la fenestroklapoj kaj jxetgeste malfermis gxin libere antaux la sxtormo.
La impeta kolerego de la eniranta vento preskaux nin levis de sur la piedoj. Temis, efektive, pri sxtorma tamen severe bela nokto, nokto sovagxe aparta pro sia teruro kaj sia beleco. Versxajne kirlventego kunamasigintis sian potencon en nia cxirkauxejo; cxar okazis oftaj kaj fortegaj sxangxigxoj de la blovdirekto de la vento; kaj la preterkutima denseco de la nuboj (kiuj pendis tiel malsupre ke ili premis la turetojn de la domo) ne malhelpis nin percepti la vivecan viglecon je kiuj ili flugis de cxiuj punktoj unuj kontraux la aliajn, sen foriri en la distancon. Mi diras ke ecx ilia preterkutima denseco ne malhelpis nin percepti tion--tamen ni
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 12
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.